Arkivo por la etikedo 'Libera Folio'

Intervjuo kun la redaktoro de La Ondo

La 14an de oktobro, lunde, Libera Folio publikigis intervjuon kun Aleksander Korĵenkov, la redaktoro de la ĉiumonata internacia sendependa gazeto La Ondo de Esperanto, ĵus atinginta la tricentan numeron. La redakcio de Libera Folio donis al ĉi tiu intervjuo la titolon “La redaktoro de La Ondo: Ne troviĝis dezirantoj daŭrigi nian aferon”.

Grigorij Arosev pri la ĉeso de La Ondo

«Sen “La Ondo” ne nur la rusia Esperanto-movado, sed ankaŭ (aŭ eble eĉ unuavice) la internacia iĝos malpli riĉa», – jene Grigorij Arosev komentis la antaŭnelonge anoncitan informon pri la ĉeso de la monata bitgazeto La Ondo de Esperanto. Legu la artikolon de Arosev La Ondo de Esperanto foriras en Libera Folio https://www.liberafolio.org/2019/10/02/la-ondo-de-esperanto-foriras/

Utila trarigardo pri konataj esperantistoj

“Utila trarigardo pri konataj esperantistoj” estas la titolo, kiun Ziko van Dijk donis al sia recenzo de la enciklopedio Nia diligenta kolegaro (NDK), kunverkita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Lia recenzo estas legebla en Libera Folio https://www.liberafolio.org/2019/10/01/recenzo-de-ziko-pri-utila-kompendio/

Esperantisto malliberigita en Moskvo

La 25-jara Dmitrij Bogatov estas membro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. Kune kun sia edzino li planis partopreni la Internacian Junularan Festivalon en Italio de la 12a ĝis la 18a de aprilo. Li tamen ne povis veturi, ĉar li estis kaptita de la polico la 6an de aprilo pro suspekto pri alvokoj al publika malordo […]

La redaktoro de La Ondo respondas

Ekde la jarŝanĝo unu el la plej popularaj internaciaj Esperanto-gazetoj, La Ondo de Esperanto, ne plu aperas en papera formo, sed nur elektronike. Post la apero de la plene elektronika januara kajero de La Ondo la redakcio de Libera Folio petis al Aleksander Korĵenkov, kiu dum 25 jaroj redaktas La Ondon, rakonti, kial la papera […]