Arkivo por la etikedo 'Lernu'

Nova kaj plibonigita Lernu.net!

La teamo de lernu.net ĝojas anonci la plenan relanĉon de la paĝaro. La nova lernu.net enhavas novan interesan kurson de Esperanto kun centoj da ekzercoj, ilustraĵoj kaj granda serĉebla biblioteko. La retejo estas plene modernigita kaj funkcias kun novaj retumiloj kaj retaj teknologioj, kiuj ne ekzistis kiam la antaŭa versio de la paĝaro estis lanĉita.

Nova ESF-filio mastrumos la retejon Lernu kaj aliajn retajn projektojn

ESF fondas plen-proprietan filion por mastrumi la daŭran disvolvadon de projektoj kiel lernu.net, la bone konata multlingva retejo por lerni Esperanton. En Montrealo, Kanado, dum sia jara strategia sesio, la ESF-estraro nomumis Erin Piateski kiel fondan ĝeneralan direktoron de la nova kompanio, kiu estos registrita en Vaŝingtono, Usono, sub la nomo ESF-enrete.

SES 2012 estos bunta kaj amasa

Dum la pasintjara Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakio) evidentiĝis, ke la ejo – studenthejmo Zobor – estas tre taŭga por internaciaj aranĝoj. La favora situo ne tro malproksime de la ĉefurbo Bratislavo, bona ekipaĵo de la ejo kaj agrabla sinteno de lokuloj konvinkis la organizantojn (E@I kun Slovakia Esperanta Junularo), ke ankaŭ SES 2012 [...]

Teamo de E@I kaj lernu.net en Ĉinio

Kvarpersona teamo – Peter Baláž kaj Indrė Pileckytė el E@I, kaj Jevgenij Gaus kaj Neringa Gaus el lernu.net – vojaĝis preskaŭ dum la tuta februaro tra Ĉinio. Ĉinio estas nuntempe tre alloga lando por investantoj – ĝi iĝas pli riĉa kaj malfermita, kio ebligas multajn evoluojn, kiuj ne estis imageblaj antaŭ kelkaj jaroj. Kiel unu [...]

E@I: tri novaj projektoj

Esperanto elektronike – la tria eldono Kvin jarojn post la unua eldono (somero 2006) aperis jam la tria eldono de la disko Esperanto elektronike. Por la nova eldono estis kolektita nova riĉa materialo – aldoniĝis ĉirkaŭ 2GB da novaj eroj: libroj, gazetoj, kantoj, filmetoj ktp. Danke al kunlaboro de pluraj Esperanto-organizoj kaj unuopuloj aperis eĉ [...]

SES: ĉu ankaŭ alikontinente?

Ekde la 30a de julio ĝis la 7a de aŭgusto 2011 en la ĉarma Slovakia historia urbo Nitra okazis la kvara SES — Somera Esperanto-Studado, kiun ĉi-jare partoprenis sume 191 homoj el 28 landoj. Ĝia celo estas proponi al uzantoj de la portalo lernu.net vivan renkontiĝon kaj tiel plibonigi ilian nivelon de Esperanto per antaŭtagmezaj [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.