Arkivo por la etikedo 'lernejoj'

La tria lerneja LF en Kaluga

La 1an de marto 2014 en la Ruslanda urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la tria Lerneja Lingva Festivalo. Por la ŝatata evento al la gimnazio №24 venis pli ol tricent lingvemaj geknaboj el dudek lernejoj de la urbo. Estis prezentitaj 28 lingvoj kaj kvin metiejoj.

Sukcesa instruado de Esperanto en Sicilio

Bone disvolviĝas nova projekto de la Itala Esperantista Federacio, lanĉita de la konata esperantisto Brunetto Kassini, pri establo de la Internacia Centro de Interkulturo en Mediteraneo en la urbo Mazara del Vallo (Mazaradelvalo) ĉe la okcidenta bordo de la insulo Sicilio. Ekde januaro 2012 Esperanto estas instruata en deko da lernejoj, du liceoj (scienca kaj [...]



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.