Arkivo por la etikedo 'leksikologio'

Vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila

Wierzbowski, Przemysław. Konfuziloj: Vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila. – [Partizánske]: Espero, 2017. – 152 p. KONFUZILOJ? Pri kio eblas konfuzi? La subtitolo klarigas: vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila. Fakte temas pri paroj aŭ trioj, malofte kvaroj da vortoj pri kiu signifo aŭ uzo eblas erari. Ekzemple: astro, astero, asterio, asterisko.