Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
3 Marto 2016 de AlKo
1. Antaŭ 50 jaroj (1966) la sovetunia interplaneda senpilota spacŝipo “Venuso 3” atingis la surfacon de Venuso kaj iĝis la unua tera spacŝipo, atinginta alian planedon. Antaŭ 25 jaroj mortis Edwin Herbert Land (1909-91), usona sciencisto kaj inventisto, aŭtoro de 535 inventoj, fondinto de la korporacio “Polaroid”.
2 Marto 2016 de AlKo
Intervjuo kun Povilas Jegorovas Post kvar monatoj, la 2an de julio 2016 en la Litovia urbo Birštonas komenciĝos la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, pri kiuj ni hodiaŭ faras kelkajn demandojn al Povilas Jegorovas, la ĉeforganizanto de BET-52 kaj prezidanto de Litova Esperanto-Asocio. Kial la 52a BET okazos denove en Birštonas, kie antaŭ 12 jaroj okazis BET-40? [...]
27 Februaro 2016 de AlKo
Laŭ la kutima land-ordo de la Baltiaj Esperanto-Tagoj, post la 28a BET, okazinta en 1991 en Tartu (Estonio), la 29a BET devus okazi en Litovio. Tamen ankoraŭ en 1990 Litova Esperanto-Asocio (LEA) ricevis de SAT proponon gastigi en 1992 la 65an Kongreson de SAT. Estus ege malfacile aŭ tute neeble okazigi en Litovio du grandajn [...]
26 Februaro 2016 de AlKo
En la retejo de la La Ondo de Esperanto ekde 1999 ĝis 2004 regule (kun unumonata malfruo) estis publikigata la tuta materialo de ĉi tiu revuo. Sed ekde 2005 ĝis nun en ĉi tiu retejo aperas nur la enhavtabeloj kaj la plej gravaj tekstoj (interalie, ĉiuj recenzoj kaj beletraĵoj, sed nur malmultaj aktualaĵoj kaj polemikaĵoj). [...]
22 Februaro 2016 de AlKo
Vide el Bruselo Maleblas vidi la estontecon. Tamen rigardante la pasintecon, oni klare vidas, kiom malforta estas la Eŭropa Unio (EU) hodiaŭ, kaj do eblas pripensi la estontecon. Meze de februaro Eŭropaj ŝtatestroj diskutis proponitan akordon kun la brita ĉefministro David Cameron. Temas pri nova traktado kaj leĝaj ŝanĝoj, por ke Unuiĝinta Reĝolando restu en [...]
20 Februaro 2016 de AlKo
La persistaj partoprenantoj de la kvara interlingvistika sesio, okazinta en la poznana universitato Adam Mickiewicz de la 30a de januaro ĝis la 5a de februaro, spertis mildan februaran veteron. Ne nur komence, en septembro 2014 la grupo estis rekorda, sed ankaŭ nun ĝi estas tia: 17 studentoj (kvin el Brazilo, po tri el Hispanio kaj [...]
19 Februaro 2016 de AlKo
La 30an de januaro post longa paŭzo okazis la kvara Moskva Esperanto-renkontiĝo. Ĝi daŭris pli ol ok horojn.
11 Februaro 2016 de AlKo
La urbo apud Bajkalo, la koro de la Orienta Siberio, la loko de la lasta impeto de Ruslando orienten – al Pacifiko. Ĉi tie preĝejojn dekoras budhanaj ornamaĵoj, de ĉi tie oni veturigis okcidenten ĉinan teon, ĉi tie kunvivis kozakoj, buratoj, poloj, ĉinoj… Trajne oni longe proksimiĝas al Irkutsk, la valo de la rivero Angara [...]
9 Februaro 2016 de AlKo
Statistika revuo de Aleksander Korĵenkov Foje mi menciis, ke oni nomas min manietulo pro tio, ke mi kalkulas librojn, kiujn mi neniam vidis. Ĉi tiun reputacion mi plu konfirmas, kaj prezentas la statistikon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la projekton de Vilmos Benczik, kiun li komencis en Hungara Vivo. Statistiko de unu vendejo La [...]
5 Februaro 2016 de AlKo
La februara kajero de La Ondo de Esperanto ankaŭ ĉi-jare estas pli ampleksa ol kutime pro la raportoj pri multaj esperantistaj aranĝoj kaj pro la tradiciaj februaraj tekstoj. Unu el ĉi tiuj tradiciaĵoj estas tripaĝa intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro, nome kun la usona esperantisto Chuck Smith kun la titolo Mi tre feliĉas, [...]
3 Februaro 2016 de AlKo
Novelo de Sten Johansson Rita havas iun taskon en la Domo de Virinoj, do mi iras sola ankaŭ ĉi tiun semajnfinon. La ĉielo grizas; espereble tio estas nur nebulecaj nuboj, kiuj disiĝos dumtage. Andreas elŝutis kelkajn kantojn de Deep Purple kaj gravuris por mi diskon, kiun mi aŭskultas veturante el la urbo. En la urba [...]
1 Februaro 2016 de AlKo
1. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Anatolij Firsov (1941-2000), elstara sovetunia hokeisto, trifoja olimpika ĉampiono (1964, 1968, 1972), okfoja mondĉampiono (1964-71, 62 ludoj, 64 goloj). 2. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis François-Alphonse Forel (1841-1912), svisa sciencisto, la fondinto de limnologio. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Ngô Xuân Diêu (1916-85), vjetnama poeto kaj novelisto.
30 Januaro 2016 de AlKo
“Kial veni al Slovakio por la 101a Universala Kongreso de Esperanto?” La prezidanto de LKK Peter “Petro” Baláž responde al ĉi tiu demando listigas kelkajn argumentojn kaj kialojn: La Universala Kongreso en Slovakio havos kelkajn specialaĵojn, pro kiuj indos ĝin partopreni:
27 Januaro 2016 de AlKo
Vide el Bruselo Jean-Claude Juncker ne volas paroli pri Katalunio. (Foto: EK) La Eŭropa Komisiono (EK) malŝatas la ideon, ke parto de membro-ŝtatoj povas sendependiĝi. Ĉiam membroj de EK provas eviti komenti ĉi tiun temon, kvankam pli kaj pli ŝajnas, ke Katalunio aldoniĝos ĉi-jare al unu el la grandaj eŭropaj temoj en renkontiĝoj de ŝtatestroj. [...]
25 Januaro 2016 de AlKo
Intervjuo kun Chuck Smith, la Esperantisto de la Jaro 2015 En la januara Ondo vi legis, ke Chuck Smith, 36-jara usona komputisto loĝanta en Berlino, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2015. Li afable konsentis respondi la demandojn de La Ondo. Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro? [...]