Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
1 Junio 2016 de AlKo
“Esperanto en Bjalistoko malaperos!” – eblis konkludi el diversaj komentoj rilataj al la lastaj okazaĵoj en la naskiĝurbo de Zamenhof. Sed ni vidu la faktojn. Okaze de la 94a UK en Bjalistoko en 2009 malfermiĝis nova kultur-institucio, kiu provizore estis nomata Esperanto-Centro, kaj fine ricevis la nomon Centro Ludoviko Zamenhof (CLZ).
1 Junio 2016 de AlKo
Vide el Bruselo Strange, sed post dudek jaroj de mia vivo en fremda lando, oni ne postulas ke mi pli kaj pli samiĝu al la denaskaj civitanoj de Belgio. Pro diversaj kaj iom neegalecaj kialoj en la ĉefurbo de Belgio kaj de Eŭropo oni ne devas tro adaptiĝi, se oni estas eŭropano kaj anglaparolanta civitano. [...]
31 Majo 2016 de AlKo
Ĉu la Universalaj Kongresoj estas ĉefe aranĝoj por esperantistoj (por renkontiĝi, babili, kunsidi, diskuti, amuziĝi) aŭ ili servu kiel perfekta, taŭga reklamilo de nia movado, propagandilo pri Esperanto por ekstera publiko? Verŝajne ideala solvo estas kombini tiujn ĉi du flankojn de la kongresoj. Kun taŭga strategio eblas kontentigi ambaŭ dezirojn. Pri tio nun strebas la [...]
26 Majo 2016 de AlKo
Proksimiĝas la 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro. Por ke ĉio funkciu glite kaj glate, okazis kelkaj kunsidoj de la Loka Kongresa Komitato kaj la volontuloj, laste la 21–23an de aprilo. Ankaŭ ĉi-jara Tutslovakia Esperanto-kongreso estis plejparte dediĉita al la preparoj de la unua UK en Slovakio. Ĝi okazis ekde la 24a de aprilo [...]
22 Majo 2016 de AlKo
Flavie Wakako Audibert kunkantas kun “Soit dit en passant” (Foto: Brian Moon) Espéranto-France elektis Marsejlon kiel sian kongreslokon por la jaro 2016. La kongreso okazis de la 5a ĝis la 8a de majo kun la temo “Marsejlo: Pordo de Eŭromediteraneo” kun pli ol cento da homoj el proksimaj kaj foraj partoj de Francio, kaj ankaŭ [...]
20 Majo 2016 de AlKo
Inter la 5a kaj 8a de majo Gdanskon vizitis 27 svedaj esperantistoj, ĉar antaŭ du jaroj estis decidite organizi en ĉi tiu nordpollanda marurbo Svedan Esperanto-Kongreson. Venis ankaŭ dekkelkpersona pollanda grupo kaj esperantistoj el Finnlando, Ĉehio, Danlando, Germanio kaj Ukrainio.
18 Majo 2016 de AlKo
Kongresi en Israelo, ekskursi en Jordanio kaj kvar Maroj – tio estas la formulo, kiun la Israela Kongreso ofertas al siaj eksterlandaj partoprenantoj ĉiujare. Ankaŭ ĉi-jare tiu plano brile efektiviĝis en la 17a Israela Kongreso de Esperanto, kiu okazis en la urbo Jafo, la suda parto de Tel-Avivo.
4 Majo 2016 de AlKo
1. Pasko laŭ la Julia kalendaro. Internacia laborista tago. 3. Internacia tago de la libereco de la gazetaro. Antaŭ 225 jaroj (1791) la sejmo (parlamento) de la Respubliko de Du Popoloj (Pollando kaj Litovio) akceptis konstitucion. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Nona Gaprindaŝvili (1941-), sovetia kaj kartvelia ŝakistino, mondĉampiono pri ŝako (1962-78). Antaŭ 100 jaroj estis [...]
29 Aprilo 2016 de AlKo
En Sankt-Peterburgo la 17an de aprilo okazis jubilea, jam la deka, lingva festivalo. Ĉi tiun eventon akceptis la Neva Instituto de Lingvo kaj Kulturo, neŝtata klerigejo, kie okazis ankaŭ la antaŭa jubileo – la kvina. Lingvaj festivaloj estas ripoztagaj festoj de lingva diverseco, kie plej diversaj lingvoj sendepende de la kvanto de parolantoj estas prezentataj [...]
28 Aprilo 2016 de AlKo
La 16an de aprilo 2016 en Moskvo okazis la sesa Tutmonda KER-ekzameno. “Fakte en Moskvo la sesio estis organizita jam la 6an fojon, – precizigas Svetlana Smetanina, la ĉeforganizanto de la Moskvaj KER-sesioj. – Antaŭ kelkaj jaroj ni havis eksterordinaran parol-ekzamenon por granda grupo de dezirantoj, kiun akceptis Katalin Kováts kaj Renato Corsetti”. La sesio [...]
24 Aprilo 2016 de AlKo
La redakcio de La Ondo de Esperanto ekde 2007 proponas elektronikan abonon en la populara dosierformo (normo, formato, prezentomaniero) pdf (angle: Portable Document Format). Nuntempe pli ol kvarono da abonantoj preferas ricevi la revuon ne papere, sed kiel pdf-dosieron. Sed bone vidi la tutan paĝon de la “fiksformata” bitrevuo oni povas nur per surtabla komputilo [...]
23 Aprilo 2016 de AlKo
La 23a de aprilo markas la kvarcentan datrevenon de la morto de William Shakespeare – kaj la 452an de lia naskiĝo: li naskiĝis kaj mortis en la sama tago de la jaro. Jen taŭga okazo por pritaksi lian influon – en la mondo ĝenerale kaj en la Esperanto-movado specife, ĉar ankaŭ ĉe Esperanto Shakespeare havis [...]
20 Aprilo 2016 de AlKo
Tamen ĝi moviĝas!: Eseoj pri la Esperanto-movado / Redaktis Michela Lipari, Humphrey Tonkin. Postparolo de Carlo Minnaja. – Rotterdam: UEA, 2015. – 152 p. Paradigmo estas la idea, teoria kaj ĝeneral-aplika bazo, sur kiu ekzistas iu certa samcela komunumo – plej ofte scienca, sed ankaŭ iu ajn alia (arta, naturprotekta ktp.); ĝi estas komuna mondkoncepto [...]
13 Aprilo 2016 de AlKo
La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2015 (Grigorij Arosev, Edmund Grimley Evans, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Valentin Melnikov, Russ Williams), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 7 konkursaĵojn de 6 aŭtoroj el 5 landoj – Aŭstralio, Kazaĥstano, Ruslando, Usono, Ukrainio. (11 konkursaĵoj en Liro-2014, 6 konkursaĵoj en Liro-2013). La 14an de marto 2016 [...]
12 Aprilo 2016 de AlKo
Okaze de la hodiaŭa Kosmotago ni republikigas la artikolon de Grigorij Arosev, kiu aperis antaŭ kvin jaroj en La Ondo de Esperanto kaj en La Balta Ondo. (En la unua frazo ni ŝanĝis «Antaŭ 50 jaroj» al «Antaŭ 55 jaroj»). Antaŭ 55 jaroj, matene la 12an de aprilo 1961, la sovetia armea piloto Jurij Gagarin [...]