Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
20 Januaro 2011 de AlKo
Intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2010 Ni jam informis, ke Katalin Kováts iĝis la Esperantisto de la Jaro 2010. Katalin naskiĝis en 1957 en Budapeŝto. Ŝi estas lingvisto, kun instruistaj diplomoj pri matematiko, Esperanto, rusa kaj itala lingvoj, doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto en la lernado de la itala lingvo en [...]
20 Januaro 2011 de AlKo
Kiel konate, en malnovaj kasteloj vivas fantomoj, spiritoj kaj vespertoj. Fantomoj kun simpla blanka littuko parolas la holivudan lingvon kaj provas timigi filmspektantojn, sed iuj tre toleremaj fantomoj sub alikoloraj littukoj parolas Esp-on kaj tre amikemas. Dudeko da tiaj ŝveb-vojaĝis plurcent kilometrojn ĝis kastelo Grésillon Grezijono por mojose amikiĝi dum kvar tagoj ĉirkaŭ la jarfino [...]
19 Januaro 2011 de AlKo
Altnivela renkontiĝo okazis dum la jarŝanĝaj tagoj en urbeto Nördlingen, ĉe rando de Bavario. Cento da partoprenantoj venis al la 27a Internacia Festivalo, kiun ekde la unua IF brile organizas Hans-Dieter Platz. La kleriga programo estis aparte elstara ĉi-foje, kun dek prelegoj enkadre de la 4a Internacia Vintra Universitato, agnoskita kiel AIS-sesio (eblis akiri diplomon), [...]
18 Januaro 2011 de AlKo
Same kiel antaŭ unu jaro entute 194 homoj partoprenis en la 9a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 2a Novjara Internacia Semajno (NIS), kiujn la asocio EsperantoLand organizis de la 27a de decembro 2010 ĝis la 3a de januaro 2011 en Saarbrücken. Multaj partoprenantoj venis el Germanio, Francio, Belgio, Nederlando kaj Hispanio, pliaj venis el diversaj [...]
16 Januaro 2011 de AlKo
Ĉiam, post partopreno al Esperanto-renkontiĝo, mi restas pensema dum kelkaj tagoj, provante eltiri konkludon pri ĝi. Kiel aktivulino, mi bone konscias pri la malfacilaĵoj kiujn la organizantoj povas sperti, kaj konas kiom da laboro estas malantaŭ la sukceso de iu aranĝo. Des pli kiam temas pri granda evento kiel la Junulara Esperanto-Semajno, ĉi-jare je sia [...]
9 Januaro 2011 de AlKo
Centoj da homoj el multaj landoj vizitis nin dum 2010. La preskaŭ plena dua granda gastlibro atestas pri famaj gastoj, interesaj eventoj, gajaj horoj, amikaj rilatoj, kontentaj vizitantoj. Ĉi-sube ni resumas por La Ondo la plej gravajn okazintaĵojn en laŭtema strukturo. Instruado, projektoj En aprilo finiĝis la dujara Comenius-projekto kun gelernantoj el la bazaj lernejoj [...]
3 Januaro 2011 de AlKo
Vizaĝoj: Novelaro 2000–2009 / Redaktis Leif Nordenstorm, Sten Johansson, Lena Karpunina, Perla Martinelli, Tim Westover. — Stockholm: Eldona Societo Esperanto, 2010. — 175 p. De temp’ al tempo en Esperanto aperas kolektoj de selektitaj (do supozeble, la plej bonaj) noveloj, el la tuta literaturo aŭ el aparta ĝenro aŭ regiono. Menciindas 33 rakontoj (1964), Trezoro [...]
3 Januaro 2011 de AlKo
Nia trezoro estas kleriga rubriko en La Ondo de Esperanto; ĝi celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon. En la 2008a jaro en Nia trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture: la Unua Libro de [...]
30 Decembro 2010 de AlKo
La sekvan tagon post la Zamenhofa Tago estis dissendita al la abonantoj la januara kajero de La Ondo de Esperanto, kiun jam ricevis plejparto de niaj Eŭropaj abonantoj. La unuan Ondon en 2011 komencas informo pri la elekto de Katalin Kováts kiel la Esperantisto de la Jaro 2010 kaj panorama prezento de la esperantista vivo [...]
28 Decembro 2010 de AlKo
KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) estas hodiaŭ unu el la plej gravaj agadoj stimulantaj la sciencan kaj fakan uzon de Esperanto. Origine temis pri komuna aranĝo de la sciencteknikaj sekcioj de la ĉeĥa kaj slovaka landaj asocioj de UEA, kiu okazis sepfoje inter 1978 kaj 1989, kaj reviviĝis en 1998 [...]
28 Decembro 2010 de AlKo
La granda skandalo ĉirkaŭ la retejo wikileaks.org, aŭ wikileaks.ch tuŝas preskaŭ ĉiujn landojn de la mondo. Tiuj landoj, kiuj ankoraŭ ne estas menciitaj en la diplomataj “kabloj” aŭ depeŝoj, certe ricevos mencion, se estos publikigitaj ĉiuj dokumentoj. Ankaŭ Eŭropo multe figuras en la dokumentoj, jen je la landa, jen je la Eŭropunia nivelo.
19 Decembro 2010 de Alekseo
La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. La listo de la laŭreatoj 1998 William Auld (Skotlando) 1999 Kep Enderby (Aŭstralio) 2000 Hans Bakker (Nederlando) Mauro La Torre (Italio) Jouko Lindstedt (Finnlando) 2001 [...]
18 Decembro 2010 de AlKo
Du gravaj primovadaj artikoloj estas en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto, kiun jam ricevis la abonantoj. La titolo de la unua, Subeniro kaj falo de UEA, de Renato Corsetti parolas per si mem, kaj Zbigniew Galor en sia Kiel esperantistoj perdas sian komunumon analizas la t.n. “polan internan militon” kaj konkludas, ke [...]
16 Decembro 2010 de AlKo
Novjorka intervjuo Ulrich Becker (1958) estas Germano, al multaj konata kiel verkisto (La aĵoj kaj la sezonoj, Ĉiuj dioj estas for, Novjorkaj poemoj). Mi renkontis lin ĉi-septembre en Novjorko kiam li en rolo de eldonisto lanĉis la anglalingvan romanon Reluctant Messiah de Trevor Steele. Certe multaj konas vin ankaŭ pere de via longjara Germania esperantumado [...]
15 Decembro 2010 de AlKo
Certe vi aŭdis, Kara Leganto, ke la vojo al la fina venko per ĉiutaga instruado de Esperanto estas plena de embarasoj, penoj kaj rezulte ĝi estas nek tro efika nek certa. Sume, ne tro alloga. Male al ideo de alia vojo, kompreneble libera de tiuj ĉi limigoj: jen politikistoj decidas, ke Esperanto estas devige instruata. [...]