Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
5 Junio 2011 de AlKo
Radio Esperanto # 27 Post duonjara silento, kaŭzita de la transloĝaj problemoj ligitaj kun grava operacio, hodiaŭ, la 5an de junio 2011, aperis en la reto la 27a sonprogramo de “Radio Esperanto”, unuafoje registrita kaj produktita en Moskvo. En la programo: – La unua Moskva programo: enkonduko de AlKo – Nekutima futbalo: felietono de HaGo [...]
3 Junio 2011 de AlKo
La 6an de junio 2011 en la Eŭropa Jura Universitato “Justo” okazos kunveno okaze de la duobla jubileo de “La Ondo de Esperanto” – 20-jariĝo de la relanĉo de la magazino kaj apero de ĝia 200a numero (junio 2011). En la programo: Enkonduko (prof. G. Ŝilo) De La Ondo ĝis La Ondo (A. Korĵenkov) La [...]
25 Majo 2011 de AlKo
En la redakcia kolumno de la marta kajero de La Ondo de Esperanto kaj en niaj retejoj ni sciigis pri la tre malfacila situacio de Halina Gorecka, kiu pro la neceso atendi gravan operacion (grefto de reno) devas dum longa tempo vivi en Moskvo. Multaj esperantistoj el diversaj landoj tuj reagis per bondeziraj leteroj kaj [...]
22 Majo 2011 de AlKo
«Kara Sinjoro! Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de Via gazeto “la Ondo de Esperanto”. Dum eĉ plej malgrandaj nacioj havas sian Esperantan organon, la granda ruse-parolanta nacio restis en la lasta tempo tute sen organo; tial la apero de via gazeto, kiu metas finon al tiu stranga kaj bedaŭrinda situacio, sendube estos [...]
22 Majo 2011 de AlKo
“Osama bin Laden estis krimulo respondeca pri abomenaj teroristaj atencoj, kiuj kostis la vivojn de miloj da senkulpuloj. Lia morto faras la mondon pli sekura loko kaj montras ke tiaj krimoj ne restas senpunaj”, – diris José Manuel Barroso, prezidanto de la Eŭropa Komisiono. Li ne dubas pri la maniero en kiu mortis bin Laden, [...]
21 Majo 2011 de AlKo
IREM okazis dum Pasko en Seto, agrabla Mediteranea urbo, sur la Langvedoka marbordo, fama pro siaj kanaloj, sia granda lageto de Taŭo, kiun oni povas admiri de la supro de la tre konata Mont Saint Clair. Krom la prelegoj, laborgrupoj, jarkunvenoj, debatoj, filmoprojekciado, danca ateliero, ekskursoj ktp (vidu la artikolon de Arno Lagrange) kvar riĉaj [...]
21 Majo 2011 de AlKo
La 22–26an de aprilo 2011 en Seto (france: Sète) la Inter-Asocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo (IREM) akceptis buntan partoprenantaron de preskaŭ 400 homoj precipe el Francio sed ankaŭ el diversaj aliaj landoj najbaraj (Belgio, Katalunio…) kaj pli malproksimaj (Ruslando, Nepalo, Japanio, Kubo…).
21 Majo 2011 de AlKo
La nova prezidanto de PEA, Arkadiusz Zychewicz, elektita en la 32a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Nowy Sącz, afable respondis nian demandon pri la programo, kiun la nova gvidantaro de PEA realigos dum sia mandato: «Niaj planoj estas plibonigi enajn informadojn per tradiciaj iloj kaj per interreto ĉefe uzante la retejon esperanto.pl. Ankaŭ ni volas fari ŝanĝojn [...]
21 Majo 2011 de AlKo
La 32a Tutpollanda Esperanto-Kongreso okazis 30 apr – 7 maj 2011 en la intermontara urbo Nowy Sącz (100 km sudoriente de Krakovo) kun 169 partoprenantoj.
20 Majo 2011 de AlKo
En 2009 en Kondoros (Hungario) Peng Zhengming proponis organizi Internacian Esperanto-Konferencon en Wuhan. Tiu loko estis elektita por 2011. Nia karmemora Lena de Zilah longe korespondadis kun ĉinaj verkistoj, kies artikoloj aperis en La Gazeto, kaj ŝia granda deziro estis, ke IEK iam okazu en Ĉinio. Lena, jen ni kaj viaj ĉinaj korespondantoj! Vi kaj [...]
12 Majo 2011 de AlKo
La mortigo (kial ne diri murdo) de Osama Bin Laden lasas ombron sur la bildo de Usono. La afero de kapto de internacia krimulo postulis la organizon de certa internacia tribunalo, simila al tiu de Nurenbergo post la Dua Mondmilito. La senjuĝa murdo de murdisto estas respondo eble iom akceptebla aŭ almenaŭ komprenebla por iu [...]
5 Majo 2011 de AlKo
En la marta Ondo aperis resumo de la abonstatistiko por la 2010a jaro, laŭ kiu pasint-jare ni havis nur 509 abonojn — malplej multe dum la lastaj sep jaroj. Tiam ŝajnis, ke la malkresko daŭros ankaŭ en la nuna jaro. Feliĉe, tio nur ŝajnis. Je la unua de majo 2011 ni ricevis jam 518 abonkotizojn, [...]
5 Majo 2011 de AlKo
Otira, Darik. Vojaĝo al kuniĝo: Konfesoj de seksobsedito. — Novjorko: Mondial, 2010. — 362 p. Pseŭdonimulo Darik Otira ĉe la eldonejo Mondial aperigis 362-paĝan romanon Vojaĝo al kuniĝo kun subtitolo “konfesoj de seksobsedito”. Estas iusenca defio recenzi ĝin, ĉar temas pri interesa fenomeno: la aŭtoro tutkore volas ŝoki la legantojn, sed tiuj apenaŭ ŝokiĝas. Estas [...]
5 Majo 2011 de AlKo
Ekde la 2001a jaro en la literatura konkurso Liro ĉiujare (escepte de la 2009a jaro, kiam en Liro estis nur originalaj branĉoj) estas proponata konkurs-branĉo pri proza tradukado el la angla lingvo. Preskaŭ ĉiuj premiitaj tradukoj jam aperis en La Ondo de Esperanto kaj iam aperos en antologieto de anglalingva novelarto, kiu enhavos ankaŭ kelkajn [...]
31 Marto 2011 de AlKo
En la marta numero de La Ondo de Esperanto ĝia redaktoro Aleksander Korĵenkov informis pri grava problemo de sia edzino, fondinto de la revuo kaj elstara esperantistino Halina Gorecka: ŝi bezonas vivnecesan operacion kaj pro tio ili devas portempe transloĝiĝi (atendante la operacion) al Moskvo – unu el la plej multekostaj urboj de la mondo, [...]