Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'

Unuafoje Krimeaj Esperanto-Tagoj

Grupo da partoprenantoj antaŭ ekskurso La 12-20an de julio 2016 en Jalto unuafoje okazis Krimeaj Esperanto-tagoj (KET), kiujn partoprenis 37 esperantistoj el Ruslando kaj kelkaj esperantistoj el Kanado, Germanio kaj Belgio. Magraŭ la invitoj el Ukrainio neniu venis.

ILEI: De konferenco al kongreso

La 49a konferenco de ILEI okazis de la 30a de julio ĝis la 6a de aŭgusto en la universitato de Nyíregyháza en la orienta Hungario kun 120 geesperantistoj el 28 landoj, plej fore el Brazilo, Ĉinio, Japanio, Koreio, Kubo, Nepalo, Pakistano, Togolando kaj Usono.

NASK plenis je energio, gramatiko kaj muziko

Denove la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) de Esperanto okazis en Raleigh, la ĉefurbo de la Usona ŝtato Norda Karolino. En la tereno de Universitato William Peace 53 studantoj el Kanado, Kubo, Brazilo kaj Usono studis de la 29a de junio ĝis la 6a de julio 2016.

OSIEK en Osijek

Ĉi-jare Internacia Esperanto-Konferenco (IEK) de la Societo OSIEK okazis la 16-22an de julio en la preskaŭ samnoma urbo Osijek, laŭ la delonga deziro de Višnja Brankovi£, ĉar estas ŝia urbo. Tiu ĉefurbo de la kroata provinco Slavonio situas meze de ebenaĵo ĉe la rivero Drava, proksime de Serbio kaj Hungario.

Mondkongreso en malgranda urbo

101a Universala Kongreso de Esperanto Nitro, la 23-30an de julio 2016 Nitro estas la kvara plej malgranda urbo, kie okazis Universala Kongreso de Esperanto, kaj la plej malgranda dum pasintaj kelkdek jaroj. La unua timo tiurilate estis, ĉu sufiĉas la hotelĉambroj, sed ŝajnas ke ne estis multe da problemoj tiurilate, almenaŭ en amasloĝejaj kategorioj, kiuj [...]

Paul Gubbins forpasis

Sabate, la 6an de aŭgusto 2016 forpasis Paul Gubbins (1949–2016)

Esperanto kiel simbolo de humanismo kaj demokratio

Kadre de la internacia lingvopolitika konferenco “Perspektivoj de lingva komunikado en la Eŭropa Unio”, organizita en Nitra la 28-29an de julio 2016, okazis senprecedenca evento. Unuafoje en la historio de EU, membro de la Eŭropa Komisiono (EK) parolis ne nur pri Esperanto, sen ankaŭ en Esperanto. Temas pri la konferenca ĉefparolado de Vytenis Povilas Andriukaitis, [...]

Esperanto – ĉu serioze?

Festparolado de Reinhard Fössmeier en la 93a Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno Estimataj anoj de la 93-a Germana Esperanto-Kongreso, estimataj gastoj, certe multaj el vi jam renkontis homojn, por kiuj la internacia lingvo Esperanto estis io ne tute serioza, eble lingva ludilo, aŭ hobio sen ia praktika utilo. Ni emas supozi ke tiuj homoj estas malbone [...]

Dia Liturgio

Johano la Orbuŝa. Dia liturgio / Tradukis el la rusa Taŭriono Smykov k. a. Moskvo: Kniga po Trebovaniju, 2015. 56 p. En la kristana historio ekzistas tekstoj, kiuj estas de ĉiuj nepre meditendaj kaj pripensindaj Inter ili troviĝas tiu liturgia teksto atribuita al Johano Krizostomo. Ĝi apartenas al la tuta Eklezio kaj ne nur al [...]

La debuta disko de Suzanna

Suzana. Malsato de espero: K-disko. – Poznano: E-SENCO, 2015. Kun la artistino Suzana (Zuzanna Kornicka) mi interkonatiĝis en 2007 dum mia unua ARKONES en Poznano. Ŝi kantis en la Miela Vespero kaj ankaŭ prezentis solkoncerton.

Poemo de Lermontov en sep tradukoj

Antaŭ 175 jaroj, la 15an (Gregorie: la 27an) de julio 1841, en duelo pereis Miĥail Jurjeviĉ Lermontov (̨Михаил Юрьевич Лермонтов, 1814–1841)). Okaze de la jubilea mortodato en la julia kajero de La Ondo de Esperanto aperis sep tradukoj de lia populara poemo Mi eliras sola sur la vojon, bonege konata al (preskaŭ) ĉiu ruso ne [...]

La Unua Libro

La 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis la 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj). Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Лазарь Маркович Заменгоф), kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĝis la jarfino aperis [...]

La Ondo de Esperanto: Gravaj ŝanĝoj en 2017

La redakcio de La Ondo de Esperanto, kiu ĉi-jare festas la 25-jariĝon de la (re)fondo en 1991, analizis la problemojn, ligitajn kun plua produktado kaj distribuo de la revuo, kaj konsultis pri tio kelkajn fakulojn. Ni konkludis, ke:

Poemoj de Gavriil Derĵavin (1743–1816)

Okaze de la 200a mortodatreveno de Gavriil (Gavrila) Derĵavin, forpasinta la 8an (Gregorie: la 20an) de julio 1816, ni aperigas kvar liajn poemojn, kiuj aperis el la ciklo Rusa Antologio de la revuo La Ondo de Esperanto. PRI LAŬMODA SPRITO DE LA JARO 1780 Pensadi pri nenio, dubon ĉiam spiti, Al ĉio doni tuj decidon [...]

La julia Ondo

Tiuj abonantoj de La Ondo de Esperanto, kiuj partoprenis en la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en la litovia kuracurbeto Birštonas, plej frue ricevis la julian kajeron de La Ondo, presitan en Kaŭno unu tagon antaŭ la komenco de BET-52. Ili kun plezuro vidis sur la kovropaĝo panoraman foton de Birštonas kaj komence de la primovada sekcio [...]



Bad Behavior has blocked 852 access attempts in the last 7 days.