Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'

BET-48: Malgranda sed amika

La 48aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis la 4–8-an de julio en Pala, Estonio kun 44 esperantistoj el dek landoj. Nian renkontiĝon salutis loka komunumestro Esperante. Kadre de BET-48 okazis Interlingvistika konferenco omaĝe al la 70-jariĝo de la slavisto kaj interlingvisto profesoro Aleksandr Duliĉenko. La konferencon gvidis Madis Linnamägi el Tartu kaj la studoj aperos en la [...]

NASK: Denove mallonga kaj intensa

Post la sukcesa septaga intensa programo en 2011, la organizantoj de la 43a NASK (Nordamerika Somera Kursaro de Esperanto) decidis aldoni unu plian tagon kaj starigi la kursaron ekde la 25a de junio ĝis la 4a de julio 2012 en la pli centra Usona ŝtato, Teksaso. Ni ricevis inviton okazigi la programon ĉe la Universitato [...]

Aleksandro Mitin: Esperantisto kaj poeto – danke al interreto

Aleksandro Mitin, 27-jara diplomita kemiisto el Niĵnij Novgorod, fariĝis la unua ruslandano, kiu prenis la unuan lokon en la poezia branĉo de la Belartaj konkursoj de UEA. Li, pli frua laŭreato de Liro, afable konsentis rakonti pri si al niaj legantoj. Bonvolu rakonti pri via esperantistiĝo. Mi esperantiĝis en 2008, kaj ĝis nun mi ne [...]

Transiri tiun damnindan verdan abismon!

La kvara artikolo de Dennis Keefe Dum pli ol kvindek jaroj sociologoj kaj psikologoj starigadis la Teorion de la Disvastiĝo de Novaĵoj. Tiu teorio provas priskribi kaj klarigi, kiel novaj varoj, metodoj kaj ideoj estas nur iomete post iomete akceptataj de homoj. En mia unua artikolo pri la ĉi tiu teorio (LOdE, 2012, №4), mi [...]

Renkontiĝo de Amikoj: Denove ĉe Bajkalo

La trian fojon ĉe la lago Bajkalo okazis Renkontiĝo de Amikoj (RA). Jam la sepa laŭvice. Ĝin partoprenis 39 esperantistoj el 12 urboj de Ruslando. Plejparte, oni venis por ĝui la sovaĝan naturon de la Bajkala regiono.

Jubilea festo en Olsztyn

Esperantistoj el Olsztyn (Olŝtino, la ĉefurbo de la regiono Varmio kaj Mazurio en la nord-orienta Pollando) festis la 125an jubileon de Esperanto de la 5a ĝis la 10a de julio 2012 en la Olŝtinaj Tagoj de Esperanto (OTE). Ĉi-jara aranĝo daŭrigis la tradicion de la eventoj, kiujn organizis esperantistoj en Olsztyn dum lastaj jaroj. Tamen [...]

IKUE: “Mi kredas je unu Dio”

La 65a Kongreso de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) arigis sepdekon da partoprenantoj inter la 14a kaj 21a de julio en Pécs. La inaŭguro okazis en la ŝtona muzeo apud la katedralo kun ĉeesto de la episkopo de Pécs, d-ro György Udvardy, kiu diris, interalie: “Estas ĝoje vidi, ke la partoprenantoj de la kongreso [...]

IEK: Sciencfikcio kaj Robotoj

Sur la kovrilpaĝo de la junia Ondo aperas la kvar membroj de la Ibera Grupo. Venis al ni Abel Montagut en 2008, kiam IEK (Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK) okazis en Slovenio, kaj Miguel Gutiérrez Aduriz ĉi-jare por IEK, kiu okazis de la 14a ĝis la 20a de julio 2012 en la ĉeĥa urbeto Svitavy.

Zamenhof kaj ties emocioj pri Volapük

Ĉi-somere la amikoj de la internacilingva ideo havas du gravajn datrevenojn: 125-jariĝo de Esperanto (la Unua Libro de Zamenhof aperis la 26an de julio 1887) kaj la 100a mortodato de Johann Martin Schleyer (la aŭtoro de Volapük forpasis la 16an de aŭgusto 1912). Schleyer kaj lia lingvo Volapük estis plurfoje menciitaj en la verkaro de [...]

Karavane al UK

Ĉi-jare estis planitaj du karavanoj laŭ la Trasiberia fervojo al Hanojo, sed nur unu sukcesis: 22 esperantistoj atingis la ĉefurbon de Vjetnamio kaj partoprenis en la Hanojaj UK kaj IJK. Verŝajne, ilia entrepreno, organizita kadre de la projekto La Vojaĝo (www.vojaĝo.info) estis la plej ekstravaganca maniero atingi la kongresejojn. La karavano el Moskvo al Hanojo [...]

Hanojo – eburtura kongreso

97a Universala Kongreso de Esperanto Hanojo, 28 jul – 4 aŭg 2012 Kongreso malgranda, magra, eburtura, diversaĝa kaj varmega, tiuj ĉi eble estas la ĉefaj karakterizoj de ĉi-jara Universala Kongreso en Hanojo, la Vjetnamia ĉefurbo. La kongreso estis la plej malgranda dum la lastaj 28 jaroj kaj havis nur 866 aliĝintoj, kaj eble nur sepcenton [...]

SES 2012: rekorda kaj perfekta

La 29an de julio finiĝis ĉi-jara Somera Esperanto-Studado 2012. Ĝi tradicie okazis en Slovakio kaj organizis ĝin Edukado@Interreto kun helpo de siaj staĝantoj kaj de Slovakia Esperanta Junularo. Partoprenis rekorda nombro da homoj – 250 personoj de 23 landoj. Origine aliĝis per reto 292 personoj.

La 9a Eŭropa kongreso en Galivo

La 9a kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) okazis inter la 16a kaj 20a de julio 2012 en la irlanda urbo Galivo (angle: Galway; irlande: Gaillimh) kun 157 partoprenantoj el 28 landoj, de Ruslando ĝis Kubo. La prezidanto de Irlando, Michael D. Higgins, estis la patrono kaj sendis tre pozitivan kaj kuraĝigan mesaĝon pri Esperanto. [...]

100 elektronikaj abonantoj de La Ondo

Antaŭ unu jaro, en septembro 2011, en ĉi tiu retejo aperis resuma artikolo pri nia elektronika eldonado, kiu montris, interalie la konstantan kreskon de la nombro kaj procentaĵo de tiuj, kiuj abonas La Ondon elektronike en la formato pdf.

250 jarojn antaŭe

LA HISTORIA JARO Iom multe da datrevenoj el la rusa historio okazas ĉi-jare. Pensante pri ili mi ĉiufoje rememoris la ŝercan “Historion de Rusio de Gostomislo ĝis Timaŝev” (1868) fare de Aleksio K. Tolstoj (pli aĝa malproksima parenco de la granda romanisto). Mi ne konas esperantigon de tiu amuza poemeto, kaj tial – kvankam mi [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.