Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
29 Septembro 2012 de AlKo
La Lernofesto okazis en dimanĉo, la 2an de septembro, en la Germana-Franca Ĝardeno, Saarbrücken. La Sarlanda Esperanto-Ligo kaj Becker-Meisberger-Instituto tie prezentis du pavilonojn kun divenrado kaj eta lernejo por efektivigi internacian lingvoeksperimenton.
28 Septembro 2012 de AlKo
Por atingi FESTOn 2012 necesis veturi tra la Ĵurasa montaro kaj veni al la skistacio de Métabief piede de la Ora Monto (Mont d’Or) ĉe la limo inter Francio kaj Svislando. Estas belega montara loko kaj ankaŭ relative disa kun tamen la koncertejo en la centro. La suno kaj la bela vetero ankaŭ varmigis la [...]
27 Septembro 2012 de AlKo
Por tiuj, kiuj studas ĉe la interlingvistika fako de UAM (Universitato Adam Mickiewicz), la tria semajno de septembro signifas surlokan sesion en Poznano. Tiujn, kiuj volas sperti riĉan internacian kulturan programon dum la semajnfino, Arkones (jam la 28a!) allogas. Ĉe la Interlingvistikaj Studoj de UAM komenciĝis la 15a studjaro: la dua jaro de la kvina [...]
26 Septembro 2012 de AlKo
Szczawno Zdrój, kiu ĉi-jare jam la kvinan fojon gastigis partoprenantojn de la Internacia Esperantista Feriado, organizita de Silezia Esperanto-Asocio, festis ekde la 5a ĝis la 12a de aŭgusto gravan esperantistan jubileon. Junie antaŭ 100 jaroj en la tiama germana kuracloko Bad Salzbrunn kuracis sin la kreinto de la Lingvo Internacia. Do la plej grava parto [...]
25 Septembro 2012 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Raportoj pri la UK en Hanojo elstarigas la junecon de la loka esperantistaro. Ankaŭ tiu, kiu ne partoprenis la kongreson, povas konkludi tion el la fotoj, kiujn kongresanoj afiŝas en la reto. Estus interese vidi ankaŭ statistikojn pri la aĝostrukturo de tiu ĉi nekutima UK, sed verŝajne nur tre malmultaj UK-oj, [...]
20 Septembro 2012 de AlKo
Kion ni faru tiucele uzante la scion de fakuloj pri varbado kaj merkatiko? Jen la demando, kiun Lu Wunsch-Rolshoven (EsperantoLand) metis al si, kiam Sam Green, reĝisoro de la filmo The Universal Language, petis kontribuon por la retejo esperantodocumentary.com. Sekvas mallongigita versio de lia eseo. Esperanto-varbado kaj -merkatiko. Unu afero delonge mirigas min: La Esperanto-komunumo [...]
19 Septembro 2012 de AlKo
La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso komenciĝis la 5an de aŭgusto, unu tagon post la fermo de la 97a Universala Kongreso en la sama urbo, Hanojo – ĉefurbo de Vjetnamio. La samlokiĝon kaŭzis neatendite deviga ŝanĝo de planoj pri IJK, kiu origine devis okazi en Japanio; la japanaj gejunuloj komence de la jaro informis al TEJO [...]
18 Septembro 2012 de AlKo
Jam la 22a Ekonomia Forumo okazis ekde la 4a ĝis la 6a de septembro 2012 en la Pollanda kuracurbeto Krynica-Zdrój. Kaj ĉi-jare la sepan sinsekvan fojon ankaŭ Esperanto estis denove prezentita dum la Forumo. Kunlaboro de pluraj Esperanto-organizoj ebligas la ĉeeston en tiu ĉi prestiĝa kaj grava evento. La Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), kiel la oficiala [...]
17 Septembro 2012 de AlKo
Se vi loĝas norde de Florenco, de la montaro Apeninoj ĝis la Norda Poluso, vi ne povas kompreni, kio estas Mazaradelvalo. En la itala Mazara del Vallo, sed simple nomita de la kongresanoj: Mazaro. Temas pri urbeto ĉe la maro, fondita de fenicoj, gravigita de araboj, kiam ili konkeris Sicilion, kaj poste dum jarcentoj malbone [...]
16 Septembro 2012 de AlKo
Tomić, Senka. Lampiro en mozaiko = Svitac u mozaiku: [Poemaro] / Postparolo de Zlatoje Martinov. – Beograd: Interpress, 2011. – 96 p., il. – 200 ekz. – (Biblioteka Esperanto, №3). La libro de Senka Tomić Lampiro en mozaiko enhavas kvardekon da “modernstilaj, liberformaj poemoj en la serba kaj en Esperanto”. Jam kelkfoje mi recenzis dulingvajn [...]
11 Septembro 2012 de AlKo
Nia trezoro Nenies nomo tiom sinonimiĝis kun la Esperanta poezio kiom tiu de William Auld (1924–2006). Senriske de trolaŭdo, eblas diri ke Auld difinis la ĝenron de la postkaloĉaja erao, kaj ke nia poezio restas en lia ombro ĝis hodiaŭ. Debutante sur la verda scenejo en 1952 kiel membro de la t. n. skota skolo, [...]
8 Septembro 2012 de AlKo
La proza sekcio de la 14a almanako enhavas du novelojn: La ringo de Mikaelo Bronŝtejn kaj Nova vivo de Steven K. Smith. Poezie ĉeestas Ricardo Felipe Albert Reyna, Ivan’ Naumov kaj Nicola Ruggiero. Traduke kontribuas Einar Faanes per elangligo de la rakonto La ĉirkaŭfermo de Tamas Dobozy. Teatro gastas en BA per versa monologo de [...]
7 Septembro 2012 de AlKo
Antaŭ ducent jaroj, la 26an de aŭgusto (Gregorie: la 7an de septembro) 1812 ĉe la vilaĝo Borodino, je 125 km okcidente de Moskvo, okazis 12-hora batalo inter la Granda Armeo de Napoleono kaj la Ruslanda armeo, gvidita de Miĥail Kutuzov, kiu iĝis la plej sanga (laŭ la nombro de mortigitoj kaj vunditoj) inter la ĝisnunaj [...]
6 Septembro 2012 de AlKo
Ĉi-jare la vica, 85a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Jalto (Krimeo, Ukrainio) la 11–18an de aŭgusto kun la ĉeftemo “Kontraŭdiro inter kresko de naciismo kaj tutmondiĝo”. Por loĝantoj de la tuta eksa Sovetunio la vorto “Krimeo” elvokas pozitivajn emociojn, memorigante pri la suno, karesa maro, ekzotika por nordanoj mediteranea naturo… Ne hazarde [...]
5 Septembro 2012 de AlKo
Vide el Eŭropo Verŝajne Herman Van Rompuy, la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio (EU) ne scias multon pri la lingvo Esperanto. Van Rompuy, ĉiam bonintenca, certe neniam intencas ofendi, sed ja faris. Somere, li, aŭ almenaŭ liaj parolad-aŭtoroj, substrekis la neceson eviti “artefaritan Esperanto-stilan Eŭropon”.