Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
17 Novembro 2012 de AlKo
Aalen. – La FAME-fondaĵo por stimulado de internaciaj kompreniloj aljuĝis sian 13an kulturpremion al la konata Esperanto-muzikisto kaj -eldonisto Floréal Martorell el Tuluzo. Tiel oni aprezis la 24-jarajn meritojn de Flo por la kulturo kaj muziko en la lingvo internacia Esperanto. La Urbestro de Aaalen, Wolf-Dietrich Fehrenbacher, bonvenigis la gastojn kaj alte taksis la gravecon [...]
13 Novembro 2012 de AlKo
La 8an de novembro 2012 en Bjalistoko estis malfermita nova, tristela hotelo Esperanto. Ĝi situas en la centro de la urbo, je 200 metroj de la palaco Branicki, vid-a-vide al la granda parko Planty. La nova hotelo ofertas 36 lokojn en dulitaj ĉambroj kaj en du apartamentoj “Zamenhof” kaj “Kawelin” kaj apartenas al la firmao [...]
12 Novembro 2012 de AlKo
Vide el Eŭropo Imagu tion: En la tempo, kiam la prezidantoj de la Eŭropa Komisiono (EU), Eŭropa Parlamento (EP) kaj Eŭropa Konsilio planas vojaĝi al Norvegio por ricevi la Nobel-premion por paco, vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento alvokas armeon forigi la demokratie elektitan registaron en Eŭropa regiono. Estas nekredeble, sed vere. Kompreneble, Hispanio ne estas [...]
9 Novembro 2012 de AlKo
Marjorie Boulton naskiĝis en majo 1924 kaj eklernis esperanton en 1949. Anglino, poeto, biografo kaj literatura kritikisto, ŝi estas unu el la plej grandaj Esperanto-aŭtoroj. Mi estas tri. La digna lektorino kun la krajon’ kritika libron legas. En nigra robo, pri la origino de l’ dramo primitiva ŝi prelegas. Dume, en koro, primitiva dramo okazas, [...]
8 Novembro 2012 de AlKo
Steele, Trevor. Kvazaŭ ĉio dependus de mi: Romano. – Antverpeno: FEL, 2009. – 343 p. Kion mi legis? Eble biografion? La eldonejo anoncas, ke la “romano baziĝas grandparte sur la vivo de Carl von Ossietzky”. Fama foto el la koncentrejo Esterwegen montras sur la kovrilpaĝo [1] memkontentan gvatiston kaj Ossietzky. Aŭ ĉu mi legis romanon? [...]
27 Oktobro 2012 de AlKo
Mo Yan, nobelpremiito pri literaturo 2012 Ĉi-jare la Nobela komitato donacis al mi novan verkiston. Mi devus danki ilin pro atentigo pri tiu evidente interesa verkisto. Ofte oni konsideras nur tiujn verkistojn, kiuj vivas en iu okcidenta lando. Tial ideologio ankaŭ funkcias kiel ŝtopilo, kaj pro tio la verkoj de Mo Yan ne estas vaste [...]
26 Oktobro 2012 de AlKo
UEA konstatas pluan malkreskon Antaŭ kelkaj semajnoj Osmo Buller informis en la publike legebla komitata listo de UEA, ke ĉi-jare estos supozeble ĉ. 400 individuaj membroj malpli ĉe UEA, kaj ke pro tio la jarfina nombro eble restos sub la limo de 5000. Aldoniĝis la alvoko, ke “necesas varbi membrojn, kiom ajn malmoderne tio eble [...]
24 Oktobro 2012 de AlKo
En la Esperanto-urbo Herzberg am Harz konstante okazas io favora por Esperanto. Ofte venas gastoj el diversaj landoj; la Esperanto-biblioteko konstante kreskas En la baza kaj meza lernejoj kaj en la gimnazio instruas Zsófia Kóródy kaj Ewa Kukielka. Regule okazas klubkunvenoj, kiuj estas la bazo de la Esperanto-agado en la Esperanto-urbo.
20 Oktobro 2012 de AlKo
La retejo de la Senato de Pollando (la supera parlamenta ĉambro) informis, la 17an de oktobro en la Senato estis solenita la 125-jariĝo de Esperanto per tri sinsekvaj eventoj: fonda kunveno de la Parlamenta grupo por subteno de Esperanto, ekspozicio pri la Internacia Lingvo, kaj konferenco “125 jaroj de Esperanto”.
16 Oktobro 2012 de AlKo
Inter la 27a kaj la 30a de septembro 2012 kunvenis en la ĉeĥa urbo Břeclav (suda Moravio) esperantistoj aŭstraj, ĉeĥaj kaj slovakaj, por komune konferenci; kiel gastoj venis ankaŭ partoprenantoj el Germanio, Hungario, Pollando kaj du eĉ el Brazilo, sume 98 personoj. Ĉar la 28a septembro estas en Ĉeĥio ŝtata festo (murdo de Sankta Venceslao), [...]
13 Oktobro 2012 de AlKo
Alekséj Nikolájeviĉ Pleŝĉéjev (Алексей Николаевич Плещеев) naskiĝis la 22an de novembro (Gregorie: la 4an de decembro) 1825 en neriĉa, sed glor-historia nobela familio en Kostroma. Li ekstudis en suboficira lernejo, poste en la Peterburga universitato, sed ne finis la studojn kaj en 1845 dediĉis sin al literaturo. Tiutempe li aliĝis al la socialisma rondeto de [...]
7 Oktobro 2012 de AlKo
Antaŭ 175 jaroj, la 27an de januaro (Gregorie: la 8an de februaro) 1837 en la urbo Suwałki (Pola Reĝolando en Ruslando) en la familio de Fajba Voljfoviĉ kaj Rajna Percovna Zamenhof naskiĝis Motelj, pli bone konata kiel Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno La [...]
6 Oktobro 2012 de AlKo
“Mi konsilas al vi ne eldonigi ankoraŭ ĉi tiujn poemojn. <…> Ĉie malespero, barakto, morto, sango. <…> Kiel mi jam diris, mi ne estas amatoro de la antiintelekta poezio, nek ĝia eksperto. Kaj oni ne povas esti certa, ĉu mi ne eraras en la pritakso de io, kio infektis la poezion de la tuta mondo. [...]
3 Oktobro 2012 de AlKo
Eterne Rima. Taglibro de brutulo: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2012. La dua albumo de la hiphop-artisto Eterne Rima estas konceptalbumo. Krude la unua duono de ĝi konsistas el rakontoj pri la krima subgrundo, precipe pri organizita krimo kaj narkotaĵvendado.
2 Oktobro 2012 de AlKo
Longa homa vivo en la lastaj jarcentoj estas interalie promeso de drastega ŝanĝo de ĉirkaŭa medio. Ekzemple la verkisto Bernard Shaw naskiĝis en 1856, en la jaro de la invento de celuloido, kaj mortis en 1950, kiam estis prezentita la unua kreditkarto. Krome li vivis dum regado de preskaŭ 30 britiaj ĉefministroj kaj postvivis plurajn [...]