Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
25 Marto 2013 de AlKo
La 25an de septembro 2012 en Barcelono la prezidanto de la Ĝeneralitato (aŭtonoma registaro de la Kataluna Princlando), Artur Mas, anoncis plifruigon de la balotoj por la princlanda Parlamento al la 25a de novembro, nur du jarojn post la lastaj balotoj. La sekvan tagon, la Parlamento aprobis senprecedencan rezolucion. La teksto deklaris ke la 30-jaraj [...]
23 Marto 2013 de AlKo
Apero estas tradicia sezonŝanĝa renkontiĝo de la Moskva Esperanta Asocio “MASI” (eksa Moskva junulara esperanta klubo “MASI”), kiu la 21–24an de februaro 2013 okazis jam la 7an fojon. Ĝi pasis en la bien-ripozejo Jerŝovo apud la malnova urbo Zvenigorod, 40 km okcidente de Moskvo. Apero celas engaĝi en Esperant-lingvan medion la masianojn, ĉi-jarajn kursfinintojn aŭ [...]
20 Marto 2013 de AlKo
La 6an de decembro 2012 Juan Carlos I, Reĝo de Hispanio, decidis doni la Komandorecon de la Ordeno pri Civila Merito al Otto Prytz, akademiano kaj multjara vicprezidanto de Norvega Esperanto-Ligo. La ordeno estis donita al Prytz pro la longedaŭra instruado de la hispana lingvo ĉe la Universitato de Oslo. La transdona ceremonio okazis la [...]
19 Marto 2013 de AlKo
La 10a Himalaja Renkontiĝo okazis de la 26a de februaro ĝis la 11a de marto. Partoprenis la tutan programon entute 45 esperantistoj, kaj simila nombro nur parton. Inter la partoprenantoj, krom multaj nepalanoj, estis dek personojn el Japanio, kvar el Francio, du el Pollando, kaj po unu el Rumanio kaj Danlando. ĉiuj aliaj estis nepalanoj. [...]
18 Marto 2013 de AlKo
SES 2013 (Somera Esperanto-Studado), kiun ĉiujare organizas Edukado@Interreto kun helpo de lokaj junuloj, okazos la 12–20an de julio 2013. Post du jaroj en Nitra SES venos al Martin, historia urbo, kie oni povos ĝui kaj admiri belecon de slovakia naturo. Okazos kvin ekskursoj, ekzemple, al kastelo kaj bestoĝardeno en Bojnice, al Altaj Tatroj kaj veturado [...]
17 Marto 2013 de AlKo
La 15an de marto en Gdynia estis malfermita la ekspozicio “125 jaroj de la lingvo Esperanto”, kiu unuafoje estis prezentita pasintjare en la Senato de Pollando en Varsovio, kaj poste en Malborko, Nowy Staw kaj Tczew. La malfermon de la ekspozicio honoris per sia ĉeesto senatano prof. d-ro hab. Edmund Wittbrodt kaj direktoroj de la [...]
16 Marto 2013 de AlKo
La Estraro de Fondaĵo Cigno decidis aljuĝi la premion Cigno 2013 al la Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA). ĈEA en la daŭro de la jaro 2012a konstante rilatis kun amaskomunikiloj en Ĉeĥio kaj sukcesis aperigi grandan nombron de artikoloj ne nur en ĵurnaloj, televido kaj radio, sed ankaŭ en fakaj revuoj, per prelegoj kaj kulturaj aranĝoj.
15 Marto 2013 de AlKo
Vide el Bruselo Pro siaj financa kaj ekonomia krizoj Eŭropo dubas pri multaj siaj politikoj. Ankaŭ pri sia politiko kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo. Politikistoj pli kaj pli ne sukcesas montri la necesan volon por akcepti leĝojn bezonatajn. Nuntempe, nur ĝis 2030 Eŭropo havas devigajn celojn altigi la procentaĵon de renovigebla energio kaj malaltigi la ellasadon [...]
14 Marto 2013 de AlKo
La 2an de marto 2013 en la malnova rusa urbo Kaluga tre sukcese pasis la dua Kaluga Lingva Festivalo. Ĝi estis tiom impona kaj sukcesa, ke eblas senhezite diri: la lingvafestivala movado en la urbo stabiliĝis, maturiĝis kaj montras firman tendencon plu evolui.
11 Marto 2013 de AlKo
Inter la plej fruaj eminentaj lingvosciencistoj, kiuj aprobis kaj subtenis la planlingvan ideon kaj la lingvon Esperanto, estis Jan Niecisław Ignacy Baudouin de Courtenay (1845–1929). Naskita en Radzymin apud Varsovio en familio kun francaj-polaj radikoj, Baudouin de Courtenay studis en Germanio kaj poste laboris kiel profesoro pri slavistiko en universitatoj de Ruslando, kie li estis [...]
7 Marto 2013 de AlKo
En Moskvo furoras antikafejoj. Antaŭ du jaroj neniu aŭdis tiun strangan vorton, sed hodiaŭ ĝi iĝis ĉiutagaĵo. La ĝusta nomo por la nova fenomeno dume ne estas difinita. Domo, klubo, antikafejo, nekafejo, la tria loko aŭ alie, sed la esenco estas la sama, ĝi esprimiĝas per la vortoj libera spaco. Kio do ĝi estas?
6 Marto 2013 de AlKo
La kvina artikolo de Dennis Keefe Mia celo en ĉi tiu artikolo estas prezenti al esperantistoj ĝeneralan modelon de la subfako de merkatiko nomata en la angla Consumer Behavior, tradukebla en Esperanton kiel Konduto de Konsumantoj (KK). La modelo kiun mi prezentos (KKM aŭ Modelo pri la Konduto de Konsumantoj) povas helpi al esperantistoj pli [...]
5 Marto 2013 de AlKo
Eble legantoj de La Ondo de Esperanto miris, vidante Litoviajn poŝtmarkojn sur la koverto, kiu enhavis la martan kajeron de la gazeto. Efektive, la marta Ondo estis dissendita el Litovio, ne el Pollando. Kial?
4 Marto 2013 de AlKo
La dekan sinsekvan jaron la abonantaro de La Ondo de Esperanto superas 500. En la 2012a jaro ni ricevis 518 abonkotizojn, je 38 kotizoj malpli multe ol en la 2011a jaro, sed je 9 kotizoj pli ol en la 2010a jaro. Same kiel en 2011, La Ondo pasint-jare estis legata en 49 landoj.
3 Marto 2013 de AlKo
Eseo de Sergio Pokrovskij Pasintjare mi verkis pri la Granda Malordo en la Moskva Regno[1]; nun venas 400-jariĝo de rilata evento, la surtroniĝo de la dinastio Romanovoj, kiu estas alternativa limo por fermi la epokon de la Granda Malordo (se oni preferas prezenti ĝin kiel interdinastian periodon).