Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
29 Majo 2013 de AlKo
«“Komence estis la sento”, tiel oni devus komenci la historion de Esperanto. Vi ja scias, ke la sento naskis la lingvon <…>. Lingvo kaj sento, jen estas Esperanto». Ĉi tiaj trafaj kaj oraj vortoj de Kalocsay iĝis la mot(iv)o kaj la (t)emo de la 72a Hispana Esperanto-Kongreso, okazinta en Zaragozo la 3–5an de majo. Aliĝis [...]
28 Majo 2013 de AlKo
Korzhenkov, Aleksander. Zamenhof: The life, works and ideas of the autor of Esperanto / Trans. Ian M. Richmond, Edited by Humphrey Tonkin. – New York: Mondial, 2010. – 100 p, il. Por tiu, kiu serioze okupiĝas pri lingvoscienco kaj lingvopolitiko kaj pensas, ke esperanto povas ludi gravan rolon en interetna kaj internacia komunikado, la figuro [...]
27 Majo 2013 de AlKo
Sigmond, Júlia. Nomoj kaj sortoj: [Originala novelaro]. – Cluj-Napoca: Exit, 2011. – 110 p. Kiel kutime: iu ajn libro, legota de mi, devas dum iom da tagoj simple kuŝi sur apudlita tableto. Por ke mi povu legi kaj relegi la titolon de la libro. Kial? Nu, por provi konjekti pri la tuta libro. Ĝiaj ideo, [...]
25 Majo 2013 de AlKo
Alfirević, Bojana. Bonvenon en Serbio: Gvidilo por esperantistoj = Dobrodošli u Srbiju: Vodič za esperantiste. – Beogrado: Bojana Alfirević, 2012. – 136 p.; 300 ekz. Kiam mi prenis la libreton kun la titolo Bonvenon en Serbio kaj kun la subtitolo “Gvidilo por esperantistoj”, mi pensis, ke temas pri turisma gvidlibro, kaj, verŝajne, tiel pensus ĉiu [...]
22 Majo 2013 de AlKo
Post la eksiĝo de la prezida posteno en Rusia Esperantista Unio (REU) mi ekanalizis la rezultojn de mia propra laboro. De ekstere la rezultoj efektive aspektas magraj, pli ĝuste – neekzistantaj. Mi konsentas kun tio kaj eĉ pretas akcepti la “titolon” de la plej malsukcesa prezidanto de REU – probable iuj ŝatos tion kaj kontentiĝos [...]
21 Majo 2013 de AlKo
Post la granda sukceso de la Unua Tutmonda Ekzamentago (la 9a de junio 2012) la ekzamenkomisiono de UEA decidis aranĝi similan tagon la 8an de junio 2013. Ĝis la 15a de majo, la lasta tago de la aliĝeblo, anoncis sin 250 kandidatoj el 16 landoj. La sesioj disvolviĝos en 24 lokoj, inter ili en sep [...]
19 Majo 2013 de AlKo
Mi ŝatus komenci ĉi tiun raporteton per letero de fama Esperanto-kantisto, kiun mi ricevis antaŭ nelonge: Mi ankoraŭ ne havis la tempon skribi al vi por danki vin pro la mirinda kongreso en Jerusalemo. Ne gravas la pluvo, la etoso estis bonega, la diverseco de la originoj valoris, la ekskursoj ege interesaj. La internacia vespero [...]
18 Majo 2013 de AlKo
Unu el la problemoj de la Meza Oriento estas, ke homoj kaj popoloj tie kverelas inter si. Estas pluraj historiaj, religiaj kaj sociaj kialoj por kvereli. Ŝijaanoj, ekzemple, ankoraŭ memoras pri la murdo de Alī ibn Abī Tālib en la 7a jarcento. Kion diri pri la homoj elpelitaj de tio, kio estis iam Palestino. Ili [...]
14 Majo 2013 de AlKo
Intervjuo kun André Albault Unu el la grand-sinjoroj de la Esperanto-movado sendube estas d-ro André Albault en Tuluzo. Jam oni lin omaĝis per la fest-libro De A al B[1] okaze de lia 75-jariĝo. La redakcio de La Ondo volonte kaptis la okazon de lia 90-jariĝo por la intervjuo, kiun kun la jubileulo faris Reinhard Haupenthal. [...]
13 Majo 2013 de AlKo
Respondas Dennis Keefe Dum la lasta jaro mi verkis plurajn artikolojn por La Ondo de Esperanto (LOdE) pri temoj de merkatiko, kiuj speciale rilatas al Esperanto – ne al la lingvo mem, mi substreku – sed al informado pri ĝi, kaj al ĝia disvastiĝo. Tiuj artikoloj estigis pli ol cent komentojn en la retejo La [...]
11 Majo 2013 de AlKo
Foje nekonata Azia komencanto en Vikipedio demandis min, kie li povus aŭdi vortojn kaj frazojn en Esperanto, por ekzerci sian aŭdkomprenon kaj plibonigi sian elparolon. Ĉi tiu artikolo estas traduko de mia respondo.
10 Majo 2013 de AlKo
Tio okazis antaŭ longe, antaŭ 53 jaroj. Mi hejmenvenis post servado en Sovetia armeo (tie mi havis rondeton por lernado de Esperanto). Mi tuj daŭrigis mian interrompitan lernadon en vespera mezlernejo kaj eklaboris kiel simpla laboristo en granda Vilna uzino. Komenciĝis somero. Post kelkaj semajnoj devis okazi Esperanto-tendaro en Estonio. Kiel mi ricevu ferion por [...]
9 Majo 2013 de AlKo
Originala novelo de Miĥail Korotkov Kio povas esti pli bona ol tia rosa aŭgusta mateno! Eble nur por tio valoras vekiĝi tiel frue. Kiu emas dormi ĝis tagmezo, tiu ne vidos tiajn malvarmeton kaj freŝon. Kiam li vekiĝas, estas jam varmego. Ha, ha! Nu, estu tiel, ĉiu vivas en sia propra mondeto.
8 Majo 2013 de AlKo
FESTO 2013 okazos la 10–18an de aŭgusto 2013 ĉe la Amikejo en la iama Esperanto-ŝtato Moresnet’ en la belga vilaĝo Kelmis kun riĉa programo. La 10a de aŭgusto estos akcepta tago kun interkona vespero. Dimanĉe, la 11an, okazos la oficiala malfermo de la arta programo. Unuafoje dum tiu festivalo Nikolin’ kun akompano de sia gurdo [...]
2 Majo 2013 de AlKo
Vide el Bruselo Antaŭ 50 jaroj la esperantistoj esperis, ke la Zamenhofa kreaĵo estos inter la la oficialaj lingvoj de la Eŭropaj institucioj apud la franca, germana, itala kaj nederlanda. En 1974, kiam aldoniĝis la dana kaj la angla, tiaj esperoj restis en esperantistaj rondoj. Nekredeble, sed la esperoj de la plej entuziasmaj esperantistoj ne [...]