Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
9 Novembro 2016 de AlKo
La redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas al la tradicia literatura konkurso Liro. Same kiel en la tri antaŭaj jaroj, ankaŭ en 2016 la konkurso havos nur tradukajn branĉojn. Por Liro-2016 estas proponataj du tradukendaj verkoj: 1. Traduko el la angla: An Occurrence at Owl Creek Bridge – novelo de Ambrose Bierce. 2. [...]
8 Novembro 2016 de AlKo
La 16an de oktobro, dimanĉe, en la moskva kinejo Kosmo dum ses horoj pasis nova Esperanta aranĝo por ekstera publiko. Ĝia ĉefa intenco estis konatigi interesiĝantojn kun Esperanto kaj kaŝitajn esperantistojn – kun iom da moskva esperantistaro. Dum ses horoj ĉirkaŭ 20 junaj esperantistoj komunikiĝis inter si kaj kun proksimume samnombraj gastoj.
4 Novembro 2016 de AlKo
Tomas Frejarö koncertas en Poznano (Foto: Andrzej Sochacki) Estas en Pollando Esperanta aranĝo, kiun mi rekomendas al ĉiuj: al ŝatantoj de nia kulturo pro la riĉa programo literatura kaj muzika; al amikemuloj pro internacia etoso en granda samideana medio; al spertuloj pro profesieco kaj al komencantoj pro malfermiteco. Tia estas ARKONES, okazinta ĉi-septembre en Poznano [...]
3 Novembro 2016 de AlKo
La 28an de septembro 2016 prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas pro sia esperantista agado estis honorita per speciala Dankfolio de la ministro pri eksterlandaj aferoj de Litovia Respubliko Linas Linkevičius. La ministro skribis al Povilas Jegorovas: «Mi sincere dankas pro la multjara kaj konsekvenca laboro en popularigo de Esperanto en Litovio kaj ekster ĝiaj [...]
27 Oktobro 2016 de AlKo
Rakonto de Julian Modest Lina kaj Radi, ŝia edzo, veturis al la ĉefurbo. Ĉe la marbordo ili pasigis bonegan ferion kaj nun, sunbrunigitaj kaj kontentaj, ili veturis aŭte. Kiam ili proksimiĝis al la urbo Plovdiv, Lina petis la edzon, ke ili devojiĝu kaj vizitu ŝian naskiĝvilaĝon, kiu estis proksime al la ĉefvojo. Delonge Lina ne [...]
24 Oktobro 2016 de AlKo
Kiel multaj el ni, somere mi ŝatas vojaĝi kaj viziti aliajn landojn. Ĉi-jare nia familia celo estis Grekio, pli precize Peloponeso. Tie kaj ankaŭ en nia najbara lando Ĉeĥio ni kelkfoje spertis, ke ruslingvaj gastoj en restoracioj ofte havas strangan kutimon: ofte ruslingvaj gastoj mendis manĝaĵon aŭ trinkaĵon por ŝajne nur gustumeti. Ili lasis preskaŭ [...]
21 Oktobro 2016 de AlKo
Siktivkaro (komie kaj ruse: Сыктывкар) estas administra centro de Komia Respubliko situanta en la nord-orienta parto de Eŭropa Ruslando. Ĝia areo 416,8 mil km² preskaŭ egalas al tiu de Svedio. La regiono estas malavare dotita je naturriĉaĵoj. Iom da historio Iam sur la loko de Siktivkaro estis eta setlejo sur la maldekstra bordo de la [...]
18 Oktobro 2016 de AlKo
Du el la plej bone konataj esperantistoj de la interreta generacio – Chuck Smith, la Esperantisto de la Jaro 2015, kaj Evildea, la plej spektata Esperanto-filmisto ĉe JuTubo – startigas novan Esperanto-telefonaplikaĵon (apo) Amikumu.
14 Oktobro 2016 de AlKo
Bydgoszcz, centro de Kujavia-Pomeria vojevodio en la norda parto de Pollando, diskoniĝis en Esperantujo pro la vasta utiligo de Esperanto en turismo. Ĉi tiu agado estas intime ligita kun la nomo de Andrzej “Andreo” Grzębowski. Grzębowski, mem pasia vojaĝanto, estis estrarano de Pola Esperanto-Junularo pri turismo. Diplomiĝinte pri historio en la universitato Kopernik (Toruno), en [...]
8 Oktobro 2016 de AlKo
“Ni kunkreu kapablan, engaĝitan, multflankan kaj efikan Asocion” estas la titolo kaj la kerna ideo de la intervjuo kun Mark Fettes, ĉi-somere elektita por la dua trijara prezidanta mandato en UEA. Li respondas al demandoj de Aleksander Korĵenkov pri senalternativaj elektoj en UEA, pri plenumitaj kaj neplenumitaj celoj kaj projektoj dum la antaŭa prezidanteco, pri [...]
7 Oktobro 2016 de AlKo
Homarane: Kajero en Esperanto pri socio, filozofio, religio. Jaro 2, numero 2 / Redaktis Bertil Nilsson. La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 2014. 161 p. Esperantistoj kutime scias, ke certaj ideologiaj kaj religiaj movadoj estas idee proksimaj al homaranismo de nia Majstro kaj, kutime, pozitive rilatas ankaŭ al nia lingvo. Tamen konkretaj informoj pri tio [...]
6 Oktobro 2016 de AlKo
Antaŭ 125 jaroj, la 6an de oktobro 1891 naskiĝis Kálmán Kalocsay (1891-1976), kiun multaj opinias la plej grava poeto en la tuta historio de Esperanto. Okaze de ĉi tiu jubileo de la hungara poeto ni proponas legi pri li la suban artikolon de Javier Guerrero, kiu aperis en marto 2012 en la rubriko “Nia Trezoro” [...]
3 Oktobro 2016 de AlKo
Ĉi-julie en Nitro la Komitato de UEA elektis profesoron Mark Fettes por la dua trijara prezidenta mandato en la plej granda esperantista asocio. Malgraŭ la granda nuntempa okupateco, interalie, pri la ĝenerala voĉdono en UEA, Mark Fettes afable konsentis respondi ok demandojn de nia redakcio. Kio decidigis vin rekandidatiĝi por la dua sinsekva prezidanteco en [...]
2 Oktobro 2016 de AlKo
1. Antaŭ 125 jaroj (1891) en Kalifornio ekfunkciis la Stanforda Universitato. 2. Antaŭ 25 jaroj mortis Demetrios Papadopoulos (1914-91), ekumena patriarko Demetrio I de Konstantinopolo (1972-91). 4. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Prudente José de Moraes Barros (1841-1902), la tria prezidento de Brazilo (1894-98).
27 Septembro 2016 de AlKo
La junia Boao prezentas riĉan sortimenton por legemuloj. Proze kontribuis Mikaelo Bronŝtejn, Espopore (Evgenij Georgiev), Klára Ertl, Steven K. Smith kaj Ludmila Novikova. Originala poezio venas de Espopore, Anneke Schouten-Buys, Paulo Nascentes, Petro Palivoda, Tatjana Auderskaja. Fasko da Fabloj de Ikso estas postmorta omaĝo al Xu Daorong.