Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
21 Marto 2014 de AlKo
Novelo de Julian Modest Io okazas al Nora, diris al si mem Rosen. Dum la lastaj tagoj Nora estis maltrankvila kaj iom stranga. Rosen demandis ion, sed ŝi kvazaŭ ne aŭdis lin, kaj Rosen devis du aŭ tri fojojn ripeti la demandon. Li rigardis ŝin kaj miris. Ŝiaj grandaj helbluaj okuloj kvazaŭ ne vidis, kio [...]
19 Marto 2014 de AlKo
Sandelin, Bo. Esperanto – drömmen om ett världsspråk. – Stockholm: Dialogos Förlag, 2013. – 179 p., il.; jaketo. Libroj estas miaj ŝatataj kunuloj. Kelkfoje estas malfacile trovi arde bezonatan furoraĵon novan aŭ jam iomete polvkovritan ekzempleron. Tro plenplenas la hejma biblioteko. Tamen estas unu escepto. Profesoro emerita Bo Sandelin el Gotenburga Universitato publikigis en 2013 [...]
17 Marto 2014 de AlKo
La Ekzamena Komisiono de UEA kaj Edukado.net la 17an de majo 2014 la trian fojon okazigos Tutmondan Ekzamentagon. La ĉeforganizantino Katalin Kováts, laŭ la spertoj de la antaŭaj jaroj, antaŭvidas partoprenon de 25–30 urboj en dudeko da landoj.
12 Marto 2014 de AlKo
La 10an de marto 2014 la urbestro de Kaŭno (litove: Kaunas) Andrius Kupĉinskas en la Kaŭna Urbodomo enmanigis honorinsignojn al kelkaj kaŭnanoj por ilia eksterordinare persista kaj konscienca laboro, socia agado kaj meritoj al la urbo. Inter la honoritoj estas la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, Povilas Jegorovas, kiu ricevis la honorinsignon Santaka de la tria [...]
10 Marto 2014 de AlKo
La ĉapelitaj literoj ĉiam estis neelĉerpebla fonto de debatoj en Esperantujo. Sed hodiaŭ ĉiuj komputiloj estas kapablaj fari ilin, kaj la tajpomanieroj estas multaj. Mi ne intencas komenci plian ĉapelliteran debaton, sed nur proponas superrigardon de la ekzistantaj manieroj tajpi la Esperantajn literojn en diversaj komputilaj operaciumoj. Vindozo. Por Vindozo ekzistas du simplaj programoj, kiuj [...]
9 Marto 2014 de AlKo
La unua Tutmonda Konferenco pri Instruado de Esperanto okazis en Ĝenevo, Svislando, en 1922, la dua en Prago, Ĉeĥoslovakio, en 1927. Tia evento devas esti lanĉita de ŝtato. La invito iras al ĉiuj ŝtatoj de la mondo. Ĉar en Svislando la kantonoj estas ŝtatoj, ne nepras turni sin al Berno. Apogante sin sur la du [...]
8 Marto 2014 de AlKo
Somera Esperanto-Studado (SES) kun ĉ. 200-250 partoprenantoj el ĉ. 20-25 landoj verŝajne iĝis la plej granda regula instrua Esperanto-aranĝo. Tamen ĝis nun SES okazis nur en Slovakio, kaj tio ne estis oportuna por pluraj landoj. Unu el tiaj landoj estas Ruslando, ĉar vizaj, financaj, distancaj, tempaj kaj aliaj problemoj malhelpadas al ruslandanoj veni al SES. [...]
6 Marto 2014 de AlKo
La 1an de marto 2014 en la Ruslanda urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la tria Lerneja Lingva Festivalo. Por la ŝatata evento al la gimnazio №24 venis pli ol tricent lingvemaj geknaboj el dudek lernejoj de la urbo. Estis prezentitaj 28 lingvoj kaj kvin metiejoj.
5 Marto 2014 de AlKo
Antaŭ tridek jaroj, la 5an de marto 1984, en la aĝo 28 jaroj forpasis Aleksej Aleksandrov (1955–1984), kies meteora vivo lasis neforgeseblan lumon en la animo de ĉiu, kiu konis lin. Omaĝe al la malgaja datreveno ni reaperigas la eseon de Nikolai Lozgaĉev (1957–1998), kiu premiere aperis en la 12a kajero de la samizdata almanako [...]
3 Marto 2014 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Ni ricevis jam du numerojn de Esperanto de Fabrício Valle. Tuj post sia elekto li memkontente promesis mejloŝtonan reformon de la oficiala organo de UEA. En sia unua numero li aplombe deklaras ĝin “historia”. Sur la paĝoj de tiu ĉi revuo ankaŭ Mark Fettes avizis “novan epokon” sub Valle kaj juĝis [...]
1 Marto 2014 de AlKo
2. Antaŭ 75 jaroj Eugenio Pacelli estis elektita romkatolika papo (1939-58) kun la nomo Pio la 12a. 3. Antaŭ 775 jaroj pereis Vladimiro Rurikido (1187-1239), kieva grandprinco (1223-36). 6. Antaŭ 50 jaroj (1964) la usona boksa mondĉampiono Cassius Clay aliĝis al la Nacio de Islamo kaj akceptis la nomon Muhammad Ali. 7. Antaŭ 25 jaroj [...]
28 Februaro 2014 de AlKo
Managvo. Ni atingas Centran Amerikon post longa vojaĝo el Eŭropo, kaj amika verda flago atendas nin jam en la flughaveno. Grupeto de kvar junaj eŭropanoj – Francesco, Sara, Seb, Veronika – unuafoje konatiĝas ne nur kun Nikaragvo, sed kun ĝiaj loĝantoj, vizitantoj de apudaj landoj, kaj ĝiaj koloroj, odoroj, kulturoj.
27 Februaro 2014 de AlKo
Marius estis feliĉa kaj sana. Marius ne havis problemojn dum sia vivo kaj manĝis regule. Marius ankaŭ estis rava. Marius havis nur unu problemon: lia genaro estis maloportuna. Tial veterinaro pafis najlon en la kapon de Marius. Marius estis ĝirafo en la zoo de Kopenhago kaj akiris mondan famon danke al CNN kaj BBC, kiuj [...]
23 Februaro 2014 de AlKo
Muzikbando, nomata Esperanto kaj utiliganta motivojn rilatajn al la Internacia Lingvo, partoprenis dum la Karnavala sezono en diversaj festivaloj de la okcidenta Andaluzio, en Hispanio. Temas pri speciala speco de grupo, nomata “comparsa” en la hispana, tipa de tiu celebrado, kiu maskas sin kaj kantas satirajn pecojn en ofte tre spektataj konkursoj. Unu tia grupo, [...]
22 Februaro 2014 de AlKo
Fine de decembro kaj dum januaro 2014 tra Germanio turneis gimnastika prezento kun la nomo “TUI Artfajraĵo de gimnastiko – Esperanto”. 200 mil homoj vidis la spektaklon, kaj pluraj milionoj legis la titolon kaj la mencion de nia lingvo. La gimnastika turneo okazas ĉiujare, sed ĉi-foje la organizantoj nomis ĝin laŭ nia lingvo kaj kunvokis [...]