Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
2 Majo 2014 de AlKo
1. Internacia laborista tago. 2. Antaŭ 25 jaroj (1989) la hungaria armeo komencis malkonstrui la defendan barilon en la limo kun Aŭstrio. Antaŭ 25 jaroj mortis la sovetunia ruslingva verkisto Veniamin Kaverin (Zilber, 1902-89), aŭtoro de la aventura romano Du kapitanoj. 3. Internacia tago de la libereco de la gazetaro.
30 Aprilo 2014 de AlKo
de Dennis Keefe Esperantistoj, movadestroj kaj ordinaraj parolantoj, ofte pripensas, kiamaniere trovi novajn homojn por lerni nian lingvon, kaj por eventuale iĝi membroj de niaj asocioj – internaciaj, landaj kaj lokaj. Esperantistoj deziras informi, varbi, allogi, konvinki. La Universala Esperanto-Asocio volas iri de 5 mil membroj al 10 mil. Landaj asocioj estos pli kontentaj, se [...]
27 Aprilo 2014 de AlKo
La Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) ĵus havebligis ampleksan arkivon de sia periodaĵo Scienca Revuo. Ekde nun haveblas senpage en la reto pli ol 60 jaroj da arkivaĵoj, t. e. ĉirkaŭ 2000 artikoloj, kiuj aperis dum la jaroj 1949–2014. Aperintaj artikoloj estis skanitaj kadre de kunlaboro inter ISAE kaj la Interkultura Centro Herzberg (ICH, http://ic-herzberg.de). [...]
23 Aprilo 2014 de AlKo
Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) pretigis demandaron senditan al la diversaj katalunaj politikaj partioj kiuj partoprenos en la venonta voĉdonado por la Eŭropa Parlamento la 25an de majo, cele ke ili respondu laŭ ties politika programo. La demandoj senditaj estis la sekvaj:
22 Aprilo 2014 de AlKo
Studo de Francisco Stefano Wechsler Antaŭ 50 jaroj, la 31an de marto 1964, ŝtatrenverso plenumita de brazilaj militistoj forigis la libere elektitan registaron de Brazilo. Rezultis instalo de diktatoreca reĝimo, dum kiu la respublikaj prezidentoj estis ĉiam militistoj. Tia ĉi stato daŭris ĝis 1985, kiam denove enposteniĝis civila prezidanto. Tuj post la ŝtatrenverso intensiĝis spionado [...]
17 Aprilo 2014 de AlKo
La tradicia Mezorienta Kunveno okazis ĉi-jare rande de Meza Oriento, en Tbiliso, ekde la 5a ĝis la 10a de aprilo. Tamen ĝi estis unu el la plej sukcesaj el pluraj vidpunktoj. La partoprenantoj estis rekorde multnombraj, pli ol 50, kaj ili venis el dekkvino da landoj. Aparte notinda estis la ĉeesto de la kartveloj kaj [...]
15 Aprilo 2014 de AlKo
La 7–9an de marto, iniciatate de la Pola Esperanto-Junularo (PEJ), okazis en Svitavy (Ĉeĥio) nova junulara kunveno, kiu celis kunigi, plidiskuti kaj plibonigi la funkciadon de tri junularaj landaj asocioj el Pollando (PEJ), Ĉeĥio (ĈEJ) kaj Slovakio (SKEJ). Dum la planado la kunveno ricevis eble la plej longan nomon el ĉiuj esperantistaj aranĝoj – Centr-Eŭropa [...]
14 Aprilo 2014 de AlKo
La 23–25an de marto Slovakion vizitis delegacio de la Centra Oficejo de UEA – ĝenerala direktoro Osmo Buller kaj Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) Clay Magalhães. Ili venis por esplori la eblojn okazigi la 101an Universalan Kongreson de Esperanto (UK) en 2016, en la slovakia urbo Nitra. La delegacion de Roterdamo akompanis Ján Vajs kaj Peter [...]
12 Aprilo 2014 de AlKo
Ŝajnas ke Esperanto jam atingis statuson de normala lingvo, taŭga por ĉiuj avenuoj de la vivo, eĉ plej frivolaj. En la pasinta numero de La Ondo ni raportis pri la utiligo de nia lingvo por kanti en karnavalaj festivaloj en la sudo de Hispanio. Nun ni povas informi pri nova atingo: eblas anonci bikinojn per [...]
10 Aprilo 2014 de AlKo
Dum la lastaj monatoj la asocio SAT-en-Hispanio kunlaboras kun programoj de la alternativa radiostacio Radio Vallekas, el la madrida populara kvartalo Vallecas. Ĉefa ĉeesto troviĝas en la anarkiisma programo “La hora impía” (La malpia horo), sed ili ankaŭ prezentis la lingvon en aliaj elsendoj.
8 Aprilo 2014 de AlKo
La novembra Ondo aperigis sekan informon, kies komenco estis jena: “Profesoro Christer Kiselman [prononcu: Ĉiselman] el la Matematika instituto de la Upsala Universitato (Svedio) estas elektita kiel la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto (AdE) rezulte de la voĉdonado de 37 akademianoj. Christer Kiselman ekde 1989 estas membro de AdE; lastatempe li oficis en [...]
29 Marto 2014 de AlKo
Babilado de maljuna provincano Aliçka, Ylljet. La sloganoj el ŝtonoj: [Novelaro] / Tradukis el la albana Tomasz Chmielik, Bardhyl Selimi. – Świdnik: [Tomasz Chmielik], 2013. – 83 p. Terura libro. Eĉ je la unua vido. Rompo de normo. La longo 23,9 cm, la larĝo 17,1 cm. Evidenta fuŝo: oni prenis 0,1 cm de la longo [...]
27 Marto 2014 de AlKo
Anna Aĥmatova, Anatole France, Jack London, Pablo Neruda, George Sand, Stendhal, Mark Twain, Moliero kaj Voltero, – kio kunigas ilin? Jes, ili estas verkistoj, sed, krome, temas pri pseŭdonimoj. Ankaŭ Lusin (= Lu Sin, Lu-Ŝin, Lu Xun, Lu Hsün), fondinto de la moderna ĉina literaturo kaj la plej populara ĉina verkisto de la unua duono [...]
25 Marto 2014 de AlKo
La pasintjata triobliĝo de la poreksterlanda poŝta tarifo en Pollando devigas nin presigi La Ondon de Esperanto en Pollando, sed ekspedi (krom al Pollando kaj Ruslando) el Litovio. Tio savis la revuon, sed la suma kosto de la produktado kaj ekspedo nun estas je 30% pli alta ol antaŭe.
24 Marto 2014 de AlKo
La 23an de marto 2014 en sia hejmo forpasis Geraldo Mattos Gomes dos Santos (1931–2014)