Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
1 Junio 2014 de AlKo
Umberto Eco ne estas esperantisto: li nek parolas la lingvon, nek havis okazon ĝin apogi iamaniere. Sed li estas interesa persono kiu povus esti la modelo de tio kion esperantistoj dezirus el la goja intelektularo. Forte engaĝita en la junulara katolika movado, dum la universitata studado pri Tomaso el Akvino li forlasas ĝin kaj la [...]
31 Majo 2014 de AlKo
Inter la ses apostoloj de la anarkiismo (Godwin, Proudhon, Stirner, Bakunin, Tolstoj, Kropotkin) estas tri rusoj. Ĉi tiu nacia devio estas klarigenda. La adeptoj de la koncepto de la psika katastrofismo estu trankvilaj. La tri rusaj aristokratoj tute ne konformas al la rolo de l’ ofendito: ĉiuj tri estis riĉaj, brile talentaj kaj ĝuis la [...]
30 Majo 2014 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Ne indas denove paroli pri la revuo de Valle, ĉar nenio nova direblas. La redaktoro de Esperanto daŭre diras, ke numeron post numero la revuo fariĝas pli bona kaj malaperas la infanmalsanoj de ĝia nova stilo. Verŝajne eĉ li mem ne plu kredas siajn promesojn. La direktoro jam alarmis la komitaton [...]
29 Majo 2014 de AlKo
La 1an de majo la Volapuka movado ekhavis sian okan Cifal (prezidanton): Hermann Philipps, kiu loĝas en Bonn (Germanujo) transprenas la bridon de Brian Bishop (Anglujo).
28 Majo 2014 de AlKo
KAEST estas mallongigo de Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko. Ĝi okazas ĉiun duan jaron, ĉi-foje la 13a–16an de novembro en Slovakio. La ĉeftemo de KAEST 2014 estas “Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon”. La konferenco ĉiam havas ĉeftemon, pri kiu oni prelegas, kaj paralele okazas dua parto [...]
27 Majo 2014 de AlKo
Vide el Bruselo La krizo en Ukrainio ĉiam pli pensigas min pri Bjalistoko. Kompreneble, ĉiu esperantisto scias pri la kreinto de nia lingvo Ludoviko Zamenhof. Ni ankaŭ scias, ke la tiama Bjalistoko estis urbo multlingva kaj multetna. Pli ol cent jarojn poste la urbo perdis tian multetnan econ. Ne plu aŭdiĝas multe de belarusa, rusa, [...]
26 Majo 2014 de AlKo
Ses partioj respondas la demandaron de KEA pri lingvaj rajtoj en EU Okaze de la eŭropaj balotadoj de la 25a de majo 2014, Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) sendis demandaron pri lingvaj rajtoj al la partioj kiuj ilin partoprenas. La politikaj partioj kiuj respondis ĝin estas la jenaj: Partit Popular de Catalunya (PP), Esquerra Republicana de Catalunya [...]
22 Majo 2014 de AlKo
Rakonto de Mark Twain La konversacio drivis glate kaj agrable de vetero al rikoltoj, de rikoltoj al literaturo, de literaturo al skandalo, de skandalo al religio, kaj poste hazarde saltis sur la temon kontraŭŝtelistaj alarmiloj. Kaj nun por la unua fojo s-ro McWilliams montris emocion. Kiam ajn mi perceptas tiun signon ĉe ĉi tiu homo, [...]
21 Majo 2014 de AlKo
La 17an de majo 2014 en pluraj landoj de la mondo estis okazigita la Tria Tutmonda Ekzamentago laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). En Moskvo la ekzameno okazis en la porinfana kulturcentro Provincija, oportune situanta preskaŭ en la centro de la Ruslanda ĉefurbo. Ĝin partoprenis dek kandidatoj, inter kiuj naŭ estas kursanoj de la Esperanto-lernejo, [...]
20 Majo 2014 de AlKo
Dum la unuaj tagoj de majo disvolviĝis en Arundo (Ronda, Malaga provinco) la 73a Hispana kaj 18a Andaluza Kongreso de Esperanto kun pli ol 150 homoj el Hispanio kaj deko da aliaj landoj. Indas substreki la altan partoprenon de junuloj kaj la ĉeeston de esperantistoj el norda Afriko, malgraŭ malhelpoj por permesoj eniri Hispanion, kaj [...]
19 Majo 2014 de AlKo
Ĉi-printempe la Esperanto-Asocio de Britio elektis por sia semajnfina kongreso la nordanglan Sheffield, urbo en Jorkŝiro antaŭe konata pro ĝia ŝtalindustrio kaj ĉirkaŭita de bela erikeja pejzaĝo.
18 Majo 2014 de AlKo
La 24–26an de aprilo meze de la dezerto, en la beduen-stila gastejo Kfar Hanokdim (Hebree: vilaĝo de la paŝtistoj) apud Masada kaj la Morta Maro, okazis la 15a Israela Kongreso de Esperanto. La kongresanoj ĝuis la varian programon kaj intiman, nekutiman etoson.
7 Majo 2014 de AlKo
La 21an de marto 2014 estis lanĉita “Bonan Apetiton”, nova projekto de E@I. Temas pri retejo por vegetaraj kaj veganaj receptoj en Esperanto, atingebla je la adreso http://apetito.ikso.net. Ĝis nun ne ekzistis recepto-retejo en Esperanto, do tiu projekto plenumas ĉi bezonon. Ĝi havas potencialon pro tio, ke Esperanto-parolantoj devenas de diversaj landoj kaj tiel povas [...]
5 Majo 2014 de AlKo
Vide el Bruselo Kiel kimro, mi komprenas, ke plejmulto da homoj en Anglio, kaj certe en la sud-orienta Anglio kontraŭas plian proksimiĝon al la Eŭropa Unio (EU). Se la lastaj opinisondoj ripetiĝos fine de majo je la balota tago, la Brita Sendependeca Partio UKIP iĝos la dua partio en Kimrio kaj denove gajnos unu el [...]
4 Majo 2014 de AlKo
Ĉi-sube estas menciitaj donacoj, uzitaj por helpabonoj de La Ondo de Esperanto por la jaro 2013a.