Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
24 Julio 2014 de AlKo
De la 6a ĝis la 12a de julio okazis en kroatia urbo Rijeka la deka kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU). Kvankam kun nur 146 partoprenantoj el 21 landoj ĝi estis la plej malgranda ĝisnuna EEU-kongreso, ĝi estis tre riĉa enhave. La kongreson aŭspiciis la ŝtatprezidento de Kroatio Ivo Josipović, kio grave levis ĝian prestiĝon kaj [...]
22 Julio 2014 de AlKo
Okaze de la 127-jariĝo de Esperanto, kiun oni festos la 26an de julio, la redakcio de La Ondo de Esperanto proponas aboni La Ondon elektronike (dosierformo: pdf) kontraŭ duona tarifo. Paginte nur 6 eŭrojn, anstataŭ 12, oni ricevos ĉiujn ĉi-jarajn Ondojn inkluzive de la jam aperintaj sep numeroj. La speciala oferto validas ĝis la 31a [...]
8 Julio 2014 de AlKo
La tria parto En la du lastaj numeroj de La Ondo de Esperanto, mi skribis pri la aplikado de la principoj de la arto kaj scienco de merkatiko al la lokaj, landaj kaj internaciaj kluboj kaj asocioj kiuj volas antaŭenigi la lingvon Esperanto. Mi substrekis, ke kiam mi parolas pri merkatiko kaj Esperanto, mi ne [...]
4 Julio 2014 de AlKo
Ne pasis ankoraŭ duonjaro ekde la debuto de la grupo en la Esperanta mondo, sed ĝi iĝas ĉiam pli populara en Esperantujo kvankam la grupanoj tute ne parolas Esperante! Temas pri la grupo Ŝanĝo, kiu debutis en ĉi-jara JES (Junulara Esperanto-Semajno en Szczawno-Zdrój). La junaj muzikistoj el Vroclavo kun multaj, ofte strang-aspektaj muzikiloj, ravis la [...]
2 Julio 2014 de AlKo
1. Antaŭ 400 jaroj mortis Isaac de Casaubon (Casaubonus, 1559-1614), la plej klera homo en la tiutempa Eŭropo. Antaŭ 175 jaroj mortis la Otomana sultano Mahmud II (1785-1839). 2. Antaŭ 50 jaroj (1964) prezidento Lyndon Johnson subskribis leĝan akton, kiu malpermesis segregacion en Usono. Antaŭ 300 jaroj naskiĝis Christoph von Gluck (1714-87), germana-aŭstra komponisto. Antaŭ [...]
29 Junio 2014 de AlKo
Babilado de maljuna provincano Lleshanaku, Luljeta. Lundo en sep tagoj: [Poemaro] / Tradukis el la albana Tomasz Chmielik, Bardhyl Selimi. – Świdnik: [Tomasz Chmielik], 2013. – 70 p., il. Malferminte ĉi libron mi eksentis obtuzan frapon kontraŭ la cerbon. “Ve, ja ankaŭ ĉi tie ritmaj vortoj…” – ekveis mia memo. Nu, kion fari? Mi apenaŭ [...]
25 Junio 2014 de AlKo
La plej elstara litova vojaĝanto de la 20a jarcento estis la esperantisto Antanas Poška. Lia epopea vojaĝo al Hindio tra Eŭropo, Norda Afriko, efektiviĝis nur dank’ al Esperanto. La pasio al sciado igis lin vojaĝanto, dank’ al la kono de Esperanto li ĉie dece reprezentis Litovion. Per sia enhave riĉa vivo Antanas Poška pruvis la [...]
21 Junio 2014 de AlKo
Inter multaj aliaj aferoj, Interreto estas aparte taŭga por lernado, interalie de lingvoj. Hodiaŭ oni ne nepre devas iri al lingvokursoj aŭ aĉeti kostajn lernolibrojn: ebloj lerni lingvojn rete tre multiĝis en la lastaj jaroj. Mi prezentos kelkajn senpagajn retejojn.
17 Junio 2014 de AlKo
Tišljar, Zlatko. Ekzistado: Kibernetika klarigo de la mondo. – Zagrebo: Izvori, 2012. – 79p., il. La plej novan libron de Zlatko Tišljar karakterizas interfakeco. Ĝi baziĝas sur kibernetiko, psikologio, sociologio, filozofio kaj logiko/komputado. La verko proponas psikokibernetikan klarigon de la homaj reagoj al eksteraj stimuloj surbaze de plurnivela algoritmo. La lingvaĵo estas klara kaj la [...]
16 Junio 2014 de AlKo
Đurić-Trbuhović, Desanka. En la ombro de Alberto Ejnŝtejno / Tradukis el la serba Agnesa Eremija, Dimitrije Janičić, Tereza Kapista, Pribislav Marinković, Ljiljana Popović; Antaŭparolo de Dimitrije Janičić. – Beogrado: Interpress, 2012. – 188 p., il.; 200 ekz. –(Biblioteko Esperanto; №6). Pri la vivo de la mondfama sciencisto Alberto Ejnŝtejno estas multaj libroj, sciencaj studoj kaj [...]
13 Junio 2014 de AlKo
Inicialoj DC. Signoj de viv’: K-disko. – [s. l.]: Inicialoj D. C., 2012. La projekto Inicialoj DC ne estas tute nova en Esperantujo. Ĝi aktivas ekde 2003, kaj ĝia antaŭa albumo Urbano al mi persone faris tre agrablan impreson. La nova albumo Signoj de viv’ entute (laŭ la stilo, enhavo kaj kvalito) tre similas al [...]
12 Junio 2014 de AlKo
La 11an de junio la prezidento de Kroatio Ivo Josipović akceptis delegacion de esperantistoj okaze de la baldaŭ okazonta Eŭropa Esperanto-Kongreso en Rijeka, kies aŭspicianto li estas. En la delegacio estis prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) Seán Ó Riain, sekretario de EEU Zlatko Tišljar, estrarano de EEU Nikola Rašić, prezidanto de Kroatia Esperanto-Ligo (KEL) [...]
9 Junio 2014 de AlKo
La dua parto En mia antaŭa artikolo en La Ondo de Esperanto mi skribis pri subfakoj de la arto kaj scienco de merkatiko. Mi listigis dekon da subfakoj, kaj poste mi pli detale prezentis kvar el tiuj subfakoj: reklamadon, prezo-strategion, varmarko-strategion kaj klientoservo-sistemojn. Poste mi donis ekzemplojn, kiel esperantistoj kaj Esperanto-asocioj bone, aŭ ne sufiĉe [...]
5 Junio 2014 de AlKo
Leopardi, Giacomo. Kantoj / Tradukis el la itala, notoj Nicolino Rossi. – Napoli: Rolando Editore, 2012. – 208 p. La Esperanta Vikipedio instruas, ke Giacomo Leopardi estas unu el la plej gravaj verkistoj de la itala literaturo, sed apenaŭ konata eksterlande. Tio povas ŝanĝiĝi, ĉar danke al Nicolino Rossi ni havas nun elstaran eldonon de [...]
3 Junio 2014 de AlKo
1. Internacia Infana Tago. Antaŭ 150 jaroj suicidis Hong Xiuquan (1813-64), gvidinto de la Tajpina ribelo en Ĉinio. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Charles Kay Ogden (1889-1957), angla verkisto kaj lingvisto, aŭtoro de la simpligita angla lingvo “Basic English”.