Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
12 Septembro 2014 de AlKo
Matvejević, Predrag. Mediteranea breviero / Tradukis el la kroata Tomasz Chmielik. – Bydgoszcz: Skonpres; Svidniko: Libro-Mondo, 2007. – 231 p., il. Predrag Matvejević, la aŭtoro de Mediteranea breviero estas neordinara persono. Filo de kroatino kaj ruso, li naskiĝis en 1932. En la Zagreba universitato li prelegis pri la franca literaturo. En 1991 li forlasis Jugoslavion [...]
10 Septembro 2014 de AlKo
Vajs, Ján. Ultima Thule: Kongresumi kaj vojaĝi en Islando. – Bratislava: Karpaty-Infopress, 2013. – 48 p., il. – 100 ekz. – (Eldonserio Tra la mondo per Esperanto; №2). La Universalaj Kongresoj estas la ĉefaj manifestiĝoj de la Esperanto-komunumo. Ili havas riĉajn programojn kaj ofte okazas en landoj malproksimaj kaj interesaj. Do, la vizitantoj povas ĝui, [...]
8 Septembro 2014 de AlKo
Vide el Bruselo Dum la lastaj monatoj britaj politikistoj minacas Skotlandon, ke tie ne estos permesate uzi la britan pundon, se ili voĉdonos por sendependeco la 18an de septembro. Ili ankaŭ insiste asertas, ke Skotlando estos malriĉa kaj ne apartenos al la Eŭropa Unio. Tamen britaj politikistoj ne tro akre atakas Skotlandon, interalie, pro tio [...]
5 Septembro 2014 de AlKo
“Profesoro Zenon Klemensiewicz inter 51 viktimoj de aviadila katastrofo!” – informis la unua paĝo de la ĵurnalo Trybuna Ludu la 3an de aprilo 1969. Mi tiam estis ĵurnalisto de la studenta semajnrevuo Itd. Kelkajn semajnojn pli frue mi vizitis Krakovon, por raporti pri instruado de Esperanto en la Jagelona Universitato. Zenon Klemensiewicz (1891–1969) dum multaj [...]
3 Septembro 2014 de AlKo
Inter 1976 kaj 1990 funkciis en Hungario signifa libroeldona aktivado. Ĉar mi havis la ŝancon partopreni en ĝi kaj preskaŭ sola difinis la eldonpolitikon de HEA (Hungara Esperanto-Asocio), pluraj amikoj instigis min resumi la atingojn de tiuj 15 jaroj. Komence mi rezistis, sed kun la paso de la tempo ĉiam pli mi emas rekoni, ke [...]
2 Septembro 2014 de AlKo
1. Sciotago (komenco de la lernojaro) en Ruslando kaj kelkaj ekssovetuniaj landoj. Antaŭ 75 jaroj (1939) Germanio invadis en Pollandon, komenciĝis la 2a Mondmilito.
1 Septembro 2014 de AlKo
Apollón Nikolájeviĉ Majkóv naskiĝis la 23an de majo (Gregorie: la 4an de junio) 1821 en Moskvo, en la nobela familio de la pentristo Nikolaj Majkov kaj verkistino Jevgenija Majkova (fraŭline: Gusjatnikova. En 1834 la familio ekloĝis en Peterburgo, kie li studis en la jura fakultato de la Peterburga universitato kaj poste eklaboris en la ŝtata [...]
30 Aŭgusto 2014 de AlKo
87 partoprenantoj el dek landoj (Ruslando 57, Francio 10, Germanio 7, Slovakio 5, Belgio 2; Ĉinio, Danlando, Hungario, Pollando, Svedio, Tajlando po 1) partoprenis la unuan ruslandan SES, kiu okazis la 17–25an de aŭgusto en Koltiŝevo, proksime de Moskvo. Ĝi estis ankaŭ la unua Somera Esperanto-Studado ekster Slovakio, kie SES startis en la jaro 2007 [...]
28 Aŭgusto 2014 de AlKo
Ekde mia esperantistiĝo mi partoprenis plurajn diversspecajn aranĝojn, sed dank’ al TEJO mi povis pli spertiĝi, partoprenante ĉi-jare la 70an Internacian Junularan Kongreson en Brazilo, kio estis por mi samtempe granda honoro kaj aventuro. Jam januare, atendante rezultojn de la konkurso, mi eltranĉis afiŝon de la 70a IJK el Kontakto kaj surgluis ĝin super mia [...]
26 Aŭgusto 2014 de AlKo
Ekde la 1a ĝis la 11a de aŭgusto okazis la 9a RA (Renkontiĝo de Amikoj). RA okazas en diversaj lokoj, kaj ĉi-foje ĝi estis en Altaja respubliko de Ruslando. La renkontiĝon partoprenis 27 personoj el naŭ ruslandaj urboj kaj tri eksterlandanoj.
22 Aŭgusto 2014 de AlKo
La 45a Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) ĉi-jare vagis norden, al la kanada urbo Viktorio sur la nordokcidenta marbordo de Brita Kolumbio.
20 Aŭgusto 2014 de AlKo
Dum la dek unuaj tagoj de julio en la turista ripozejo Espero, sur la strato Esperanto en Tarĥankut (Krimeo) okazis esperantista renkontiĝo. Ĝin oni ekpreparis pasint-jare, sed pro la milito en Ukrainio la renkontiĝo iĝis malpli granda ol planite. Dudeko da esperantistoj el Jalto aktive partoprenis la programon. Inter la partoprenantoj estis nur sep eksterkrimeaj [...]
12 Aŭgusto 2014 de AlKo
La 99a Universala kongreso de Esperanto, okazinta en Bonaero de la 26a de julio ĝis 2a de aŭgusto, estis kongreso de ekstremoj. Unue ĝi estis tre malgranda, nur 706 registritaj aliĝintoj, kiun nombron subis nur la kongresoj en 1905, 1910, 1915 kaj 1920, do antaŭ tre longe. Mankis multaj konataj figuroj, kiuj kutimas umi en [...]
11 Aŭgusto 2014 de AlKo
La 12-20an de julio okazis la 8a SES (Somera Esperanto-Studado) en la urbo Nitra (Slovakio), kiu post du jaroj gastigos la 101an Universalan Kongreson de Esperanto. Mi jam partoprenis SESon, sed ĉi-foje, estante volontulo ĉe E@I, mi estis parto de la organiza teamo (kvankam mia kontribuo al organizado estis pli modesta ol tiu de multaj [...]
9 Aŭgusto 2014 de AlKo
Antaŭ cent jaroj naskiĝis Tove Jansson. La patro de Tove Jansson estis Viktor Jansson (1886-1958), Finnlanda skulptisto. Ŝia patrino estis Signe Hammarsten Jansson (1882-1970), filino de pastro el Svedio, artistino kiu faris desegnojn por gazetoj, ilustraĵojn kaj kovrilojn de libroj kaj poŝtmarkojn por la Finnlanda poŝto. La gepatroj renkontiĝis en Parizo, kie ili studis arton, [...]