Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
24 Oktobro 2014 de AlKo
La 25–26an de septembro 2014 okazis la 3a Interlingvistika Simpozio en la Lingvistika Instituto (Novfilologia Fakultato) de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM, Poznano) kun la ĉefa temo Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj. La simpozion malfermis prof. Marek Nawrocki, vicrektoro de UAM, parolis d-ro Paweł Nowakowski, vicdirektoro de la Lingvistika Instituto kaj Kajetan [...]
15 Oktobro 2014 de AlKo
Miĥail Lermontov Almozulo Ĉe sankta monaĥeja pord’ Li staris – almozul’ mizera, Senforta, pala kiel mort’ Pro la malsato kaj sufero.
13 Oktobro 2014 de AlKo
Vortoj de komitatano Z La estraro de UEA lanĉis membrovarban kampanjon. Ni ne plu memoras, kiam iu antaŭa estraro faris similan provon. Alvokoj ne mankis, sed sistema plano ne estis farita almenaŭ en tiu ĉi jarmilo. La alvokoj estis io por festparoladoj kaj novjaraj salutoj de la prezidanto, sed en la ĉiutago oni restis kontentaj [...]
10 Oktobro 2014 de AlKo
Samtempe alvenis la pli frue perdiĝinta 19a (februaro) kaj la 20a (junio) kajeroj de la Beletra Almanako. Mankas al mi la spaco prezenti la februaran BAon, kiun markis kelkaj novigoj: unue, al la redaktista teamo aliĝis Tim Westover; due, estas modernigita la teksto-aranĝado, interalie, per enkadritaj tekst-citaĵoj pli grandliteraj. Eble kompare al tiuj frapaj frazoj [...]
9 Oktobro 2014 de AlKo
Brewer, Steven D. Senokulvitre. – Amherst: Atlatl Studios, 2013. – 108 p. La usonano Steven Brewer pro profundaj sciencaj okupoj ne havis tempon plu studi Esperanton, sed po unu hajko tage li ja verkis – paralele en la angla kaj Esperanto. Parton de la rikolto de 2012-13 li prezentas en la libreto Senokulvitre kun propraj [...]
4 Oktobro 2014 de AlKo
Ĉi-jare la tradicia muzika festivalo FESTO revenis al la sudo de Francio (Okcitanio) en Pont de Barret. La kadro estis belega, en arbara farmobieno transformita je skoltejo. La scenejo estis subĉiela kun la suno kaj steloj kiel plafono, centre de natura amfiteatro, kio ebligis havi bonajn sonon kaj vidon. FESTO estis aparta, ĉar restis neniu [...]
1 Oktobro 2014 de AlKo
1. Antaŭ 50 jaroj (1964) en Japanio ekfunkciis la unua en la mondo altrapida trajnlinio Tokaido Shinkansen (Tokio-Osako). 2. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Jurij (aŭtente: Judka) Levitan (1914-83), la ĉefa radioparolisto en Sovetunio, kiun Hitlero nomis sia malamiko №1.
30 Septembro 2014 de AlKo
Monda.eu estas nova retejo de la projekto “Global E-learning” (Tutmonda e-lernado), lanĉita fine de aŭgusto. Ĝi estas dediĉita al la tutmondiĝo kun ties diversaj flankoj. La retejo ne hazarde havas la nomon en Esperanto: du el la kvar partneroj de la projekto (E@I kaj Studio Gaus) uzas Esperanton en sia laboro ĉiutage. Ĝi estas mallonga [...]
29 Septembro 2014 de AlKo
La ekonomia forumo en la pollanda urbeto Krynica estas tradicia aranĝo de Centra Eŭropo, kiu traktas la mondon de la financa flanko, sed ne nur. Jam la 24an fojon ĝi okazis, ĉi-foje inter 2a kaj 4a de septembro, kun partopreno de pli ol du miloj da diversaj aktivuloj de politika, ekonomia, ĵurnalista, socia kaj kultura [...]
27 Septembro 2014 de AlKo
Estas malfacile en Esperanto precize difini la signifon de vortoj kun la prefikso “mal-”. Kion signifas “malkongresa kongreso”? Mi pensas, ke en ĉi tiu kunteksto ĝi aludas je trajtoj nekongruaj kun la tradicia bildo de kongresoj de eŭropaj landaj asocioj. Unue, temas pri la loko. La 81a Itala Kongreso de Esperanto okazis en Fai della [...]
25 Septembro 2014 de AlKo
En 1542 Trento estis la urbo elektita por gastigi Koncilion de la romkatolika eklezio, kiu poste okazis tie de 1545 ĝis 1563, kun interrompoj kaj portempa translokiĝo. Ĝi konatiĝis kiel la Tridentina koncilio, kiu deziris unuigi la eklezion post la reformacio. La Koncilio ne sukcesis, sed tiu sopiro kvazaŭ testamente gravuriĝis en la destino de [...]
23 Septembro 2014 de AlKo
Esperanto ne estas sekto nek geto ekster de la vivo! La historio de Esperanto ĉiuepoke estis en rekta ligiteco kun tio, kio estis okazanta en la mondo. Do, se ekde la komenco kelkaj pensis Esperanton lingvo de komercistoj, aliaj volis uzi ĝin kiel komunikilon por internacia solidareco de la proletoj. Kaj SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), [...]
21 Septembro 2014 de AlKo
La projekto “Elloke tutmonden, la novaj defioj por volontulado”, financata de EU, kunigas ses partnerojn: Pollando (Bjalistoka Esperanto-Societo), Italio (Esperanto-grupo Mario Sola el Vercelli kaj Triesta Esperanto-Asocio), Francio (EUROKKA el Tuluzo), Litovio (Esperanto-Klubo Espero el Visaginas), Skotlando (Skota Esperanto-Asocio). Ĝi startis oktobre 2013 per seminario en Triesto, sekvis Tuluzo en februaro, Pitlochry (Skotlando) en junio [...]
19 Septembro 2014 de AlKo
Vide el Bruselo En la referendumo en Skotlando, okazinta la 18an de septembro, partoprenis 84,6% el la voĉdonrajtaj personoj. El ili 44,7% voĉdonis por la sendependeco, kaj 55,3% kontraŭ ĝi. Rezulte, Skotlando restis en la Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Norda Irlando (= Britio). Nia brusela korespondanto Dafydd ab Iago verkis la suban komentarion [...]
15 Septembro 2014 de AlKo
La Zamenhofa Proverbaro estas trezoro por nia lingvo. Unu sola ekzemplo: “ŝtono de falpuŝiĝo”. Tre malfacile, eble eĉ neeble, estus trovi pli precizan, pli konvenan, pli demonstrecan de la konstru-kapablo de Esperanto, ol tiun nomon de la konusforma ŝtono, kiu ĉe murangulo ŝirmis domon kontraŭ la ferradoj de ĝiranta ĉeval-veturilo.