Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
15 Decembro 2016 de AlKo
La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La [...]
15 Decembro 2016 de AlKo
Okaze de la Zamenhof-festo E@I lanĉis novan retejon, kies ĉefa celo estas prezenti diverslingve la enhavon de la Manifesto de Prago en vigla, moderna maniero. La paĝon http://manifesto.ikso.net realigis itala volontulo Edoardo Nannotti, enkadre de sia EVS (Eŭropa Volontula Servo) en E@I.
13 Decembro 2016 de AlKo
Antaŭ dudek tagoj, la 25an de novembro estis dissendita la lasta papera numero de La Ondo de Esperanto, per kiu la redakcio fermis la 2016an jaron. La ĉefpaĝo de ĉi tiu kajero, kiu pro 20-taga foresto de la redaktoro kaj eldonanto estas duobla (novembro-decembro), estas dediĉita al du elstaraj hungarinoj premiitaj ĉi-aŭtune: Katalin Kováts ricevis [...]
9 Decembro 2016 de AlKo
Per la subaj tradukoj de Valentin Melnikov, aperintaj antaŭ kvin jaroj en La Ondo de Esperanto ni modeste kontribuas al la festado de la jubileo de Maksim Bahdanoviĉ (Максім Багдановіч), naskiĝinta antaŭ 125 jaroj, la 27an de novembro (Gregorie: la 9an de decembro) 1891 en Minsko. Dum sia nur 25-jara vivo, Bahdanoviĉ iĝis la plej [...]
4 Decembro 2016 de AlKo
Velikij Novgorod: La Moskva teamo en la fermo (Foto: Jekaterina Kolos) La kvina Lingva Festivalo en la malnova rusa urbo Velikij Novgorod okazis la 27an de novembro, dimanĉe, en la Ruslanda universitato de kooperado. Ĝin organizis teamo de volontuloj, gvidata de Vasilij Ĥaritonov, kiu antaŭ kelkaj monatoj transloĝiĝis el Moskvo al Velikij Novgorod.
3 Decembro 2016 de AlKo
1. Monda kontraŭaidosa tago.
28 Novembro 2016 de AlKo
La dek-unua LF en Moskvo (Foto: Darja Morgunova) La 20an de novembro en la Ruslanda ĉefurbo pasis la 11a Moskva Lingva Festivalo. En la duan jardekon de sia historio la festivalo eniris nesenprobleme. Unu tagon antaŭ ĝi la administracio de la universitato, kun kiu estis traktita kaj jam aranĝita la festivalo, malpermesis okazigi ĝin en [...]
27 Novembro 2016 de AlKo
Bob Dylan, nobelpremiito pri literaturo 2016 Laŭdire tri el la kvin elektantoj de la Nobel-premio por literaturo estas anoj de la tiel nomata Woodstock-generacio. Ni devas aserti, ke la protestantoj de 1968 ja postlasis multajn spurojn ne nur en iliaj mensoj, sed ankaŭ en tiuj de postaj generacioj. Ili revis pri alternativaj modeloj por la [...]
23 Novembro 2016 de AlKo
En oktobro la populara lingvoinstrua retejo Duolingo publikigis sian duan kurson de Esperanto. Ĝi instruas la internacian lingvon al hispanlingvanoj. La konstruado de la kurso komenciĝis en septembro 2015. Ĝi certe ne kreskos tiom rapide, kiom la angla kurso kreskis, sed estas io pli grava ol la nombro de lernantoj, nome, la fakto, ke nun [...]
22 Novembro 2016 de AlKo
La 16a de novembro 2016 estas historia dato. 429 homoj finance subtenis la kampanjon por Amikumu per 26 mil 671 eŭroj. Ni tre dankas al la komunumo pro la subteno! Amikumu estos apo (= aplikaĵo), kiu helpas trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn. Ni bezonis monkolekti, ĉar estas komplike programi tian apon sen kapitalo. Ni bezonas [...]
20 Novembro 2016 de AlKo
Aalen: Thilo Rentschler, Katalin Kováts kaj Andreas Emmerich (Foto: Gerold Busch) La 16an de oktobro 2016 Thilo Rentschler, ĉefurbestro de Aalen, kaj Andreas Emmerich, prezidanto de la fondaĵo FAME, transdonis la 15an FAME-premion al d-ro Katalin Kováts. Ŝi ricevis la premion “pro ŝia engaĝiĝo por la planlingvo Esperanto kaj la fondo kaj flegado de la [...]
19 Novembro 2016 de AlKo
En la 24a Internacia Esperanto-Semajno de Kulturo kaj Turismo, okazinta ĉi-oktobre en Cambrils (Katalunio, Hispanio), la prestiĝan premion Ada Fighiera-Sikorska kaj okazan medalon ricevis Zsófia Kóródy el la Esperanto-urbo Herzberg am Harz.
17 Novembro 2016 de AlKo
Floréal Martorell rakontas pri la Esperanto-muziko en Figures (Foto: Françoise Eriksen) Riĉa kaj bunta programo okazis dum la oktobrofina Internaciisma Renkontiĝo en Figures (Katalunio). Inter la ĉefaj prelegantoj elstaris Manuela Burghelea, kiu parolis pri volontulad-ebloj por junuloj, kaj Mateu Vic, kiu klarigis kiel agi porpace kontraŭ apartismo kaj rasismo en Palestino. Lluís Batlle prelegis pri [...]
15 Novembro 2016 de AlKo
278 esperantistoj venintaj el 20 landoj partoprenis la 8an Azian Kongreson de Esperanto, kiu de la 3a ĝis 6a de novembro sukcese okazis en la pitoreska ĉina urbo Quanzhou [Ĉjuanĝoŭ] kun la ĉeftemo “Esperanto por la azia kunlaboro en interreta epoko”. Paralele kun ĉi tiu kongreso okazis la 5a ILEI-Seminario en Orienta Azio kun la [...]
10 Novembro 2016 de AlKo
BibLO estas siglo por la biblioteko de La Ondo de Esperanto, kaj do ĝi estas biblioteko de ĉi tiu internacia magazino. BibLO estis fondita en 1998 surbaze de la privata kolekto de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La biblioteko kreskas danke al donacoj, aĉetoj, interŝanĝo kaj danke al libroj, kiujn oni sendas al La Ondo [...]