Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
13 Marto 2015 de AlKo
Vide el Bruselo Du jarojn post grandega viando-skandalo, la Eŭropa Parlamento voĉdonis por devigi la vendistojn informi konsumantojn pri la lando de origino de karno uzata en antaŭfaritaj manĝaĵoj, ekzemple, en “lasanjoj”. Tio jam estas la kazo por freŝa bov-karno, kiu estas por rekta konsumado – ni kuiras kaj manĝas ĝin rekte. Sed 30-50% (la [...]
4 Marto 2015 de AlKo
Nia trezoro La voĉdonado de 1894 dividis kaj krizigis la esperantistaron, la ĉeso de Esperantisto (1895) lasis la adeptojn de l’ nova lingvo sen la sola komuna ligilo, kaj la malaktiviĝo de la lingvoaŭtoro Zamenhof (1896-97) faris la situacion preskaŭ senespera. Unu post unu fermiĝis la pioniraj societoj… Malgraŭ la penadoj de niaj amikoj, la [...]
3 Marto 2015 de AlKo
MASI ekfestis la 20-jariĝon La 20-23-an de februaro 2015 en la apudmoskva ripozejo “Jerŝovo” jubile pasis Antaŭprintempa Esperanta Renkontiĝo APERo-9 — la tradicia sezonŝanĝa lingvomergiĝo de la Moskva Esperanta Asocio MASI. Ĉi-jara APERo estis neordinara: la organiza kolektivo ekfestis sian 20-jariĝon.
2 Marto 2015 de AlKo
1. Antaŭ 450 jaroj (1565) estis fondita Rio-de-Ĵanejro. Antaŭ 200 jaroj (1815) Napoleono revenis al Francio el sia ekzilo en Elba. 2. Antaŭ 50 jaroj (1965) la usona aerarmeo komencis konstantan bombadon de D. R. Vjetnamio. 5. Antaŭ 200 jaroj mortis Franz Anton Mesmer (1734-1815), germana medicinisto, kreinto de la animala magnetisto, nun konata kiel [...]
1 Marto 2015 de AlKo
Ekde la 31a de januaro ĝis la 6a de februaro en Poznano (Pollando) okazis la dua sesio de la sesa grupo de la Interlingvistikaj Studoj de la universitato Adam Mickiewicz (UAM) kun partopreno de 20 gestudentoj el 24, devenantaj el dek landoj (inter ili kvin brazilanoj). La unuan fojon ili alfrontis ekzamenojn dimanĉe kaj merkrede [...]
28 Februaro 2015 de AlKo
La fama video-retejo YouTube havas la eblon aldoni subtekstojn al videoj. Sed tion povas fari nur la alŝutinto de la video. Do kion fari, se vi trovas interesan videon kaj volas subteksti ĝin en Esperanto (aŭ ajna alia lingvo)? Unu bona maniero solvi tion estas la retejo Amara. Ĝi estas multlingva kaj parte tradukita al [...]
27 Februaro 2015 de AlKo
Dudek mejlojn okcidente de Tusono la “Sunsubira Ekspreso” haltis ĉe cisterno por preni akvon. Krom la akvokompletigon la lokomotivo de tiu reputacia rapidtrajno ricevis iom da aliaĵoj, ne tre bonaj por ĝi. Dum la hejtisto malsuprentiris la akvotubon, Robĉjo Tidbalo, “Ŝarko” Dodsono kaj kvaronsanga maskogia indiano nomata Johano Granda Hundo grimpis sur la lokomotivon kaj [...]
25 Februaro 2015 de AlKo
Se vi regule abonas La Ondon, eklegu ekde la sekva alineo, ĉar mi devas klarigi al novaj legantoj, ke ĉiujare ni resumas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Hungara Vivo. La statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ekvendis en [...]
23 Februaro 2015 de AlKo
Ĉi-vintre la Estraro de UEA, elektita somere 2013 en Rejkjaviko, atingis duonon de sia trijara mandato. Tio estas taŭga momento por vidi la (mal)atingojn de la 18-monata agado. La prezidanto de UEA Mark Fettes trovis kelkajn minutojn por respondi tri demandojn de nia redakcio: Kiujn planitajn celojn kaj projektojn vi kaj via teamo atingis dum [...]
20 Februaro 2015 de AlKo
Żelazny, Walter. Ludoviko Lazaro Zamenhof. Lia pensaro, sekvoj kaj konsideroj / Tradukis el la pola Tomasz Chmielik. – Zwierzyniec: Ostoja, – 189 p. Kio estis Lazaro Ludoviko Zamenhof? Se oni guglas (serĉas per “google”) unu el la plurdekoj da skriboj de lia nomo, krom aliaj kelkaj pseŭdonimoj, oni trovas, ke li estis kuracisto, okulisto, lingvisto, [...]
18 Februaro 2015 de AlKo
Sarafian, Spiros. La Troja Milito. – Ateno: Spiros Sarafian, 2014. – 157 p., il. Ĉiuj eŭropanoj de mia aĝo rajtas diri: “Kiam niaj prauloj, la grekoj, batalis ĉe Trojo…”. Fakte ni estis edukitaj tiel, kaj por ni antaŭ Grekujo la mondo estis, por uzi la biblian esprimon, tohuvabohuo, la origina ĥaoso. Efektive tio, kion la [...]
16 Februaro 2015 de AlKo
Aibara Susumu. A Taisho Era Japanese Elite’s Consideration of the Baha’i Movement. – Tankobon: Foad Katirai, 2014. – 202 p., il. Tiu ĉi libro estas la editorita publikigo en du partoj – de la japana kaj de komentita kaj vaste prinotita angla versioj – de disertacio el 1925 de unu el la plej unuaj japanaj [...]
10 Februaro 2015 de AlKo
Okaze de la 125-jariĝo de Boris Pasternak, kiu naskiĝis la 29an de januaro (Gregorie: la 10an de februaro) 1890, ni reaperigas la artikolon de Grigorij Arosev, kiu unue aperis en 2010. La unua alineo estas modifita kongrue kun la datoj, la cetero restas netuŝita. La jaro 2015 entenas, same kiel ĉiuj aliaj, multegajn jubileojn, sed [...]
8 Februaro 2015 de AlKo
En novembro 2014 ekfunkciis la nova Eŭropa Komisiono (EK) – plenumorgano de la Eŭropa Unio (EU). EK, foje nomata registaro de EU, konsistas el 28 membroj – po unu el ĉiu lando de EU. Litovion en ĝi reprezentas Vytenis Povilas Andriukaitis, EKano pri sanprotektado kaj pri sekureco de manĝaĵoj, kiu scias kaj subtenas Esperanton.
6 Februaro 2015 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Estas malfacile prognozi la estontecon, ankaŭ se temas pri distingo de tio, kio en tute lastatempa pasinteco restos signifa ankaŭ poste. Estus interese legi post dek jaroj la respondojn de la konataj movadanoj, kiujn nia redakcio invitis al sia Ronda Tablo por rakonti, kiujn Esperanto-eventojn en 2014 ili taksas plej pozitive [...]