Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'

Volontuli per Esperanto

La Eŭropa Volontula Servo (EVS) estas programo de la Eŭropa Komisiono, kiu ebligas al junuloj (18- ĝis 30-jaraj) volontuli kaj loĝi en eksterlando dum kelkaj monatoj ĝis tuta jaro. EVS-projekto kunigas tri partnerojn: volontulon, sendan organizon kaj ricevan organizon. Unu el la organizoj devas esti en programlando (EU + kelkaj aliaj eŭropaj landoj), sed la [...]

La tria Lingva Festivalo en Minsko

La 29an de marto en la Belarusia Ŝtata Universitato sukcese okazis la vica Minska Lingva Festivalo. La festivalo, antaŭ du jaroj iniciatita de Anton Somin – talenta lingvisto kaj la vicdirektoro de la Moskva Lingva Festivalo – rapide evoluas, iĝante pli kaj pli riĉ-enhava kaj amasa. En la tria Minska LF ĉirkaŭ 700 homoj vizitis [...]

Nia Proverbaro (3)

Respondon al la demando pri “Fungon englutis” el la Zamenhofa proverbaro sendis la usona-pollanda esperantisto Russ Williams: Kiel pri multaj tiaj esprimoj, mi povus pro kunteksto eble supozi, ke temas pri io negativa, ekzemple (kiel vi sugestas), ke iu devige akceptas malagrablaĵon… Sed ne vere klaras kial ĝi estu negativa, aŭ kial tiu specifa negativa [...]

Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (20)

Legu la antaŭan, 19an paĝon La antaŭaj 18 paĝoj estas legeblaj en nia arkiva retejo. La somera ofensivo Komencinte la someran ofensivon de 1944 la trupoj de la 3a Belarusa fronto (grupo da armeoj en USSR) gvidata de generalo Ivan Ĉernjaĥovskij la 13an de julio liberigis Vilnon de la naziaj okupintoj. Post kelktaga regrupiĝo la [...]

Eŭropa Energia Unio

Vide el Bruselo Meze de marto eŭropaj gvidantoj en sia pintokunveno en Bruselo apogis la planon de la Eŭropa Komisiono (EK) pri la Eŭropa Energia Unio. La planon EK proponis komence de la jaro kaj metis prioritatojn por la eŭropaj energia kaj klimata politikoj dum la venontaj jaroj. La plano enhavas kvin prioritatajn rubrikojn: energia [...]

La vana instruo de Franz Jonas

Vortoj de komitatano Z En februaro oni eksciis, ke “Rusia sekcio de laborgrupo de UEA pri Esperanto en la BRICS-landoj” skribis al prezidento Putin kaj ĉefministro Medvedev por pledi, ke Esperanto transprenu la rolon de la angla en la komunikado inter la BRICS-landoj, precipe Ruslando, Brazilo kaj Ĉinio. Kun aplomba memfido la aŭtoroj de la [...]

La Ondo de Esperanto en la 2014a jaro

La pasinta jaro el la abonstatistika vidpunkto estis ordinara. Nia abonantaro denove superis duonmilon, kaj jam la dek-duan sinsekvan jaron La Ondo havas pli ol 500 abonantojn. La 508 kotizoj, venintaj el 49 landoj, eĉ iomete superis la rezulton de la 2013a jaro, kiam nian gazeton abonis 502 personoj kaj kolektivoj el 50 landoj. Resume, [...]

La plej akra detektivo

Conan Doyle, Arthur. La aventuroj de Ŝerloko Holmso: Novelaro / Tradukis el la angla István Ertl, Hoss Firooznia, Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Paul Gubbins, Sten Johansson, Trevor Steele, Russ Williams; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2013. – 248 p.; 600 ekz. – (Serio Mondliteraturo; №18). [Legu pli detale pri la [...]

La mono de Magso

Novelo de Trevor Steele Mia kara filo, Mi scias, ke vi kredas, ke via Paĉjo estas fortvola homo, kiu ne facile cedus al malbonaj konsiloj de aliaj homoj. Nu, mi esperas, ke tio ĝenerale pravas, sed mi volas, ke vi sciu, ke estis tre bedaŭrindaj esceptoj dum mia vivo. Sendube mi lernis ion el tiuj [...]

Aprilo 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

1. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Otto Leopold von Bismarck (1815-98), la unua kanceliero de Germana Imperio (1871-90), la unuiginto de Germanio, konata kiel “La Fera Kanceliero”. 2. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Émile Zola (1840-1902), franca verkisto, ĵurnalisto kaj sociaganto. 5. Pasko laŭ la Gregoria kalendaro. Palma Dimanĉo laŭ la Julia kalendaro. Antaŭ 200 jaroj (1815) [...]

Lingvaj Festivaloj kaj merkatiko: Vojaĝo de provlecionoj al landaj televidoj

Mia promenado tra la lando de Lingvaj Festivaloj iasence komenciĝis en la jaro 1994 en Francio kiam Marko kaj Daniela Noulin de la urbeto Vendôme invitis min prelegi pri Esperanto en la kadro de ilia longdaŭra ekspozicio pri nia universala lingvo. Marko telefonis al mi, petante min fari paroladon al vizitantoj de tiu ekspozicio pri [...]

La “nova energio” de Carlo Bourlet

Nia trezoro … tuj de la unua momento, kiam mi ekkonis lin kiel Esperantiston, li ĉiam staris antaŭ miaj okuloj kiel homo tiel grava kaj tiel meritplena, ke ĉiufoje, kiam mi pensis pri la sorto de Esperanto, pri ĝia progresado, pri ĝia batalado, pri ĝiaj esperoj por la estonteco, ĉiam sur la unua plano staris [...]

Sankt-Peterburgo: Rekorde granda lingva festivalo

Preskaŭ duonmilo da vizitantoj partoprenis la 9an lingvan festivalon en Sankt-Peterburgo – normale la kvanto estis duoble malpli granda. La gastoj partoprenis la 56 festivalajn eventojn, ĉefe prezentojn de apartaj lingvoj, sed ankaŭ prelegojn pri lingvistikaj temoj.

Vere aŭ fantazie?

Steele, Trevor. Konvinka kamuflaĵo: Aŭtobiografio. – Antverpeno: FEL, 2014. – 272 p., il. Trevor Steele, “vivanta klasikulo”, aŭtoro de pluraj seriozaj romanoj, prezentas al publiko sian membiografion, kun iom stranga titolo Konvinka kamuflaĵo. La titolon, tamen, klarigas kaj pravigas la prefaco, kie la aŭtoro skribas, interalie: “Se foje mi bedaŭras la rutinecon de mia komforta [...]

Fondaĵo Cigno premiis Slovakion kaj malfondiĝis

En marto la estraro de Fondaĵo Cigno aljuĝis por la lasta fojo la Premion Cigno. Ĝin oni atribuis al Slovakia Esperanta Federacio (SKEF) pro ĝia impresa informa agado landskale en 2014.



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.