Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'

Junio 2015: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

1. Internacia Infana Tago. Antaŭ 800 jaroj (1215) la mongola armeo konkeris Pekinon (Zhongdu). Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Larisa Lazutina (1965-), sovetunia kaj ruslanda skiistino, okfoja olimpika ĉampiono, 11-foja mondĉampiono. Antaŭ 200 jaroj mortis marŝalo Louis Alexandre Berthier (1753-1815), militministro kaj ĉefo de la stabo de Napoleono. 2. Antaŭ 275 jaroj naskiĝis markizo Alphonse François [...]

Briĝo kun veneno

Babilado de maljuna provincano Gates, Ronald Cecil. Briĝo kun veneno: [Originala novelo]. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2014. – 92 p. Briĝo kun veneno (pli ĝuste – kun venero)… Respondante al la plej lasta ĉapitro de l’ romano – “Ĉu vi solvos la enigmon pli rapide ol Elis kaj Tomson?” – mi, sen eta mensogo, respondas [...]

Tobolsko, la unua ĉefurbo de Siberio

Se oni povus krei kolieron el Ruslandaj urboj, inter la plej belaj bidoj certe estus Tobolsko. Ja se vi ne venis Siberion, vi ne vidis Ruslandon kaj se vi ne vizitis Tobolskon, do Siberion vi ne vidis. Sen ĝeni indiĝenojn Ĉi tiu urbo estis fondita en printempo 1587, kiam la cara komisiito Danil Ĉulkov kun [...]

Generalo Sebert – sindona kaj nelacigebla

Nia trezoro En ĉi tiu rubriko ni jam prezentis tri movadestrojn el la komenca periodo de Esperanto. Ili estis relative junaj, kiam ili ekagis por Esperanto: Zamenhof en 1887 estis 27-jara, de Beaufront en 1887-88 estis 32-jara, kaj Bourlet en 1900 havis 34 jarojn. Male al ili generalo Sebert (konata ankaŭ kiel Sébert) aktiviĝis en [...]

Iom da geheno

Originala novelo de Miĥail Korotkov Ĉu vere niaj antaŭuloj, nu, eĉ miaj gepatroj, vivis nehasteme kaj ritme? Homoj leviĝis, estis longa rozkolora mateno, poste longa tago, fine longa vespero kun bela aŭroro. Estis ankaŭ longegaj jaroj ekde unu printempo ĝis la alia. Nun ĉio traflugas nerimarkeble.

Profesoro Bociort respondas

Antaŭnelonge la rumana esperantisto d-ro Ignat Florian Bociort iĝis 90-jara. En la malfavoraj kondiĉoj de la reĝimo de Ceauşescu li sukcesis establi Kolektivon Esperanto-Interlingvistiko ĉe la Akademio pri Sociaj kaj Politikaj Sciencoj, enkonduki Esperanto-kursojn en ĉiujn filologiajn fakultatojn de Rumanio, krei Esperantan Sekcion en la Societo de Filologoj, aperigi en la Universitato de Timişoara kvin [...]

Plurlingvula renkontiĝo en Berlino

La 1-4an de majo okazis en Berlino la Plurlingvula Renkontiĝo (Polyglot Gathering) – kvartaga aranĝo por ĉiaj lingvoŝatantoj. Al ĝi veturis du teamanoj de E@I: Peter Baláž (la kunordiganto) kaj Matthieu (mi). Pli ol 300 lingvemuloj el la tuta mondo kunvenis en hotelo en Berlino por praktiki lingvojn kaj paroli pri ili. Mi havis ŝancon [...]

Hispana kongreso en turisma ponto

La unua semajnfino de majo kun la antaŭa festa vendredo (“ponto”, laŭ la kutima lingvouzo en Hispanio) ebligis la okazigon de frua Hispana Kongreso de Esperanto, jam la 74a laŭ la tradicia kalkulado de ĉi tiu ĉiujara celebrado.

Britio, ĉu denove insula?

Vide el Bruselo En la parlamenta balotado, okazinta la 7an de majo en la Unuiĝinta Reĝolando de Britio kaj Norda Irlando, venkis la Konservativa Partio, kaj ĝia gvidanto David Cameron deklaris, ke li plenumos sian balotpromeson okazigi referendumon pri la (ne)membreco de la regno en la Eŭropa Unio (EU). La nova dekstra registaro do finfine [...]

Pjotr Ĉajkovskij: Inventinto de sentotransdonilo

Antaŭ 175 jaroj, la 25an de aprilo (Gregorie: la 7an de majo) 1840 en Votkinsk (tiam en Vjatka gubernio, nun en Udmurtio) naskiĝis Pjotr Ĉajkovskij (Пётр Ильич Чайковский). Kion oni rememoras, aŭdante la familinomon Ĉajkovskij? “La cigna lago”, “La nuksrompilo”, “La pika damo”, La unua piana konĉerto… Ĉio ĉi ja certe estas Ĉajkovskij, sed li [...]

Agrabla sono, sed mankas allogeco

Maragan’. Kiu semas venton: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2014. La amatora muzika grupo Maragan’ ekzistas de 2011, ilia unua koncerta apero sur la Esperanta muzika tereno okazis en 2013. La grupo ludas ĉefe tradiciajn aŭ popolecajn muzikojn en la franca, la okcitana kaj sporade en aliaj lingvoj. La prezentata albumo estas la unua provo de [...]

Abunda torento

Interlingvistiko kaj Esperantologio: Bibliografio de la publikaĵoj de Detlev Blanke. Kun dulingvaj enkondukoj kaj indeksoj = Interlinguistik und Esperantologie: Bibliographie der Veröffentlichungen von Detlev Blanke. Mit Einführungen und Registern in Deutsch und Esperanto / Editoris Ulrich Becker. – New York: Mondial, 2011. – 234 p. La sorto de la afero Esperanto estas intime ligita al [...]

La kvara Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga

La 18an de aprilo, sabate, en la malnova urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la 4a Lerneja Lingva Festivalo, kiu naskiĝis helpe de la Moskva Esperanta Asocio MASI (MEA MASI) — organizanto de la Moskva Lingva Festivalo. MEA MASI estas konstanta kunorganizanto de la Kaluga festivalo, menciata en ties programo kune kun la [...]

Lingva diverseco kaj Esperanto dum Festivalo

La Festivalo de Sciencoj kaj Artoj en Poznano (Pollando) estas kutima printempa aranĝo, kie universitataj fakoj prezentas allogan programon por la interesiĝantoj, ĉefe por mezlernejanoj. La teamo de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Michael Farris kaj Ilona Koutny kun du doktoriĝantoj Ida Stria kaj Michał Kozicki kaj ĉina kolegino Chung-Yi Wang) la [...]

Muŝoj

Poemo de Aleksej Apuĥtin Muŝoj, simile al pensoj nigregaj, tuttage min tedas: Zumas, zigzagas, bizare la kapon obsedas! Pelu vi iun de l’ vango, l’ alia tuj trafas okulon, Pro l’ aĉa aro vi trovi ne povas kvietan angulon, Libro elfalas el manoj, parolo forvelkas enue, Aĥ, se l’ vesper’ proksimiĝus! Se venus la nokto [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.