Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
20 Julio 2015 de AlKo
Pli kaj pli da esperantistoj interesiĝas pri merkatiko: la scienco kaj arto informi, varbi kaj reklami, por ke membroj de iu celgrupo, en nia kazo venontaj esperantistoj, iĝu “amikoj” de nia lingvo Esperanto. Por la Universala Esperanto-Asocio, tio povas signifi membriĝi en UEA. Por la movadestroj de UEA, tio povas signifi ankaŭ aliĝi al la [...]
17 Julio 2015 de AlKo
Papazov, Dimitar. El mia verda vivo. Rememoroj de esperantista kaj socia aganto / Antaŭparolo de Detlev Blanke. – Berlino-Sofio: Dafna, 2013, 218 p., il. Kun atento kaj krajono mi komencis esplori la recenzatan verkon. Ĝuste esplori, ĉar la aŭtoro estas ne nur travivinto de la bulgariaj kaj alilandaj eventoj, sed li estas partoprenanto de la [...]
13 Julio 2015 de AlKo
En la kadro de la agado por la Esperanto-tago 2015 la brita esperantisto Brian Barker skribis al la Reĝino Elizabeto la 2a de la Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Nord-Irlando kaj ricevis respondon, kiun laŭ la komisio de la Reĝino skribis ties ĉefrespundeculino pri korespondado. Sube estas la Esperanta traduko de la respondo.
10 Julio 2015 de AlKo
Edward Kozyra, konata Esperanto-aktivulo kaj propagandisto de la internacia lingvo, vicprezidanto de la Pollanda asocio “Eŭropo-Demokratio-Esperanto”, ricevis la Bronzan Krucon de Merito pro la promociado de Esperanto. La premiado okazis en la Ŝekspira Teatro en Gdansko kadre de la konferenco “25 jaroj de memregado. Defioj por la venontaj 25 jaroj”. Komisiite de la Pollanda prezidento [...]
6 Julio 2015 de AlKo
Ĉi-jare festas sian dudekjariĝon MASI – la plej aktiva esperantista kolektivo en Ruslando. Ĝia fondinto kaj senŝanĝa gvidanto, Irina Gonĉarova, malgraŭ sia nepriskribebla okupateco, sukcesis trovi tempon por respondi kelkajn niajn demandojn. Kiel kaj kiucele fondiĝis MASI?
2 Julio 2015 de AlKo
La junia demando en nia voĉdonejo estis jena: “Kiujn internaciajn Esperanto-gazetoj vi abonus?”. Oni povis elekti tri gazetojn el la 12-titola listo (en la listo ne estis fakaj kaj religiaj gazetoj, nek senpagaj retgazetoj). Ekde la 24a de junio ĝis la 1a de julio estis donitaj 235 voĉoj; plej multaj menciis tri titolojn, sed kelkaj [...]
1 Julio 2015 de AlKo
1. Antaŭ 1050 jaroj naskiĝis Abu Ali al-Hasan Ibn Al-Haitham (965-1039), araba matematikisto, astronomo, fizikisto kaj filozofo, konata en Eŭropo kiel Alhazen/Alhacen. 3. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Jerzy Buzek (1940-), ĉefministro de Pollando (1997-2001), prezidanto de la Eŭropa Parlamento (2009-12), simpatianto de Esperanto.
29 Junio 2015 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Sojle de la 100a Universala Kongreso de Esperanto ni haltu iom ĉe tiu unika fenomeno, pri kiu UEA kiel ĝia mastro plene rajtas fieri. Ne povas esti pli ol manpleno da aliaj ĉiujaraj kongresoj en la mondo, kiuj havus pli longan historion. Iu en UEA devus esplori la aferon, ĉar se [...]
25 Junio 2015 de AlKo
Meze de majo en la sudlitovia urbeto Aukštadvaris (proksime de Birštonas, la urbo de BET-52) okazis la 8a Litovia Ĵurnalista Esperantista Seminario. Venis trideko da partoprenantoj (tiom da dormolitoj estis en la vilaĝa turisma bieno). Dominis amatoraj ĵurnalistoj, partoprenis ses membroj de la Tutmonda Ĵurnalista Esperantista Asocio (TEĴA) kaj kelkaj iliaj amikoj. La programo estis [...]
22 Junio 2015 de AlKo
Vide el Bruselo La ĵurnalistoj malofte rigardas en la pasintecon. Ĉiam ni enfokusigas la estontecon kaj ĉion, kio novas. Antaŭ kvin jaroj, Eŭropo ŝajnis solvi la grekan “problemon” laŭ la tiama prezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso. Jam estis faritaj kaj interkonsentitaj “solidaj, fareblaj kaj betonaj proponoj” por Eŭropo, diris Barroso. Efektive, Barroso [...]
19 Junio 2015 de AlKo
Antaŭ cent jaroj malgraŭ grandegaj problemoj, kaŭzitaj de la Unua Mondmilito, kiu ŝajnis neniigi la internaciemon kaj solidaremon en Eŭropo, Hector Hodler relanĉis la revuon Esperanto kaj aperigis en la unua milita numero sian artikolon Super, kiun ni nun proponas ne nur kiel dokumenton pri la malgaja epoko, sed ankaŭ kiel specimenon el la verkaro [...]
17 Junio 2015 de AlKo
Nia trezoro En la antaŭaj tekstoj de nia kleriga rubriko, ĉi-jare dediĉita al la movad-organizantoj, ni prezentis kvar elstarajn figurojn: Zamenhof, de Beaufront, Bourlet kaj Sebert. Kvankam ili kondukis la Esperanto-movadon en malsamaj manieroj, oni povas konstati, ke ĉiu el ili primare celis la disvastigon de Esperanto kaj kunordigon de la naskiĝinta movado (kaj flegadon [...]
15 Junio 2015 de AlKo
La 24an de majo estis celebrita balotado en Hispanio por la lokaj municipoj kaj 13 el la 17 regionaj registaroj. La elektoj estis tre specialaj pro la partopreno de novaj sukcesaj partioj kiuj rompis la tradician dupartiismon de la lando kaj la granda sukceso de kandidatecoj de popola unueco bazitaj en maldekstremaj movadoj, kiuj venkis [...]
12 Junio 2015 de AlKo
Ekde la 28a de majo estas plia oferto de Esperanto-kurso en la reto: La lingvolernejo Duolingo ofertas testan version de Esperanto-kurso en la angla lingvo; tion povas uzi ankaŭ nedenaskuloj de la angla. Dum la unuaj du semajnoj aliĝis pli ol dudek mil lernantoj kaj ĉiutage aldoniĝas pluraj centoj. Multaj homoj esperis tion, sed verŝajne [...]
5 Junio 2015 de AlKo
De la 13a ĝis la 16a de majo okazis en Svislando la Tria Tutmonda Kolokvo pri la Instruado de Esperanto. En la franca lingvo la evento nomiĝis “Conférence”, (laŭ la Unua en 1922 kaj la dua en 1927) sed tio ne eblas en Esperanto, ĉar ILEI, la organizanto, okazigas ĉiun jaron Konferencon en julio. Do [...]