Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
16 Septembro 2015 de AlKo
Al ludemuloj certe plaĉos nova projekto http://drakoj.ikso.net/, lanĉita de la organizaĵo E@I. Ĉi tiu retejo temas pri la rolludo Pathfinder, variaĵo de Dungeons & Dragons (foje nomata en Esperanto “Danĝerejoj kaj drakoj”). Ĝi enhavas ne nur detalajn regulojn de la ludo en Esperanto, sed ankaŭ Esperanto-angla-germanan terminaron, kiu enhavas ĉiujn vortojn, kiujn vi povas bezoni [...]
14 Septembro 2015 de AlKo
Babilado de maljuna provincano Moura, Fátima. Aidoso, ege trans la doloro / Tradukis el la portugala Givanildo Ramos Costa. – Rio-de-Ĵanejro: Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz, 2010. – 80 p. Mi pardonpetas pro pruntepreno, se ne diri “ŝteleto”, de la titolo de la recenzo de Valentin Melnikov pri Konvinka kamuflaĵo de Trevor Steele (siavice [...]
10 Septembro 2015 de AlKo
Inter tiuj, kiuj evoluigis Esperanton kiel socian fenomenon, eble la plej nekutiman personecon havis Eŭgeno Lanti. Malkiel la ceteraj movadgvidantoj, li ne studis en gimnazio aŭ liceo, dum longa tempo manlaboris, kaj, plej grave: li fondis en Esperantujo tute apartan movadon, kiu ne fontis el la antaŭmilita movado, konstruita de Zamenhof, L. de Beaufront, profesoroj [...]
4 Septembro 2015 de AlKo
Litova Esperanto-Asocio (LEA) invitas al la tradiciaj 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. La urbo de BET-52, Birštonas, situas je 40 kilometroj de Kaunas kaj je 90 kilometroj de Vilnius, apud la rivero Nemunas, en la centro de [...]
3 Septembro 2015 de AlKo
1. Sciotago (komenco de la lernojaro) en Ruslando kaj en kelkaj ekssovetuniaj landoj. Antaŭ 300 jaroj mortis Ludoviko XIV (1638-1715), reĝo de Francio dum 72 jaroj (1643-1715) kaj 100 tagoj – plej longe inter la reĝoj de grandaj eŭropaj ŝtatoj. 2. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Lennox Lewis (1965-), brita-kanada boksisto, olimpika ĉampiono (1988), plurfoja mondĉampiono [...]
2 Septembro 2015 de AlKo
Kune kun Hermann Sudermann (1857–1928) kaj Agnes Miegel (1879–1964) Johannes Bobrowski formas verkistan triopon devenintan kaj vivintan en la (ne plu ekzistanta) Orienta Prusujo. En siaj verkoj ili eternigas homojn kaj pejzaĝojn el regiono kies iamaj aŭtoktonoj malaperis. La 2an de septembro 2015 pasas 50 jaroj de la morto de la (orient-)germana aŭtoro Johannes Bobrowski. [...]
25 Aŭgusto 2015 de AlKo
Ĉirkaŭ 300 personoj el pli ol 50 landoj partoprenis en la 71-a Internacia Junulara Kongreso en Vizbadeno, Germanio. En la lastaj kvar jaroj la kongreso ĉirkaŭiris la mondon, okazinte – post Kievo (Ukrainio) – en Hanojo (Vjetnamio), Nazareto (Israelo) kaj Fortalezo (Brazilo). Nun ĝi revenis al Eŭropo, tamen ne plene al la kutima por Eŭropo [...]
23 Aŭgusto 2015 de AlKo
La 11–19an de julio en la Slovakia urbo Martin okazis la jubilea, deka Somera Esperanto-Studado (SES), al kiu venis 190 homoj el 27 landoj por lerni Esperanton aŭ plibonigi la konon de la Lingvo Internacia.
21 Aŭgusto 2015 de AlKo
La 1–8an de julio de 2015 duafoje okazis la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) de Esperanto en la tereno de Universitato William Peace, en la urbocentro de Raleigh, Norda Karolino. Tiu tereno estas belega: historiaj konstruaĵoj, modernaj klasĉambroj, kaj komforta loĝejo (en kiu loĝis nur la NASK-studentoj kaj teamanoj, vere Esperantuje). Estis varme, sed ne terure, [...]
15 Aŭgusto 2015 de AlKo
Rostovo la Granda (Ростов Великий = Rostóv Velíkij, ĉ. 200 km nord-oriente de Moskvo en la Jaroslavla regiono) estis fondita ĉe la larĝa, sed malprofunda lago Nero, ĉirkaŭita de marĉoj. Sub 1-1,5 metroj de akvo kuŝas plurdekmetra tavolo de ŝlimo. La teritorio ĉirkaŭ la lago estas ĝia eksa fundo, kaj la ŝlimo faras la terenon [...]
14 Aŭgusto 2015 de AlKo
La 12an de aŭgusto 2015 en la juĝejo de la Vaĥitova distrikto de Kazano estis traktataj en unu proceso kvar plendoj de loĝantoj de la Tatarstana ĉefurbo pri la decido renomi la Kazanan straton Esperanto al la strato Nazarbajev. Laŭ la plendintoj, la decido de la urba plenumkomitato ne estis laŭleĝa kaj ili postulis ŝanĝi [...]
12 Aŭgusto 2015 de AlKo
Al la 48a konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), okazinta la 17–25an de julio 2015 en Oostende (Belgio), aliĝis 170 personoj el 34 landoj, kaj partoprenis ĝin 138 personoj el 30 landoj. Pluraj partoprenantoj konstatis, ke tia grandeco estas tre pozitiva: sufiĉe da bunteco en la diversaj devenlandoj en ne tro granda homamaso. [...]
11 Aŭgusto 2015 de AlKo
100a Universala Kongreso de Esperanto Lillo, 25 julio – 1 aŭgusto 2015 La 100a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Lillo, kaj kiel jubilea ĝi kaptis multajn kongresanojn, eĉ rekordkvante dum la unuaj 15 jaroj de la 21a jarcento. Tamen la fina nombro de kongresanoj, iomete sub 2700, restas for de la antaŭa franca UK [...]
24 Julio 2015 de AlKo
La 14–21an de julio 2015 en la ripozejo “Surskie Zori” (Jadrina distrikto de Ĉuvaŝio, ĉ. 60 km de Ĉeboksaro) okazis Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) kun la ĉefa temo “Multlingva Rusio” kun partopreno de 60 personoj. En RET okazis enhavriĉaj laŭtemaj prelegoj de Aleksandr Blinov kaj Hèctor Alòs i Font kaj viglaj laŭtemaj diskutoj, prelego de Vladimir [...]
23 Julio 2015 de AlKo
Nia trezoro Edmond Privat [prononcu: Edmón Privá] naskiĝis la 17an de aŭgusto 1889 en Ĝenevo, kie liaj gepatroj posedis lernejon, kiun en 1814 fondis lia praavo Egiste Privat. En ĉi tiu lernejo Edmond ekstudis kiel la plej juna lernanto, kaj poste li iĝis la plej juna en sia licea klaso – je du jaroj pli [...]