Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
10 Oktobro 2015 de AlKo
Komence de julio 2016 en la kvieta Litovia kuracurbo Birštonas okazos la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52). BET-52, kiu programe kongruas kun Kultura Festivalo, prezentos por esperantistoj ankaŭ terapiajn eblojn. La sanigaj ecoj de la loka minerala akvo kaj la eksterordinara naturo delonge allogis litovajn potenculojn, verkistojn, poetojn, pentristojn, muzikistojn. En 1945 en la Blanka vilao [...]
9 Oktobro 2015 de AlKo
Vide el Bruselo Laŭ sciencistoj, Eŭropo verŝajne travivos ekstreme malvarman vintron ĉi-jare. Ili prognozas, ke la temperaturo falos sub 20 Celsiajn gradojn. Kompreneble, multaj skeptikuloj ĵetas polvon sur raportojn pri la klimata ŝanĝ(iĝ)o kaj deklaras, ke la homaro neniel respondecas pri la klimato. Klimatŝanĝiĝo, laŭ ili, estas maniero por registaroj imposti personojn. Tamen sciencistoj daŭre [...]
8 Oktobro 2015 de AlKo
Kun la vendosumo de € 47 983,75 la Libroservo de UEA atingis dum la 100a UK en Lillo sian plej bonan kongresan rezulton de pli ol dek jaroj. La plej furora titolo estis la teatraĵo Feliĉas ĉiuj, prezentita sursceneje en la UK. De ĝi vendiĝis 120 ekzempleroj, dum la ofta ĉampiono de la kongresaj libroservoj, [...]
7 Oktobro 2015 de AlKo
La 6an de oktobro finiĝis unusemajna voĉdonado en Facebook, kiun la administracio de la Pollanda ŝtata fervojkompanio PKP lanĉis por ekscii, kiujn nomojn oni volas havi por dek novaj rapidaj trajnoj de la kategorio “InterCity”. La voĉdonantoj povis elekti unu el la tri proponitaj nomoj por ĉiu itinero. Dum unu semajno estis registritaj ĉ. 50 [...]
5 Oktobro 2015 de AlKo
La 25an de septembro tiuj abonantoj de La Ondo de Esperanto, kiuj partoprenis la 31an festivalon ARKONES en Poznano, ricevis el la manoj de Halina Gorecka la oktobran kajeron de La Ondo, kaj intertempe pluraj abonantoj en Eŭropo jam ricevis kaj (ek)legis ĉi tiun revuon. La oktobran kajeron de La Ondo malfermas en la tria [...]
4 Oktobro 2015 de AlKo
La 4an de oktobro aperis la 33a podkasto de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: Enkonduko (iom pli longa ol kutime) Okcidente de Ruslando: Nova malnova guberniestro en Kaliningrada regiono Esperanto-novaĵoj La Ondo de Esperanto, 2015, №7, 8-9 Literatura konkurso Liro-2015 Kantas Jonny [...]
1 Oktobro 2015 de AlKo
1. Antaŭ 75 jaroj (1940) Finnlando kaj Germanio subskribis aliancan kontrakton. 3. Tago de la Germania unuiĝo: antaŭ 25 jaroj (1990) GDR iĝis parto de FRG. 5. Monda instruista tago. Antaŭ 375 jaroj naskiĝis Françoise Athénaïs de Rochechouart de Mortemart (1640-1707), konata kiel markizino de Montespan, oficiala favoratino de Ludoviko XIV, de kiu ŝi naskis [...]
30 Septembro 2015 de AlKo
La 88a Kongreso de SAT okazis la 8-15an de aŭgusto en la slovakia urbo Nitra, 90 km for de la ĉefurbo Bratislava. La kongreson partoprenis pli ol kvindeko da esperantistoj el dek ok landoj. La plej foraj kongresanoj alvenis el Aŭstralio, Argentino, Ĉinio, Japanio, Koreio, Madagaskaro kaj Usono. Inter la partoprenantoj estis pluraj gejunuloj, kiuj [...]
29 Septembro 2015 de AlKo
La dua Irana Esperanto-Kongreso (IREK2), kun la ĉeftemo “Esperanto, Dialogi Tutmonde”, okazis en Tehrano la 27-29an de aŭgusto kun pli ol 50 partoprenantoj el Irano kaj kvar samideanoj el Francio kaj Japanio.
28 Septembro 2015 de AlKo
Pri la vereco de la unua titola frazo sufiĉas demandi iun ajn germanan ĵurnaliston, kaj tiu certigos vin. Pri la vereco de la dua frazo sufiĉas partopreni la Italan Kongreson de Esperanto.
26 Septembro 2015 de AlKo
Kvankam preskaŭ ĉiuj grandaj rusaj poetoj de la 18a kaj 19a jarcentoj estis nobeloj, nur unu el ili apartenis al la reganta dinastio – malantaŭ la poezia plumnomo K. R. sin kaŝis Granda Princo Konstantin Konstantinoviĉ [Romanov] (1858-1915), filo de Granda Princo Konstantin Nikolajeviĉ kaj nepo de Nikolao I. En la junaĝo li servis kiel [...]
24 Septembro 2015 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Tutmonda Esperantista Junulara Organizo volas retroiri tien, de kie ĝi venis: sendependiĝi de UEA por esti denove memstara organizo kiel en la komenco. La sendependiĝo de TEJO tamen estas absurda kontraŭdiro, ĉar ankaŭ ekster UEA ĝi volas resti ene de ĝi.
22 Septembro 2015 de AlKo
Kiel kutime, la eldonanto de La Ondo de Esperanto Halina Gorecka kaj la redaktoro de ĉi tiu gazeto Aleksander Korĵenkov partoprenos en la 31a ARKONES, kiu okazos la 25-27an de septembro en Poznano. la abonantoj de La Ondo de Esperanto, kiuj partoprenos ARKONESon, ricevos sian ekzempleron de la oktobra kajero de La Ondo en la [...]
21 Septembro 2015 de AlKo
Iĝis jam bona tradicio, partopreni kiel “Esperanto” en la prestiĝa “Ekonomia Forumo” en la pola urbo Krynica-Zdrój. Du jubileoj okazis tie ĉi-jare: la forumo mem festis sian 25an jaron, kaj samtempe Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kun la Esperanto-stando partoprenis ĝin jam la dekan fojon. La forumo, ofte nomata “pola Davos”, altiris ĉi-jare rekorde multajn: tri mil [...]
19 Septembro 2015 de AlKo
Kapriol’! Kavaliriko: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2014. La nederland-frisa grupo Kapriol’! ekzistas kaj aktivas de 2009, prezentante varian dancan kaj kantan muzikon, kiu emas sekvi la malnovan nederlandan muzikan tradicion. En la repertuaro de la grupo enestas kaj la popolaj muzikaĵoj (kun iom da moderna prilaboro), kaj pure originalaj pecoj. Krome, la kapriolanoj ŝatas aranĝi [...]