Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
22 Januaro 2016 de AlKo
Fondita en 1927 kiel privata asocio la Internacia Esperantomuzeo estas ekde 1929 parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Atentigante, ke la Kolekto por Planlingvoj ne nur kolektas, konservas kaj disponigas literaturon en kaj pri Esperanto, sed ĝenerale materialon en kaj pri planlingvoj, la nomo ŝanĝiĝis en 1990 en Kolekto por Planlingvoj kaj Internacia Esperantomuzeo, ekde [...]
19 Januaro 2016 de AlKo
Mezepoka muziko dancigis partoprenantoj dum la silvestra nokto (Foto: Ivo Miesen) La novjara JES (Junulara Esperanto-Semajno) pasis unuafoje ekster siaj du tradiciaj landoj (Polujo kaj Germanujo), en la hungara urbo Eger, inter la 27a de decembro kaj la 3a de januaro. Eble pro ĝia nekutime distanca orienta situo, malpli da partoprenantoj (ĉ 150) venis ol [...]
18 Januaro 2016 de AlKo
La 14a Novjara Renkontiĝo (NR) okazis ekde la 27a de decembro ĝis la 3a de januaro samtempe kun la Novjara Internacia Semajno (NIS) ĉe la franca limo, en la urbo Saarbrücken jam la kvaran fojon. Partoprenis ĝin kaj kunfestis pluraj gejunuloj kaj multaj junaj familioj kun infanoj, inter kiuj abundis denaskuloj. La unuan vesperon la [...]
17 Januaro 2016 de AlKo
La Esperanto-aktivadon en 2016 la Urala ĉefurbo Jekaterinburgo lanĉis per la Vintra lingvotrejnado, kiu startis la 3an kaj finiĝis la 5an de januaro. En tiuj tagoj la temperaturo malaltiĝis ĝis preskaŭ –30 celsiaj gradoj, sed tio ne povis fortimigi verajn lernemulojn.
16 Januaro 2016 de AlKo
Novojarsko-2016 – nova novjarfesta Esperanto-renkontiĝo, organizita de siberiaj esperantistoj en Krasnojarsko, allogis 46 personojn, inkluzive de gastoj el Germanio kaj Hispanio.
14 Januaro 2016 de AlKo
Kiel ĉiun jaron, Bjalistoko, la naskiĝurbo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, solene festis lian naskiĝtagon. La 16aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, organizitaj de Bjalistoka Eperanto-Societo (BES), daŭris tri tagojn: de la 11a ĝis la 13a de decembro 2015.
13 Januaro 2016 de AlKo
Antaŭ 125 jaroj, la 13an de januaro 1891 en Szeged naskiĝis Gyula Baghy, kiu famiĝis en Esperantujo kiel Julio Baghy. Okaze de la jubileo de la hungara poeto ni rekomendas legi pri li la suban artikolon de Carlo Minnaja, kiu aperis antaŭ kvar jaroj en la rubriko “Nia Trezoro” de la revuo La Ondo de [...]
11 Januaro 2016 de AlKo
Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej ŝatata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn (tri el ili, bedaŭrinde, ne reagis) respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2015a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”
8 Januaro 2016 de AlKo
Hodler, Hector. Novaj vojoj. Świdnik: Libro-Mondo; Đurđevac: Dokumenta Esperanto-Centro, 2014, 106 p. Hector Hodler, la fondinto de UEA, estis ne nur brila movadano, ne nur homo, kiu sukcese aplikis la lingvon dum la milito por kontaktigi militkaptitojn kun samlandanoj, sed ankaŭ grava teoriulo kaj pensulo – ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri pacproblemo. Serio [...]
6 Januaro 2016 de AlKo
Ivo Lapenna naskiĝis la 5an de novembro 1909 en Split, la ĉefa urbo de Dalmatio, kiu tiam estis en Aŭstrio-Hungario, poste en Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj (1918-29), Jugoslavio (1929-91), kaj ekde 1991 en Kroatio. Liaj gepatroj estis la kroatlingva konstruinĝeniero kaj universitata profesoro Petar Lapenna (1867-1940) kaj la itallingva pianistino Amelia Lapenna (1883-1957). [...]
5 Januaro 2016 de AlKo
Dum pli ol kvindek jaroj daŭras la tradicio meze de decembro okazigi Zamenhof-Tagojn en Kaŭno. Ekde la restarigo de Litova Esperanto-Asocio (LEA) en 1988 samtempe kaj samurbe ĉiujare estas organizata ankaŭ jarkongreso de LEA. La 12-13an de decembro 2015 al Kaŭno por la du samtempaj tradiciaj aranĝoj venis 111 esperantistoj el 13 urboj de Litovio [...]
4 Januaro 2016 de AlKo
Ni, Esperanto-agantoj, iĝas feliĉaj, kiam ni rikoltas sukcesojn sur nia vojo al amikeco inter popoloj, al paco kaj justaj homaj rajtoj. Ni estas feliĉaj, kiam ni allogas per niaj aktivecoj aliulojn, kiuj admire mergiĝas en nian atmosferon de la intereso pri diversaj kulturoj kaj reciproka estimo al diversaj gentoj. Ni estas des pli feliĉaj, kiam [...]
2 Januaro 2016 de AlKo
1. Novjarfesto. 2. Antaŭ 75 jaroj (1941) germania aerarmeo grave damaĝis la katedralon Llandaff en Kardifo. 5. Antaŭ 950 jaroj mortis Eduardo la Konfesanto (1003?-66), antaŭlasta anglo-saksa reĝo de Anglio. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Hayao Miyazaki (1941-), japana reĝisoro de desegnofilmoj, aŭtoro de la populara mangao pri Naŭsika.
30 Decembro 2015 de AlKo
Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Rudyard Kipling En la jaro 2015 oni celebras la 150-jariĝon de Joseph Rudyard Kipling – verkisto kaj poeto, literatura Nobelpremiito (1907) kaj “prikantisto” de la brita koloniismo. Kaj krome Kipling sendube estis ankaŭ elstara vojaĝanto. Malfacilas kalkuli, sed ŝajnas, ke li estis mondĉampiono pri veturado kaj navigado en la antaŭaviada epoko. [...]
28 Decembro 2015 de AlKo
La ruĝaj linioj montras la vojojn, kiuj kaliningradanoj devas iri por atingi Moskvon (tra Litovio kaj Belarusio), Peterburgon (Litovio kaj Latvio/Estonio), Kaŭkazon kaj Krimeon (Pollando, Ukrainio aŭ Litovio, Belarusio, Ukrainio). Legu la antaŭan, 21an paĝon. Post la dissolvo de Sovetunio, Kaliningrada regiono iĝis eksklavo de Ruslando, la sola eksklavo en la mondo, kiun disigas de [...]