Arkivo por la etikedo 'La Ondo de Esperanto'
20 Januaro 2017 de AlKo
Krokodilado inter samlandanoj Antaŭ pli ol dudek jaroj, kiam mi memoris ĉirkaŭ mil Esperantajn vortojn, mi ege esperis interparoli kun iu ajn por praktiki parolon kaj aŭskulton. Mi kelkfoje telefone vokis konatajn esperantistojn en Ĉinio. Ili ĝoje responde salutis min en Esperanto, sed post kiam ili konstatis ke mi estas ĉino, ili tuj ĉesis paroli [...]
9 Januaro 2017 de AlKo
Ekde la jarŝanĝo unu el la plej popularaj internaciaj Esperanto-gazetoj, La Ondo de Esperanto, ne plu aperas en papera formo, sed nur elektronike. Post la apero de la plene elektronika januara kajero de La Ondo la redakcio de Libera Folio petis al Aleksander Korĵenkov, kiu dum 25 jaroj redaktas La Ondon, rakonti, kial la papera [...]
8 Januaro 2017 de AlKo
Ĉi tie estas la teksto de la redakcia artikolo el la januara kajero de La Ondo de Esperanto. La tuta revuo estas senpage elŝutebla en nia retejo: http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php Post la somera anonco pri la transiro de La Ondo al elektronika eldonado atingis nin multaj opinioj, iujn el ili vi povis legi en nia gazeto. La [...]
7 Januaro 2017 de AlKo
Belarta rikolto 2016: Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. Nov-Jorko: Mondial, 2016. 139 p. Aperigo de literaturaĵoj, premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA, ekhavis la plej racian kaj stabilan formon. Ja multe pli oportunas legi ĉiujn verkojn, distingitajn samjare, en unu bela volumo, ol dise tra revuaj paĝoj, aŭ eĉ en Beletra [...]
6 Januaro 2017 de AlKo
La 30an de decembro 2016 en la elŝutejo de La Ondo de Esperanto aperis la januara numero de ĉi tiu revuo, kiu ekde 2017 ne plu aperas papere, sed estas eldonata kiel bitgazeto (elektronika gazeto) laŭ la popularaj normoj “pdf” (ĉefe por komputiloj) kaj “ePub” (ĉefe por legiloj kaj telefonoj). La abonantoj (ankaŭ la pasintjaraj) [...]
3 Januaro 2017 de AlKo
Арманд, Давид Львович. Путь теософа в стране Советов: Воспоминания. – Москва: Аграф, 2009. – 608 с.; 1000 экз. – (Серия «Символы времени») David Armand havis longan vivon plenan de neordinaraj turnoj, en kiu estis pasio al literatura kreado, propagando de Esperanto, elstaraj laboroj en teknika sfero, granda kontribuo al fizika geografio, studado de landpejzaĝo kaj [...]
1 Januaro 2017 de AlKo
Hilda Dresen VINTRA LUNO La plenlumaj vintronoktoj estas nedireble belaj. Froste bluas kaj arĝentas neĝo sub la luna bril’. Al ĉiel’ en muta preĝo sin etendas la malhelaj Nudaj branĉoj de pomarboj dormetantaj en trankvil’.
31 Decembro 2016 de AlKo
Eŭgeno Miĥalski * * * Kristaloj de neĝo, facetoj glaciaj, Kaj varma altuŝo de ŝia manet’ – Jen estas la tempo por belfantazio De juna flamema, amanta poet’!
30 Decembro 2016 de AlKo
Kálmán Kalocsay VINTRO Lamentas la arboj, ĉielen etendas La brakojn skeletajn frostante kaj treme, Ĝis fine la bona ĉiel’ kompateme Al ili ŝirmantan tapiŝon subsendas.
29 Decembro 2016 de AlKo
Nikolao Hohlov VINTRA FABELO Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo, Kun tintila sonorad’ Ni veturas – aventuras, la ĉevaloj fluge kuras Sub la stela miriad’.
26 Decembro 2016 de AlKo
La 46a Internacia Infana Kongreseto (IIK) okazos de la 22a ĝis 29a de julio 2017 en Seulo. Bongdo, la IIK-ejo, 10km for de la UK-ejo, estas preta por akcepti la kongresanetojn ĉirkaŭ naturplena loko. La temo de la Seula IIK estas Kolora Mondo. Diverslandaj infanoj kaj adoleskantoj amuziĝos pere de Esperanto kaj uzos la temon [...]
25 Decembro 2016 de AlKo
Hodiaŭ, kiam la kristanoj, uzantaj la Gregorian kalendaron, festas Kristnaskon, ni proponas legi du Kristnaskajn novelojn, kiuj aperis ankaŭ kelkaj jaroj en La Ondo de Esperanto:
24 Decembro 2016 de AlKo
La 15an de decembro, matene, Kuba Esperanto-Asocio (KEA) senvualigis buston memore al d-ro Ludoviko Zamenhof, kreinto de la Internacia Lingvo Esperanto. La ceremonion ĉe la sidejo de KEA en Havano ĉeestis Adrian Chrobot, komisiito pri politikaj kaj ekonomiaj aferoj de la pollanda ambasado, kaj Rosa Teresa Rodríguez, direktoro pri internaciaj rilatoj de la kuba kulturministerio, [...]
23 Decembro 2016 de AlKo
En Bjalistoko ĉe la Zamenhofa monumento (Foto: Nina Pietuchowska) La 17aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazis la 9-11an de decembro, denove en la 1a liceo en Bjalistoko kun honora patronado de la urbestro. La organizantoj estis Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko.
22 Decembro 2016 de AlKo
La nova publika MASI-aranĝo – Festo de libroj en diversaj lingvoj je la nomo de Ludoviko Zamenhof – sukcese pasis la 18an de decembro 2016 en la moskva kinejo “Kosmo”. Klaras, ke la Zamenhof-festo estas vaste celebrata en Esperantujo, kaj ĉiu esperantisto scias, ke ĝi estas ankaŭ la Tago de la Esperanta Libro, sed ekster [...]