Arkivo por la etikedo 'La Balta Ondo'

1000!

La artikolo pri la legenda Esperanto-instruisto Andreo Cseh (Ĉe), enretigita hieraŭ en La Balta Ondo, iĝis la 1000a artikolo, publikigita en ĉi tiu novaĵretejo. La “administra panelo” montras, ke en la retejo, lanĉita je la Zamenhofa tago 2010, nun estas 1000 artikoloj – averaĝe aperas po kvar artikoloj ĉiusemajne. Krome estas dek konstantaj paĝoj (Liro, [...]

Kie kongresi post tri jaroj?

La 21an de majo en nia novaĵretejo estis lanĉita voĉdonado pri la demando: “En kiu Eŭropa lando, kie ĝis nun neniam okazis UK, oni prefere okazigu la 103an Universalan Kongreson de Esperanto post tri jaroj?” La proponita listo enhavis 10 landojn kun relative vigla movado. Laŭ la statistiko estis ricevitaj entute 1154 voĉoj, sed preskaŭ [...]

La Balta Ondo en 2013

La 12an de aŭgusto 2011 ĉe la novaĵretejo La Balta Ondo ekfunkciis la vizit-kalkulilo Counterize, kiu ebligas vidi plurajn informojn pri la vizitado de nia retejo. Je la novjarfesta nokto ni konservis la kurantajn informojn por resumi kaj prezenti ilin. En nia retejo, lanĉita je la Zamenhofa tago 2010, nun estas 631 artikoloj, el kiuj [...]

La novjarnokta statistiko

La antaŭa statistiko en nia retejo estis farita la 12an de aŭgusto 2012, unu jaron post la tago, kiam en la La Balta Ondo ekfunkciis la vizit-kalkulilo Counterize, sed ni faras ankaŭ la tradician novjartagan revuon — la statistiko estas prenita du-tri minutojn post la novjarfesta tosto. Nia retejo, post testa periodo, estis lanĉita la [...]

La Balta Ondo: Statistiko por unu jaro

Ekzakte antaŭ unu jaro, la 12an de aŭgusto 2011 en la novaĵretejo La Balta Ondo ekfunkciis la vizit-kalkulilo Counterize, kaj do hodiaŭ estas oportuna momento por resumi la unujaran statistikon. Nia retejo, post testa periodo aŭtuna, estis lanĉita la 15an de decembro 2010, ĝuste je la Zamenhofa tago. Je la nuna momento en ĝi estas [...]

Iom da statistiko pri nia retejo

Lastafoje ni prezentis la statistikon de nia retejo je la stato de la 1a de januaro 2012. Post la unua jarkvarono 2012 ekzakte je la noktomezo inter la 31a de marto kaj la 1a de aprilo estis fiksitaj la informoj de la vizit-kalkulilo Counterize, kiu ekfunkciis ĉi tie la 12an de aŭgusto 2011. Nia retejo, [...]

Laoso: la centa lando

Hieraŭ, la 30an de januaro Laosa Popola Demokratia Respubliko iĝis la centa lando, kies loĝanto vizitis la novaĵ-retejon “La Balta Ondo” ekde la 12a de aŭgusto 2011, kiam en ĉi tiu retejo ekfunkciis kalkulilo. Plej multaj paĝovizitoj estas el Ruslando (4478). Usono (3260), Germanio (2326), Hispanio (2044), Francio (1621), Brazilo (1263), Pollando (928), Svedio (715), [...]

La Balta Ondo: Iom da statistiko

Nia retejo, post testa periodo aŭtuna, estis lanĉita la 15an de decembro 2010, ĝuste je la Zamenhofa tago 2010. Dum 2010 enretiĝis entute 24 artikoloj, kaj dum la 2011a jaro aldoniĝis 158 artikoloj, kaj je la novjar-nokta stato en La Balta Ondo estis 182 artikoloj kaj 10 konstantaj paĝoj (Fotokonkurso, Kiosko k. a.). La artikoloj [...]

La Balta Ondo: 24 artikoloj dum 24 tagoj

Ĉi tiu artikoleto fermas la seninterrompan 24-tagan periodon, dum kiu, ekde la 14a de novembro ĝis la 7a de decembro 2011, en la Kaliningrada novaĵretejo La Balta Ondo ĉiutage aperis nova materialo. Laŭ nia takso, dum ĉi tiu tempo neniu alia privata Esperant-lingva novaĵretejo estis same aktiva.

Ruslando superis Usonon: Nia statistiko por du monatoj

Antaŭ du monatoj, la 12an de aŭgusto 2011, je 14h38m en la retejo La Balta Ondo ekfunkciis vizit-kalkulilo Counterize. Unu monaton post la instalo de la kalkulilo, ni prezentis la ĉefajn statistikajn informojn kaj, post unu plia monato je la sama monatotago kaj horo, la 12an de oktobro 2011 je 14h38m, ni denove fiksis la [...]

Nia 16-taga eksperimento: Nova artikolo ĉiutage

Ekde la 18a de septembro ĝis la 3a de oktobro en nia novaĵ-retejo La Balta Ondo ĉiutage aperis nova artikolo – do, entute, 16 artikoloj. Kvin el ili estis dediĉitaj al la Esperanto-kulturo (Kantfestivalo FESTO, la unua Esperanta kinofestivalo, eldonejo de FEL, recenzo de disko de Manŭel, prezento de la nova Beletra almanako. Kvin artikoloj [...]

Konciza statistiko pri “La Balta Ondo”

Antaŭ unu monato, la 12an de aŭgusto 2011, je 14h38m en la retejo La Balta Ondo ekfunkciis vizit-kalkulilo. Ni elektis la kalkulilon Counterize, kiu estas vizit-kalkula kaj statistika kromprogramo kreita speciale por la administra sistemo WordPress, en kiu La Balta Ondo funkcias. Counterize havas multajn utilajn funkciojn, sed ni mencios ĉi-sube nur la plej ĉefajn [...]



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.