Arkivo por la etikedo 'kvizo'

La 35a Arkones

ARtaj KONfrontoj en ESperanto ĉi-jare pasis la 20-22an de septembro, do kiel kutime fine de la unua aŭtuna monato. Kaj kiel kutime en la ĉarma okcident-pollanda urbo Poznano. Mi ŝatas la urbon en tiu ĉi tempo. Estas agrable varme, kaj por mi estas granda plezuro promeni tra la urbo, lante kaj lace rigardante la lokan […]

Prezentado de NDK en Poznano

La enciklopedia okopo (de maldekstre): Povilas Jegorovas, Barbara Pietrzak, Roman Dobrzyński, Anjo Amika, István Ertl, Ilona Koutny, Jean-Marc Leclercq (JoMo), Katalin Kováts (Foto: Ulrich Matthias) La 22an de septembro en Poznano kadre de la 34aj Artaj Konfrontoj en Esperanto (ARKONES) Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov prezentis sian enciklopediecan verkon Nia diligenta kolegaro (NDK). La du […]

NDK: Prezentado kaj kvizo en Slovakio

SES-2018: Halina kaj Aleksander prezentas sian verkon (Foto: Nina Pietuchowska) La 16an de julio, kadre de la Somera Esperanto-Studado en Liptovský Mikuláš (Slovakio), Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov prezentis sian enciklopediecan verkon Nia diligenta kolegaro (NDK). La kunaŭtoroj rakontis pri sia libro, kiu entenas biografiojn de ducent eminentaj esperantistoj ekde Zamenhof ĝis la nuntempaj Esperanto-agantoj […]

Nia kontribuo al SES 2018

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov riĉigos la programon de ĉi-jara Somera Esperanto-Studado (SES 2018), kiu komenciĝos la 14an de julio en Liptovský Mikuláš (Slovakio), per kvar kontribuoj: 1. Kurso pri historio de Esperanto (kvin lekcioj) 2. Nia diligenta kolegaro (libroprezentado) 3. La Ondo de Esperanto (rekontiĝo kun legantoj) 4. Kiu estas sur la ekrano? (kvizo)