26 Julio 2012 de AlKo
Fariĝis tradicio, ke ILEI kadre de sia ĉiujara konferenco starigu dialogon kun ne-esperantistaj universitatanoj spertaj pri lingvoj, kulturo aŭ iu aspekto de la konferenca temo. Tio realiĝis en tuttaga simpozio la 25an de julio 2012 kun deko da prezentantoj, ĉiu prilumanta iun aspekton de la kongresa temo: ‘La arto de komunikado, komunikado de artoj’. La [...]
24 Julio 2012 de AlKo
Elektoj okazis en Kunmingo la 24an de julio 2012, kun 30 validaj komitatanaj voĉoj. Post fermo de proponoj, estis naŭ kandidatoj. La komitato decidis per voĉdono, ke la estraro konsistu el naŭ personoj, el kiuj tri estas elektitaj por specifaj oficoj. Ne eblas anonci taskdividon por la ceteraj lokoj tuj, la kvar ĉeestantaj estraranoj kunsidos [...]
23 Julio 2012 de AlKo
La 21an de julio la solena malfermo de la 45a Konferenco de ILEI (la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) brile sukcesis; ĝi estis sendube la plej impona en la liga historio, kun la plej altrangaj akceptantoj. Podie sidis naŭ solenuloj, ses personoj alparolis la 300-kapan publikon – temis do pri komplete plena salono. Eĉ kun [...]