Arkivo por la etikedo 'kulturo'

Sepa kaj Asorti koncertos en Birštonas

La partoprenantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio en Birštonas, povos ĝui elstaran kulturan programon en Esperanto. Krom la solkantistoj JoMo (Francio), Paŭlo Moĵajevo (Krimeo), Mikaelo Bronŝtejn (Ruslando) kaj duopo ĴomArt kaj Nataŝa (Svedio), en BET-52 koncertos la konata esperantista muzika grupo Sepa kaj Asorti el la Litovia urbo Visaginas.

Anna Aĥmatova: ĉion postvivinta

Okaze de la 50a mortodato de Anna Aĥmatova, forpasinta la 5an de marto 1966, ni reaperigas la artikolon de Grigorij Arosev, kiu unue aperis en 2014, okaze de ŝia 125-jariĝo. La unua alineo de la artikolo estas modifita kongrue kun la datoj, la cetero restas netuŝita. La vivo de Anna Aĥmatova meritas ne dupaĝan artikolon, […]

Vinilkosmo lanĉas abonklubon

Vinilkosmo lanĉas novan koncepton: temas pri klubo por aboni Esperanto-muzikon laŭ diversaj abonformuloj. Kial? La du lastajn du jarojn la diskeldonejo suferis pro la diskokrizo. Estis drasta disfalo de la vendoj. Vinilkosmo adaptiĝas al la evoluo, proponante solvojn por daŭrigi la produktadon de Esperanto-muziko. Tial en junio 2009 la retejo vinilkosmo-mp3.com kreiĝis por vendi virtulajn […]

Osip Mandelŝtam 125-jara

Antaŭ 125 jaroj, la 15an de januaro 1891, naskiĝis Osip (origine Iosif) Mandelŝtam, unu el plej elstaraj rusaj poetoj de la 20a jarcento. Li naskiĝis en Varsovio, kie loĝis la gepatroj, profesie negocisto kaj muzikistino. Jam en 1897 ili ĉiuj forveturis en Sankt-Peterburgon, kie la estonta poeto studis kun paŭzoj en du fakultatoj de la […]

Rudyard Kipling: Poeto de brita imperiismo

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Rudyard Kipling En la jaro 2015 oni celebras la 150-jariĝon de Joseph Rudyard Kipling – verkisto kaj poeto, literatura Nobelpremiito (1907) kaj “prikantisto” de la brita koloniismo. Kaj krome Kipling sendube estis ankaŭ elstara vojaĝanto. Malfacilas kalkuli, sed ŝajnas, ke li estis mondĉampiono pri veturado kaj navigado en la antaŭaviada epoko. […]

Polifonia Sufero

Svetlana Aleksijeviĉ, nobelpremiito pri literaturo 2015 Iam teoriistoj parolis pri la “fino de la historio”, kio okazus se la ĝenerala venko de libereco kaj demokratio metus la finan punkton, se ne plu estus antagonismoj en la socio, kaj la mondo atingus la pinton de la homa evoluo. Ni scias nuntempe, ke libereco estis nur burleska […]

ARKONES-31: Arta Aŭtuno en Poznano

La 25–27an de septembro, tuj post la sesio de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM), okazos en Poznano (Pollando) la tradicia, 31a festivalo de esperantistaj kulturo kaj arto ARKONES – ARtaj KONfrontoj en ESperanto. Post la pasintjara 30a okazigo kun pli ol 200 partoprenantoj el 24 landoj, la organizantoj ne volas retiriĝi kaj […]

Pjotr Ĉajkovskij: Inventinto de sentotransdonilo

Antaŭ 175 jaroj, la 25an de aprilo (Gregorie: la 7an de majo) 1840 en Votkinsk (tiam en Vjatka gubernio, nun en Udmurtio) naskiĝis Pjotr Ĉajkovskij (Пётр Ильич Чайковский). Kion oni rememoras, aŭdante la familinomon Ĉajkovskij? “La cigna lago”, “La nuksrompilo”, “La pika damo”, La unua piana konĉerto… Ĉio ĉi ja certe estas Ĉajkovskij, sed li […]

Agrabla sono, sed mankas allogeco

Maragan’. Kiu semas venton: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2014. La amatora muzika grupo Maragan’ ekzistas de 2011, ilia unua koncerta apero sur la Esperanta muzika tereno okazis en 2013. La grupo ludas ĉefe tradiciajn aŭ popolecajn muzikojn en la franca, la okcitana kaj sporade en aliaj lingvoj. La prezentata albumo estas la unua provo de […]

Feliĉo ekster difinoj: Boris Pasternak

Okaze de la 125-jariĝo de Boris Pasternak, kiu naskiĝis la 29an de januaro (Gregorie: la 10an de februaro) 1890, ni reaperigas la artikolon de Grigorij Arosev, kiu unue aperis en 2010. La unua alineo estas modifita kongrue kun la datoj, la cetero restas netuŝita. La jaro 2015 entenas, same kiel ĉiuj aliaj, multegajn jubileojn, sed […]

“Ĉio estas tre malcerta, kaj ĝuste tio trankviligas min”

Antaŭ cent jaroj naskiĝis Tove Jansson. La patro de Tove Jansson estis Viktor Jansson (1886-1958), Finnlanda skulptisto. Ŝia patrino estis Signe Hammarsten Jansson (1882-1970), filino de pastro el Svedio, artistino kiu faris desegnojn por gazetoj, ilustraĵojn kaj kovrilojn de libroj kaj poŝtmarkojn por la Finnlanda poŝto. La gepatroj renkontiĝis en Parizo, kie ili studis arton, […]

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2014

Poezio: Unua premio: Soneto de la lumturo de Jesus Moínhos Pardavila el Galegio/Hispanio; Dua premio: Olivero aŭ pri sinmortiginto de Benoît Philippe el Germanio; Tria premio: Fino de la lernojaro de Benoît Philippe el Germanio. Partoprenis 26 verkoj de 10 aŭtoroj el 9 landoj.

FESTO: la programo konturiĝas

FESTO 2013 okazos la 10–18an de aŭgusto 2013 ĉe la Amikejo en la iama Esperanto-ŝtato Moresnet’ en la belga vilaĝo Kelmis kun riĉa programo. La 10a de aŭgusto estos akcepta tago kun interkona vespero. Dimanĉe, la 11an, okazos la oficiala malfermo de la arta programo. Unuafoje dum tiu festivalo Nikolin’ kun akompano de sia gurdo […]

BET-49: Riĉa kultura programo

La 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49), okazontaj la 6–14an de julio en Utena, elstaros inter multaj okazintaj BET-oj pro la tre riĉa kultura programo. Ĉiuvespere okazos koncerto, kaj dum kelkaj tagoj okazos po du koncertoj. Krome, unu vespero estos dediĉita al renkontiĝo kun urbanoj en la subĉiela scenejo apud la lago Dauniškis, kie vespere lumas koloraj […]

Belka Beleva forpasis

La 22an de decembro 2012 en Sofio pro apopleksio forpasis eminenta Esperanto-aktorino Belka Beleva. Ŝi naskiĝis la 29an de januaro 1927 kaj esperantistiĝis en 1957. En 1958 ŝi kunfondis la Bulgaran Esperanto-Teatron kadre de Bulgara Esperanto-Asocio. Kun sia edzo Anani Anev (1916-1992), same kiel ŝi profesia aktoro, ŝi prezentiĝis ankaŭ duope sub la nomo AABB. […]

Sciencisto, filo de la poetoj

Longa homa vivo en la lastaj jarcentoj estas interalie promeso de drastega ŝanĝo de ĉirkaŭa medio. Ekzemple la verkisto Bernard Shaw naskiĝis en 1856, en la jaro de la invento de celuloido, kaj mortis en 1950, kiam estis prezentita la unua kreditkarto. Krome li vivis dum regado de preskaŭ 30 britiaj ĉefministroj kaj postvivis plurajn […]

Fatraso, Kanibalo kaj Damaĝantoj

La 34a Moskva Internacia Kinofestivalo (MIKF) el la oficiala vidpunkto fariĝis triumfa por la britia kino. Estis du konkursoj por ludfilmoj (la ĉefa kaj Perspektivoj), kaj en ambaŭ venkis reprezentantoj de Britio: respektive Junkhearts (la tradukon de ĉi vorto ni traktu aparte en sekva alineo) kaj The Wreckers (La damaĝantoj). Krome la ĉefrolulo en Junkhearts […]

ESF: La estraro ŝanĝiĝis, la strategia evoluo progresas

Kadre de planita transiro, Humphrey Tonkin emeritiĝis de la prezidanteco de ESF (Esperantic Studies Foundation) dum la aprila kunsido de la ESF-estraro. La Estraro unuanime aprobis Vic-prezidanton Mark Fettes kiel lian sukcedanton. Tonkin estis prezidanto de la Fondaĵo ekde ĝia fondiĝo en 1968.

Unuafoje en Ruslando

La 4an de decembro en la arta gastejo de la publika biblioteko Belinskij en Jekaterinburgo okazis la Ruslanda premiero de la dokumenta filmo The Universal Language (La universala lingvo) de la Novjorka reĝisoro Sam Green. Post la spektado 21 spektantoj alte taksis la filmon kaj diskutis kelkajn problemojn, kiujn prezentis la reĝisoro. Li sobre traktas […]

Kultura vojaĝo al Vjetnamio

E-duKati lanĉas retan kurson pri Vjetnamio. La kurso konsistos el 20 partoj kaj traktos inter aliaj la historion, kulturon, geografion, politikon, turismajn vidindaĵojn, religion kaj artojn de Vjetnamio. La unuopajn lecionojn sekvas testo, kio helpas en la alproprigo de la konoj.