20 Decembro 2011 de AlKo
La 4an de decembro en la arta gastejo de la publika biblioteko Belinskij en Jekaterinburgo okazis la Ruslanda premiero de la dokumenta filmo The Universal Language (La universala lingvo) de la Novjorka reĝisoro Sam Green. Post la spektado 21 spektantoj alte taksis la filmon kaj diskutis kelkajn problemojn, kiujn prezentis la reĝisoro. Li sobre traktas [...]
4 Decembro 2011 de AlKo
E-duKati lanĉas retan kurson pri Vjetnamio. La kurso konsistos el 20 partoj kaj traktos inter aliaj la historion, kulturon, geografion, politikon, turismajn vidindaĵojn, religion kaj artojn de Vjetnamio. La unuopajn lecionojn sekvas testo, kio helpas en la alproprigo de la konoj.
2 Decembro 2011 de AlKo
La dua hiphopa… Jen hiphopa kompilo centprocente en Esperanto. Simile al uzantoj de la internacia lingvo, la artistoj estas disaj tra la tuta planedo. Partoprenis produktistoj, repistoj, kantistoj, kaj muzikistoj el deko da landoj: Germanio (Jonny M.), Brazilo (Tone), Kanado (Diablo), Danio (Bugge Bang), Finnlando (Dolchamar), Francio (La Pafklik), Japanio (Eterne Rima), Slovakio (Marteno), Svedio [...]
11 Oktobro 2011 de AlKo
Wolfgang Kirschstein, redakciano de La Ondo, ekde la 2004a jaro ĉiujare rakontas por niaj legantoj pri la novelektita nobelpremiito pri literaturo. Kelkajn tagojn post la proklamo de la premiito 2011 li verkis la suban tekston. 2011 ne estis escepto; ĉiam oktobro ekkirlas la karuselon kun la kandidatoj por la Nobel-premio en literaturo. Kaj elfalis, kiel [...]
8 Septembro 2011 de AlKo
Laŭ la fotoj pri la Universala Kongreso en Kopenhago, IJK en Kievo kaj SES en Nitra sur la kovropaĝo kaj dorsopaĝo de la plej freŝa kajero de La Ondo de Esperanto oni tuj komprenas, ke temas pri la duobla (aŭgusto-septembro) postkongresa Ondo kun vasta panoramo de la “Kongresa Sezono” en Esperantujo. Krom la tri menciitaj [...]
23 Aŭgusto 2011 de AlKo
Revueto pri la 33a Moskva Internacia Kinofestivalo Se pasintjare unu el la ĉefaj festivalaj tendencoj estis “provo lerni de la pasinto” — en pli ol plejparto de la konkursaj filmoj en 2010 temis pri la socialisma epoko, ĉi-jare estis preskaŭ oficiale deklarita, ke la ĉeftemo estas “reveno”. Sendube la menciita fenomeno estas tre multfaceta, kaj [...]
13 Januaro 2011 de AlKo
Lastatempe mi sufiĉe multe legas romanojn de la britia verkistino Iris Murdoch [ajris medok]. Nature mi interesiĝis ankaŭ pri ŝia personeco, kaj iom serĉis en la reto iujn interesajn informojn pri ŝi. Neatendite en la ruslingva parto de Vikipedio mi legis, ke Murdoch posedis Esperanton. Tio okazis maje’2010. Tuj direndas, ke nun, januare’2011, ĉi tiu [...]
30 Decembro 2010 de AlKo
La sekvan tagon post la Zamenhofa Tago estis dissendita al la abonantoj la januara kajero de La Ondo de Esperanto, kiun jam ricevis plejparto de niaj Eŭropaj abonantoj. La unuan Ondon en 2011 komencas informo pri la elekto de Katalin Kováts kiel la Esperantisto de la Jaro 2010 kaj panorama prezento de la esperantista vivo [...]
17 Oktobro 2010 de AlKo
La konkursa parto de la 32a Moskva Internacia Kinofestivalo (MIKF), tradicie okazinta en junio, estis plenigita de filmoj, kiujn oni povas konvencie nomi “politikaj”. Konsiderante, ke plejparto de tiuj filmoj estis faritaj en ekssocialismaj landoj kaj estis dediĉitaj al ĝuste tiu epoko, tio ne povas esti hazardo, sed konscia elekto de programa direktoro de MIKF [...]