Arkivo por la etikedo 'Kubo'

KKK: kultura, kunfrata, karavana

Post dekjara paŭzo interkongresa, la 18-22an de novembro okazis en Havano la 6a Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio kun la temo “Lingvoj kaj kulturoj: identeco en diverseco”. La kongreson en la urbocentra sidejo de la Nacia Unuiĝo de Arkitektoj kaj Konstruinĝenieroj partoprenis 134 esperantistoj el dek landoj, inter ili 22 eksterlandanoj el Kanado, Usono, Germanio, Belgio, [...]

Radio Havano bezonas vian helpon

Mi estis informita ke la stabo de la radiostacio interesiĝas pri la reala aŭdantaro de la Esperanto-elsendoj, ĉar oni planas redukti aŭ forigi programojn kies aŭdantaro malmultas, pro kostaj demandoj. Dum la lasta jaro la kvanto da leteroj kaj speciale retmesaĝoj falis, do, ili sin demandas ĉu la esperantistoj vere interesiĝas.

KER: Kia esperantumado en Kubo?

La 13–17an de marto 2013 en la belega feriejo Los Cocos (La kokosoj) okazis KERo (Kuba Esperanto-Renkontiĝo) – unu el la atingoj de Kuba Esperanto-Asocio, kiu ebligas liberan esperantumadon, kontrolon de rezultoj, transdonon de spertoj, kunsidadon, montgrimpadon, muzikumadon, sportadon, dancadon… Ĉi-jare en KER renkontiĝis esperantistoj de 13 el la 15 Kubaj provincoj, kaj krome malgrandaj [...]

Iom da Kuba gusto

Amindaj: Amindaj: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2011. La muzika ensemblo Amindaj estis kreita somere 2009 kaj unuafoje laŭte prezentis sin dum la Kubaj UK kaj IJK somere 2010. La kantistoj kaj muzikistoj devenas el Kubo, do ne mirindas, ke ilia preferata kaj dominanta stilo estas la tradicia Kuba muziko. La plimulto de la kantoj en [...]



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.