La Balta Ondo » Kroatio

OSIEK en Osijek
Ĉi-jare Internacia Esperanto-Konferenco (IEK) de la Societo OSIEK okazis la 16-22an de julio en la preskaŭ samnoma urbo Osijek, laŭ la delonga deziro de Višnja Brankovi£, ĉar estas ŝia urbo. Tiu ĉefurbo de la kroata provinco Slavonio situas meze de ebenaĵo ĉe la rivero Drava, proksime de Serbio kaj Hungario.

Spomenka Štimec prelegis pri Eroŝenko, Višnja pri sia urbo, Zlatko Tišljar pri “Kiel solvi eŭropan krizon?”, Georgi Mihalkov pri la bulgara Esperanto-poezio” kaj Maria Butan pri “Rumanaj landoj ĉe historiaj vojkruciĝoj”.

Anne Jausions prezentis la kvin plej ofte proponitajn librojn por la fama OSIEK-Premio; plej multaj partoprenantoj voĉdonis por la Historio de la Esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.

Ni ĝuis agrablan programon posttagmeze kaj vespere kaj malkovris la belan urbon en ties fortikaĵoj, inkluzive de la muzeo “Gloria Maris” kreita de du pasiaj gekolektantoj de mirindaj konkoj, kiujn ili trovis en la (antaŭa!) Panonia Maro kaj tra la tuta mondo.

Tre agrablan spektaklon prezentas la parko Kapack Rif: tra padoj oni superas kaj admiras la akvon plenan je kanoj, birdoj, kaj … kuloj. Por ĝui la akvon en alia etoso, ni sekvatage naĝis en la termo-banejo Bisovacke Toplice.

Merkrede okazis tuttaga ekskurso al Vukovar, ĉe la landlimo kun Serbio, kiu multege suferis dum la milito, aparte en 1991. La urbo estas rekonstruita, sed spuroj de la milito videblas sur la domoj tiucele konservitaj, kaj ĉefe sur la akvoturo el betono kiu superas la urbon. Ĉu vi konas la Vuĉedolan kulturon? Ni tute ne aŭdis tiun nomon antaŭe. Inter 3000 kaj 2500 a. K. brila popolo setlis sur monteto apud la nuna Vukovar. Nova Muzeo kaŝiĝas ene de ties flanko. Tiu popolo sen skribarto kreis kalendaron laŭ pozicioj de la steloj. Potoj estas ornamitaj per la simboloj de Oriono, Plejadoj, Kasiopeo!

La lastan vesperon Višnja, kiu sole zorgis pri la organizo de la tuta semajno, invitis nin al sia vilaĝa dometo, kie ni ĝuis la kamparan kvietan etoson de Slavonio.

Nova estraro de OSIEK estis elektita, kaj Pál Kozsuch iĝis prezidanto. Kaj poste eblis vojaĝi al la sufiĉe proksima ĝemelurbo Nitra, por partopreni en UK.

Claude Jausions

Anne Jausions

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/08/osiek

Lucija Borčić forpasis
La 14an de novembro forpasis en Zagrebo

Lucija Borčić (1921-2015)

Ŝi naskiĝis la 26an de julio 1921 en Podšpilje sur la insulo Vis. Ĝis sia emeritiĝo ŝi laboris kiel oficisto de la Plastikarta Asocio de Kroatio. Ŝi lernis Esperanton en 1940 kaj ekde 1946 aktive partoprenis en la movado, plenumante diversajn funkciojn loke kaj nacie, precipe animante la Esperanto-Societon “Bude Borjan” en Zagrebo, en kiu ŝi estis komitatano, kasisto, sekretario kaj prezidanto. Ŝi ankaŭ ofte gvidis kursojn laŭ sia propra rekta metodo, prelegis kaj aktoris.

Borčić estis sekretariino de la 38a UK en Zagrebo (1953). Membro de UEA ekde 1948, ŝi estis vicdelegito en Zagrebo 1952-1961 kaj 1980-2010, kaj fakdelegito pri turismo 1980-1984. Ŝi estis membro de la Akademio Literatura de Esperanto kaj de ĝia antaŭulo Esperantlingva Verkista Asocio.

En Borčić la kroata literaturo perdis sian plej fekundan esperantiganton. Ŝi tradukis Kantoj de l’silento de Zora Heide (kun I. Borovečki kaj E. Lapenna; 1984), La bluoj de Vesna Parun (1999), Lumo kaj ombro de Ivan Golub (kun M. Belošević kaj Z. Heide; 2009), kaj verkojn de multaj aliaj aŭtoroj por antologioj kaj revuoj. Propran orginalan poezion ŝi publikigis en la kolekto Pulsas la viv’; poemoj 1997-2001 (2001). Ŝi tradukis ankaŭ fakan literaturon, i.a. Socialisma memmastrado de E. Kardelj (1986) kaj Mi resanigis PPPetron de P. Čimbur (1995). Kiel vortaristo ŝi aŭtoris Granda vortaro Esperanta-kroata (2008) kaj Granda vortaro kroata-Esperanta (2009), kun resp. 42 000 kaj 57 000 leksikaj unuoj la plej ampleksaj Esperanto-vortaroj por kroatoj.

Pro siaj elstaraj meritoj Lucija Borčić estis elektita kiel Honora Membro de UEA en la 86a UK en Zagrebo (2001).

Ni funebras kaj kondolencas.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2015, №593.

La deka Eŭropa kongreso: Malgranda, sed riĉ-enhava
De la 6a ĝis la 12a de julio okazis en kroatia urbo Rijeka la deka kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU). Kvankam kun nur 146 partoprenantoj el 21 landoj ĝi estis la plej malgranda ĝisnuna EEU-kongreso, ĝi estis tre riĉa enhave.

La kongreson aŭspiciis la ŝtatprezidento de Kroatio Ivo Josipović, kio grave levis ĝian prestiĝon kaj la amaskomunikiloj tre interesiĝis pri ĝi. Aŭspiciis la kongreson ankaŭ la urbestraro de Rijeka kaj estraro de la regiono Primorsko-Goranska: la urbo disponigis senpage la kongresejonm kaj la regiono helpis per iom da mono por preparlaboroj. La urbestraro ankaŭ kunvokis gazetaran konferencon. Aperis aro da artikoloj en gazetoj, TV- kaj radio-raportoj.

Dum la malfermo unue estis kantataj la Kroatia kaj la Eŭropa himnoj, oni legis la mesaĝon de la ŝtatprezidento, la reprezentantoj de la urbo kaj la regiono salutis la kongreson, Seán  Ó Riain kaj Nikola Rašić parolis pri la celoj de la kongreso kaj de la ĉeftemo, Jozefo Reinvart transdonis la premion Cigno por 2013 al la Kroatia E-Ligo kaj fine oni povis spekti tre interesan provkodon kun la Eŭropa himno en Esperanto (kantata de koruso de Oostende) kaj kun la komencoj de ĉiuj 28 landaj himnoj, dum kiuj prezentiĝis fotoj pri la plej karakterizaj vidindaĵoj de la koncernaj landoj.

Kadre de la kongresa ĉeftemo okazis kvin prelegoj, inter kiuj tri de neesperantistaj universitataj profesoroj (Milorad Pupovac, profesoro kaj deputito en kroatia parlamento; Emil Heršak kaj Jagoda Granić). Krom ili prelegis Nikola Rašić kaj Seán Ó Riain. La prelegaro donis la eblon akcepti priteman rezolucion kun proponoj al EU kiel igi la komunikadon en EU pli justa.

La asembleo de EEU akceptis la diversajn raportojn kaj elektis novan estraron por la sekva 3-jara periodo: La prezidanto restas Seán Ó Riain, ankaŭ la vicprezidantino Flory Witdoeckt kaj la sekretario Zlatko Tišljar. La estraro nun havas tri pliajn membrojn: Nikola Rašić, Petro Balaž kaj Sandra Schweder. La malferma asemblea kunsido traktis strategion de EEU kaj akceptis kvin strategiajn celojn: unue pluaktivi en Platformo por multlingvismo de la neregistaraj organizoj, klopodante plu klarigi la eblan rolon de Esperanto kiel katalizilo por lerni naciajn fremdlingvojn; due pluagi disvastigante la proponon al Eŭropaj korusoj kanti la Esperantan tekston de la Eŭropa himno kiam oni tion deziras; trie stimuli Eŭropajn Esperanto-asociojn, grupojn kaj entreprenojn krei projektojn kadre de konkursoj de EU; kvare disvastigi solidaran kunlaboron inter pli riĉaj kaj fortaj landaj asocioj kaj tiuj en krizo; kaj kvine EEU klopodos realigi Euroscola en Strasburgo dulingve (kiel eksperimento) en kiu la oficialuloj uzos la anglan kaj la partoprenantaj gejunuloj el dudeko da landoj Esperanton.

La antaŭlastan tagon oni dediĉis al demando pri novigaj manieroj aktivi en lokaj grupoj ĉar ankaŭ la agado de E-societoj estas en grava krizo. Estis proponitaj interesaj novaj agadmanieroj aparte por etaj urboj, kaj aparte por grandaj. Okazis ankaŭ multaj alitemaj prelegoj.

La kulturajn programojn komencis folklora vespero kun la folklora grupo Zora el Opatija. Lundon okazis koncerto de kanzonoj de Georgo Handzlik kaj Saša Pilipović kiu kantis popolajn kaj popularajn kanzonojn de parto de iama Jugoslavio. Mardon koncertis tenoro Neven Mrzlečki, membro de Operteatro en Zagrebo. Li kantis elektitajn ariojn de diversaj oper- kaj operetautoroj parte kroataj parte diversnaciaj en Esperanto.

La postan tagon ni vidis la teatraĵon Societo de viktimoj de Shirley Valentine de Georgo Handzlik. Ludis Saša Pilipović kaj Georgo Handzlik.

Ĵaŭde ni havis esceptan honoron aŭskulti koncerton de la juna perkutistino Kaja Farsky. Ŝia lerto kreis por ĉiuj neforgeseblan vesperon en kiu tremis la emocioj.

La lasta koncerto estis de la ensemblo Druyd el Zagrebo. La koncerto kreis la atmosferon de ne-teraj kondiĉoj, kondukis nin de la praeksplodo al la enormaj spacoj de la disvastiĝanta kosmo.

Paralele kun kelkaj programoj eblis spekti elektitajn filmojn el arkivo de Krunoslav Tišljar. Temas pri tre interesaj dokumentoj pri la E-movado ekde 1980 ĝis 2010.

La ekskursa tago donis la eblecon viziti la insulon Krk perŝipe aŭ aŭtobuse viziti historiajn urbojn de Istrio.

Aparte menciindas, ke la esperantistaj verduloj festis sian 30-jariĝon kaj ke Kroatia E-Ligo sukcesis ricevi subvencion por 10 gejunuloj kiuj havis la celon lerni pri la organizado de internaciaj kongresoj.

jen la konkludoj akceptitaj fine de la kongreso:

La kongreso

1) substrekas la gravecon de lingva justeco, kiel ero de la ĝenerala justeco;

2) atentigas pri la neceso, ke EU evoluigu kulturan politikon;

3) bedaŭras la decidon de la itala EU-prezidanteco forigi la francan kaj germanan lingvojn de sia prezidanteca retejo. Tiu decido rekte kontraŭas la oficialan EU-politikon de multlingvismo kiun decidis la EU-ĉefoj de ŝtato kaj registaro en la Eŭropa Konsilio de Barcelona en 2002;

4) konsideras, ke la retejo de ĉiu EU-prezidanteco devus esti en ĉiuj 24 oficialaj EU-lingvoj, por alparoli ĉiujn civitanoj en la 28 EU-landoj egalrajte, kaj tiel alproksimigi la Eŭropan integriĝon al la civitanoj;

5) konsideras, ke la kosto de tia retejo ne estas pravigo, ĉar temas nur pri salajroj de ĉirkaŭ 50 tradukistoj dum 6 monatoj, ĉiun 14an jaron;

6) substrekas la gravecon de la kantado de la Eŭropa himno far civitanoj el diversaj EU-landoj kune en neŭtrala lingvo por antaŭenigi la Eŭropan identecon harmonie kun naciaj kaj regionaj identecoj;

7) atentigas, ke la Civilsocia Platformo por Multlingvismo, starigita far la Eŭropa Komisiono en 2009, rekomendas praktikajn testojn en lernejoj por ekscii kiu dua lernota lingvo plej kuraĝigas la sekvan lingvolernadon, kaj apelacias al ĉiu EU-Membroŝtato starigi tiajn programojn en siaj lernejoj, laŭ la supremenciita oficiala EU-politiko, ke ĉiu lernu tri lingvojn, la denaskan kaj du aliajn;

rekomendas al la Eŭropa Komisiono tradukigi la raporton de la Civilsocia Platformo por Multlingvismo de junio 2011 al ĉiuj 24 oficialaj EU-lingvoj;

9) rekomendas al ĉiuj EU-membroŝtatoj studi la Slovakian modelon de la Eŭropa Konvencio por plie engaĝi la civitanojn en la Eŭropa integriĝo.

10) Post fakaj prelegoj pri la kongresa temo, la kongreso konstatis, ke:

a) ekzistas tendenco en la tutmondiĝo, ke fortiĝu supera lingvo, metanta ĉiujn aliajn lingvojn en duarangan pozicion;

b) ekzistas minimume 2 vojoj por plibonigi tiun staton: 1) ke oni kreu artefaritajn regionajn lingvojn baze de lingva parenceco, ekzemple meza slava, latinida kaj ĝermana lingvoj; 2) ke oni uzu neŭtralan lingvon por la tuta Eŭropo;

c) por komenci la procezon de plijustigo de lingvaj rilatoj, ĉiu civitano senescepte, devus rezigni pri la uzo de la propra lingvo por komunikado inter malsamlingvanoj.

En Rijeka, la 12-an de Julio 2014

Zlatko Tišljar

Ĝi estas artikolo el la postkongresa duobla kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №8-9.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/07/rijeka-3/

La prezidento de Kroatio akceptis esperantistojn
La 11an de junio la prezidento de Kroatio Ivo Josipović akceptis delegacion de esperantistoj okaze de la baldaŭ okazonta Eŭropa Esperanto-Kongreso en Rijeka, kies aŭspicianto li estas. En la delegacio estis prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) Seán Ó Riain, sekretario de EEU Zlatko Tišljar, estrarano de EEU Nikola Rašić, prezidanto de Kroatia Esperanto-Ligo (KEL) Anto Mlinar, sekretariino de KEL Spomenka Štimec, prezidanto de Loka Kongresa Komitato Boris Di Costanzo kaj la prezidanto de Kroatia Esperanto-Junularo Đivo Pulitika.

La interparolo daŭris 30 minutojn. La delegacio prezentis al Ivo Josipović la laboron de eŭropaj esperantistoj kaj transdonis kelkajn informmaterialojn. Ili aparte petis lin subteni la proponon de EEU al Buroo de Eŭropa Parlamento okazigi unu sesion de Euroscola en 2015 en Esperanto.

Ivo Josipović, kiu profesie estas interalie ankaŭ muzikisto-komponisto aparte interesiĝis pri muziko en Esperanto kaj petis ke  ni sendu al li informojn pri tio kaj la Esperanto-tradukon de la kroata himno.

Zlatko Tišljar

Ĝi estas artikolo el la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №7.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/06/kroatio/

Jubilea kongreso de EEU
La deka jubilea kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), okazonta la 6–12an de julio 2014 en Rijeka (Kroatio), diskutos pri la temo “Justa Eŭropo – justa lingva solvo en EU”, kion aparte substrekis en sia deklaro kroata ŝtatprezidanto Ivo Josipović, kiu aŭspicias la kongreson pro tio ke lia prezidanta programo ĉefe enhavis la celon realigi pli justan Kroation. Josipović diris ankaŭ, ke li mem subtenas Esperanton ĉar ĝiaj celoj, paco kaj amikeco, kongruas kun liaj politikaj kaj personaj celoj. Li invitis delegitaron de EEU al aparta akcepto kiun li faros en junio ĉi-jare.

Aliĝu do al la escepte interesa kongreso, kontribuu al vasta diskuto pri la ĉeftemo, pri kiu prelegos ankaŭ neesperantistaj fakuloj kaj superaj politikistoj.

Vi ne havos la okazon serioze partopreni en grava esperantista kunveno, kies rezultojn sekvos la ĝenerala ĵurnalistaro en Kroatio, sed ankaŭ vi povos ĝui la abundan kulturan programon: ĉiuvespere okazos koncerto aŭ teatra spektaklo, kaj dumtage estos pluraj ebloj viziti kulturhistoriaĵojn en Rijeka inkluzive de la nova moderne konstruita moskeo en Rijeka.

Venu do al bela mediteranea regiono, Adriatika marbordo kaj spertu belegan naturon en facile atingebla parto de Eŭropo. La tuttaga ekskurso gvidas vin al ĉarmega ĉirkaŭaĵo de Rijeka kaj vi povas aliĝi ankaŭ al kvartaga antaŭkongreso kies programon vidu ĉi tie:

http://eeu-kongreso.webnode.com/anta%C5%AD-kaj-postkongresoj/

Informoj pri la kongreso: http://eeu-kongreso.webnode.com/

Zlatko Tišljar

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/03/rijeka-2/

Jubilea kongreso de EEU ĉe Adriatiko
Inter la 6a kaj 12a de julio 2014 okazos en la marborda Kroatia urbo Rijeka la jubilea 10a kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) honore al la fakto, ke Kroatio eniris la Eŭropan Union en 2013 kiel la plej nova 28a membro.

La temo de la kongreso estas “Justa Eŭropo kun justaj lingvaj rilatoj – malmultekosta komunikado”. Tiusence kadre de ses pritemaj prelegoj tri estos de neesperantistaj universitataj fakuloj, inter kiuj profesoro Milorad Pupovac, membro de la parlamento de Kroatio.

Kiel kutime, la programo abundos per kulturaj aranĝoj, inter kiuj estas ankaŭ ĝis nun neviditaj, ekzemple, spektaklo de UMS-rokopero el Svislando.

Ni ŝatus en 2014 havi imponan kongreson de EEU en Kroatio pro bona situo, bona mediteranea klimato, bonaj lokaj kondiĉoj, forta Esperanto-movado en Kroatio, bona temo kaj elektojaro de EEU. Impona signifas ankaŭ granda. La plej granda ĝis nun estis la kongreso en Parizo kun preskaŭ 500 personoj, dum la plej eta estis en 2012 en Galway kun nur 150. Ni forte esperas en Kroatio havi almenaŭ 250 partopreantojn.

Amasos ankaŭ turismaĵoj: kvartaga antaŭkongreso en la meza Kroatia marborda regiono (Biograd) kaj dumkongresaj ekskursoj al proksimaj insuloj kaj montaro.

Detalajn informojn vi trovos en la reto:

http://eeu-kongreso.webnode.com

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/12/rijeka

La Zamenhofa Tago en Kroatio
Plurloke en Kroatio esperantistoj festis la Zamenhofan tagon. Plej solene kaj plej amase kroatoj renkontiĝis en Bjelovar, kie la regionan festadon kunorganizis Bjelovara Esperantista Societo, Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac kaj Esperanto-societo Estonteco el Križevci. Parto de la festa programo (tri ekspozicioj) okazis en la biblioteko “Petar Preradović”. Kun partopreno de kvindeko da personoj, interalie de la urbestro Antun Korušec kaj la direktoro de la biblioteko Marinko Iličić, kiuj salutis la gastojn, estis prezentita fotoekspozicio de la esperantisto Ivica Šćepanović (el insulo Brač) “La vivo tra objektivo”, la bildkarta ekspozicio “La mondo estas mirinda ĝardeno” kaj la ekspozicio “Dudek numeroj de la revuo Zagreba Esperantisto”.

Post komuna fotado en la urba parko, la dua parto de la programo okazis en la ejo de Ĉeĥa komunumo kun okdeko da partoprenantoj. Festparolis la prezidanto de la Bjelovara Esperantista Societo Franjo Forjan kaj la sekretario de la Dokumenta Esperanto-Centro Josip Pleadin, estis spektita la filmo de Sam Green The Universal Language, recititaj la kroatlingven tradukita Zamenhofa poemo Al la fratoj (bonega prezento kun drummuziko de lernantoj de Buroteknika kaj ekonomika lernejo), poemo Manringo de mia morta patrino de la forpasinta loka poeto-esperantisto Željko Sabol, poemo La sango min pelas de la ĉi-jare omaĝata mondvojaĝanto Tibor Sekelj, kaj kelkaj poemoj de profesoro Zdravko Seleš, kies nova trilingva (kroata, kajkavdialekta kaj Esperanta) libro Sonĝoj kaj ombroj estis ankaŭ prezentita al la publiko.

En la muzika programparto prezentiĝis la juna talenta violonistino Vanda Dabac per muziko de Bach, kiu violone akompanis ankaŭ la kantistinon Marica Hasan, prezentinta la kanton Mara kolombo. Ĉiuj ĉeestintoj ricevis donace la kroatlingvan eldonon de Sklavoj de dio de la hungara verkisto Géza Gárdonyi, tradukitan el Esperanto, per kiu ilin donacis la tradukinto Aleksandar Kocian el Osijek. Subskribita estis donackontrakto je proksimume 1000 eŭroj, kiun la Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj donacis al Dokumenta Esperanto-Centro en Đurevac por ekipiĝi per bonkvalita fotokopiilo.

La organizantoj regalis siajn gastojn per komuna tagmanĝo kaj speciale enboteligita Zamenhoftaga vino, post kio sekvis dancmuziko plenumita de la ensemblo de la Ĉeĥa komunumo. Al la festo aparte kontribuis Kroata Fervojista Esperanto-Asocio el Zagrebo, kiu por siaj membroj organizis komunan trajnekskurson al Bjelovar. La festadon finance subtenis la urbo Bjelovar (danke al la urbestro Antun Korušec), la Departemento Bjelovar-Bilogora (danke al la departementa funkciulino Dominka Pretula) kaj deko da aliaj sponsoroj. Anoncis la feston kaj poste pri ĝi raportis la regiona gazeto Bejlovarac, kaj filmis ĝin la skipo de Kroata televido. Speciale engaĝita filmisto kaj fotisto Jozo Lovrić pretigis ampleskan dokumentan materialon. Porokaze estis eldonita Esperanta kantareto kaj katalogo por la ekspozicio de Ivica Šćepanović; la Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj al ĉiuj donacis la tri lastajn numerojn de Zagreba Esperantisto.

Per prezento de libro kaj porokaza ekspozicio “Tibor Sekelj – aliaj homoj kaj regionoj” la Zamenhofan tagon kaj la centan naskiĝdatrevenon de Tibor Sekelj signis la Etnografia muzeo de Zagrebo kunlabore kun Kroata Esperanto-Ligo la 19an de decembro.

Pri Tibor Sekelj ekspozicias ankaŭ la urba biblioteko “Metel Ožegović” en Varaždin, ekde la 14a de decembro 2012 ĝis la 5a de januaro 2013. La ekspozicion preparis Janja Kelava, el la Esperanto-societo “Božidar Vančik” (Varaždin), kiu estas ankaŭ bibliotekistino en la menciita institucio.

Per porokaza kunveno en sia sidejo Zamenhofan tagon festis ankaŭ la Esperanto-societo Rijeka la 17an de decembro.

Josip Pleadin

Ĉi tiu artikolo aperos en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №2.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/12/220kroatio/

MKR revenis al Adriatiko
Pasintjare la Mont-Kabana Renkontiĝo (MKR) venigis siajn partoprenantojn al la belega pinto Stol je la Aŭstria-Slovenia limo, kie fine de septembro regis belega, kvazaŭ somera vetero. Ĉi-jara MKR okazis tri semajnojn pli poste, inter la 11a kaj 14a de oktobro, sed ĉe marbordo (la ejo estis nur 50 metrojn for de la maro!), en la nord-adriatika urbeto Lovran en Kroatio, kaj ĉiuj esperis ke la vetero estos almenaŭ same bela. Bedaŭrinde, tio ne realiĝis. Antaŭ MKR la vetero estis belega, post ĝi eĉ pli bela… sed dum ĝi pluvis ofte, kaj la ekskursoj al plej alta pinto de Istrio (Učka, 1401 m), kaj al la interesa roka pinto Sisol (835 m) ne estis tre agrablaj.

Tamen MKR havis siajn brilajn momentojn: la loĝado estis la plej luksa en ĉiuj 23 jaroj de la aranĝo, kun hotela standardo kaj nepriskribeble bela rigardo al la golfo de Rijeka kaj najbaraj insuloj. Krome, spite al la ŝanĝiĝema vetero, la marakvo ankoraŭ estis varma (21 gradoj), kaj la partoprenantoj uzis la eblon naĝi. Aldone, samtempe kun MKR en Lovran okazis tradicia festo “Marunada”, festo de kaŝtanoj, kiam oni rikoltas kaŝtanojn kaj preparas el ili bongustajn kukojn, kaj la tuta festo estas kompreneble aranĝita kun multe da muziko, vintrinkado kaj ĝenerala festema etoso.

Ĉi-jaran MKR-on partoprenis 33 partoprenantoj el ok landoj, kaj la organizantojn speciale ĝojigis tio, ke ĉi-jare estis pli multe da gastoj el pli foraj landoj: Ruslando, Svedio, Germanio… MKR ja estas nur kvartaga aranĝo, ekde ĵaŭdo ĝis dimanĉo, kaj ne indas longe vojaĝi por tiel mallonga restado – sed ĉiam eblas organizi la vojaĝon tiel ke oni aldone vizitu ankaŭ aliajn interesaĵon de la regiono kaj lokajn esperantistojn.

Vanja Radovanović

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №12.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/11/mkr/

Kroatio: La deka kongreso
Foto de Siniša Milašinović

La dekan fojon kongresis la kroata esperantistaro en sia jubilea kongreso en Koprivnica la 22an–24an de junio ĉi-jare. Aliĝis preskaŭ 180 geesperantistoj el Kroatio kaj 14 aliaj landoj de kvar kontinentoj, el kiuj alvenis ĉirkaŭ 140 kongresanoj.

La unuan kongresan tagon oni rezervis grandparte por la jarkunveno de Kroata Esperanto-Ligo (KEL) kiu daŭris pli ol ses horojn (duoble pli ol planite). Pro tio dum la unua kongresa tago malfruis aŭ entute ne okazis la aliaj planitaj programoj. El pluraj planitaj prelegoj okazis nur la prelego de Zlatko Tišljar La vivfilozofio de Tibor Sekelj kaj la publika prezento de la libro Sonĝoj kaj ombroj de Zdravko Seleš. Pro la sama kaŭzo malfruegis ankaŭ la koncerto de la itala kantisto Manŭel kaj prokrastiĝis la amika vespero de malnovaj brigadanoj-esperantistoj.

La organizantoj esprimis sian grandan bedaŭron pro tia evoluo de la programo, ĉar ĉio estis zorge planita, sed pro la internaj problemoj de KEL diskutitaj en la jarkunveno, la planoj fiaskis. Dum posttagmezaj horoj, por ĉiuj kongresanoj estis organizita vizito al Muzeo de nutrado.

Tamen, la dua kongresa tago estis brila. La programo komenciĝis kaj finiĝis maksimume akurate. El la politikaj funkciuloj partoprenis kaj salutis la kongreson la anstataŭanto de la departementestro Ivan Pal kaj la konsilistino de la urbestrino Helena Hećimović, kiuj tre favore parolis pri Esperanto. En la kultura programo partoprenis la Kulturarta societo “Koprivnica” per la kroata kaj Esperanta himnoj, per la kanto “Koprivnica” (la urba himno) kaj per du koreografioj de la regiona folkloro.

“Kaposvár salutas Koprivnicon” estis interesa maniero kunligi per Esperanto la ĝemelajn urbojn Kaposvár (Hungario) kaj Koprivnica (Kroatio). Per la iniciato de esperantistoj, el Kaposvár venis speciala Esperanto-sendito de la urbestro Károly Szita. Li estis la kapoŝvara esperantisto Béla Apáti Kóvacs, kiu alportis specialan salutleteron al la urbestrino de Koprivnica, Vesna Želježnjak.

En la daŭro de la programo estis omaĝita la forpasinta kroata aktorino Vida Jerman, al kiu pasintjare estis atribuita la premio “Kalendulo” establita de la kroata esperantisto Neven Kovačić. Riĉigis la programon per sia kabaredaĵo Posttagmezo kun Saša la konata Esperanto-artisto Saša Pilipović, kaj longan koncerton prezentis la operkantisto Neven Mrzlečki el Zagrebo. Aparte estis omaĝita la Esperanta poeto Đuro Rašan okaze de lia centa naskiĝdatreveno. La kultura programo finiĝis per kantado de Eŭropa himno (prezentita

de Neven Mrzlečki), ĉar Kroatio troviĝas ĉe la sojlo de la plenrajta membreco en la komunumo de eŭropaj ŝtatoj (tiun statuson ĝi akiros komence de julio 2013).

La Organiza komitato de la kongreso regalis ĉiujn kongresanojn per komuna tagmanĝo en la Hotelo “Podravina”, post kio venis busoj kiuj transportis ilin al senpaga sed riĉa kongresa ekskurso.

La unua ekskursa celo estis la vilaĝo Koprivnički Bregi, kie estis inaŭgurita nova ZEO: memortabulo al Ilija Puhalo (1899–1937) okaze de la 75a datreveno de lia morto.

Li estis unu el la ĉefaj figuroj de la fervojista Esperanto-movado kaj la persono kiu pleje elstaris en la disvastigo de Esperanto en la nordkroataj regionoj. La memortabulon kune malkovris la estro de la Komunuma konsilio Darko Sobota nome de la komunumo Koprivnički Bregi kaj Josip Pleadin nome de Dokumenta Esperanto-Centro, kiu iniciatis la starigon de la tabulo.

Post tio la kongresanoj vizitis la vilaĝon Hlebine, la lulilon de la kroata naiva (pentro)arto. La lasta celo de la ekskurso estis la urbeto Đurđevac, kie tiutage okazadis la fina festo de la turisma kaj kultura manifestacio “Picokijada”. La kongresanoj spektis nekutiman teatraĵon en la ekstera scenejo, kiu okazis nokte kun multaj aktoroj, statistoj, rajdantoj kaj sonaj kaj lumaj efektoj. Post la teatraĵo, je la noktomezo, estis spektita ankaŭ la impona piroteknika spektaklo.

Por la tria kongresa tago estis preparita malstreĉiĝo en la urbaj naĝbasenoj kaj aparte riĉa pikniko en la vinberejo de Josip Kolarević apud Đurđevac.

El specialaj kongresaj programoj menciindas, ke en la montrofenestroj de la biblioteko kaj legejo Fran Galović en Koprivnica estis prezentita ekspozicio rilate al la 125-a datreveno de Esperanto. Kunlabore kun Filatelista societo de Koprivnica estis lanĉita filatela koverto, kaj la Kroata poŝto la 23an de junio uzis specialan poŝtan stampon en sia oficejo en Koprivnica.

La kongreson oficiale aŭspiciis la departemento Koprivnica-Križevci kaj la Urbo Koprivnica, sed sian financan kaj alian helpon donis pluraj sponsoroj. La organizanto de la kongreso estis Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac, komisiita de KEL. La Organiza komitato konsistis el naŭ aktivuloj kiuj la tutan laboron plenumis sub la lerta gvidado de sia sekretario Josip Pleadin.

Dokumenta Esperanto-Centro eluzis la kongresan partoprenon de la brazila geedza paro Gilberto kaj Aparecida Menegasso por organizi la postkongresajn prelegojn “Brazilo – koninda lando”, kiuj okazis la 26-an de junio en Bjelovar kaj la 27-an de junio en Sisak kaj Petrinja.

Menciindas, ke la geedzojn Menegaso en oficiala vizito akceptis ankaŭ la urbestro de Bjelovar, kaj la iniciaton salutis per sia letero la ambasadoro de Brazilo en Kroatio, Luiz Fernando G. de Athayde.

Davor Grgat

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2012).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №7.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/06/213kroatio/

El unu venas kvar lingvoj
Vide el Bruselo

Eŭropa Unio (EU) foje ŝajnas miraklo. Eĉ en la mezo de la plej granda minaco al la unuiĝo de la plej diversaj Eŭropaj landoj, ĝi akceptas novan membron: Kroation. La pligrandiĝo de EU per Kroatio signifas ankaŭ la daŭrigon de la promeso farita al sud-orientaj Eŭropaj landoj – se ili akceptas demokration kaj daŭrigas siajn reformvojojn, ili povos aliĝi al EU.

La pligrandiĝo de EU per Kroatio sekvas la aliĝon de Rumanio kaj Bulgario en 2007 kaj de la dek centreŭropaj landoj en 2004. Ĝi ankaŭ estas klara signalo al tiuj, kiuj pro diversaj kialoj kritikas la koncepton de la unuiĝinta Eŭropo, ĉu dekstre, ĉu maldekstre: Eŭropo daŭrigos sian vojon al unuiĝo.

Tamen daŭre mankas komuna lingvo. Akceptante Kroation, EU aplikas la unuan decidon (1958/1), laŭ kiu rajtas esti lingvoj de EU nur tiuj, kiuj estas oficialaj sur la teritorio de membro-ŝtato.  Kompreneble, en Kroatio oficiala estas la kroata, same kiel la serba en Serbio. Kaj nun oficialas la bosna en Bosnio, kaj la montenegra en Montenegro.

Zagrebo, la ĉefurbo de Kroatio (Foto EK)

Ni ĉiuj konscias, ke lingvoj ja ŝanĝiĝas, sed ĉu en periodo de malpli ol 20 jaroj eblas, ke el unu serba-kroata lingvo aperu kvar apartaj lingvoj? Pere de unuiĝo en EU, la popoloj de la sud-orienta Eŭropo retrovos iom de sia antaŭa komuneco.  Tamen lingve EU disigas ilin kaj kreas diferencojn, kiuj antaŭe ne estis.

Bedaŭrinde, funkciuloj de la Eŭropa Komisiono daŭre insistas, ke la diferenco inter la serba, montenegra, bosna kaj kroata estas esence samaj, kiel inter la ĉeĥa kaj slovaka, aŭ, por uzi nordeŭropan ekzemplon, inter la dana, norvega kaj sveda.  Pro tio oni bezonos iom post iom apartajn tradukskipojn por la sudslavaj lingvoj. Ĉu EU devas akcepti la belgan aŭ luksemburgan version de la franca kiel apartajn lingvojn? Ĉu la irlanda versio de la angla meritas apartan tradukservon?

Ne tiom ĝenas la malŝparo de Eŭropunia mono por tradukoj al la sudslavaj lingvoj. Tamen tio estas oficialigita, je tempo kiam milionoj da eŭropanoj estas senlaboraj kaj kiam membro-ŝtatoj bezonegas monon por pagi bazajn sociajn servojn. Aliflanke, la samaj funkciuloj daŭre neas la eblecon uzi la gepatran lingvon por milionoj da eŭropanoj kiuj parolas katalune, kimre, galege, baske, kaj ankaŭ por tiuj, kiuj parolas ruse, turke kaj arabe en EU.

Multlingvismo ŝajnas esti nura slogano en EU. Pro la ĉiam kreskanta graveco de la angla, en 2005 ĉirkaŭ 70% de ĉiuj Komisionaj dokumentoj estas unue skribitaj angle. Nun ni alproksimiĝas al la magia nombro 90%.

Ĵus antaŭ la pli frua pligrandiĝo de la EU, La Ondo de Esperanto enketis pri la lingvaj efikoj. Ĉu la Komisiono antaŭvidas ankaŭ apartajn servojn por la kroata, bosnia kaj serba lingvoj, ni tiam demandis? “Estas tro frue por komenti tion”, – agnoskis en 2005 Frédéric Vincent, priparolanto de la Komisiono. (La Ondo de Esperanto, 2005, №8-9). Ses jarojn poste EU ankoraŭ ne scias, kion fari.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la rubriko Vide el Bruselo de la januara kajero de La Ondo de Esperanto.

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №1 (207).

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/12/brus207/