Arkivo por la etikedo 'Kroatio'

INTER-FEST

Se vi jam partoprenis iun Esperanto-aranĝon en Bjelovar, vi certe scias kial kroatiaj esperantistoj de jaro al jaro tradicie renkontiĝas tie. Se ĝis nun vi ne havis tian ŝancon, jen bona okazo por vizitas tiun urbon, kiu troviĝas nur 90 kilometrojn for de la kroatia ĉefurbo Zagrebo. Ekde 1909 en Bjelovar Esperanto havas fortan tradicion, […]

OSIEK en Osijek

Ĉi-jare Internacia Esperanto-Konferenco (IEK) de la Societo OSIEK okazis la 16-22an de julio en la preskaŭ samnoma urbo Osijek, laŭ la delonga deziro de Višnja Brankovi£, ĉar estas ŝia urbo. Tiu ĉefurbo de la kroata provinco Slavonio situas meze de ebenaĵo ĉe la rivero Drava, proksime de Serbio kaj Hungario.

Lucija Borčić forpasis

La 14an de novembro forpasis en Zagrebo Lucija Borčić (1921-2015)

La deka Eŭropa kongreso: Malgranda, sed riĉ-enhava

De la 6a ĝis la 12a de julio okazis en kroatia urbo Rijeka la deka kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU). Kvankam kun nur 146 partoprenantoj el 21 landoj ĝi estis la plej malgranda ĝisnuna EEU-kongreso, ĝi estis tre riĉa enhave. La kongreson aŭspiciis la ŝtatprezidento de Kroatio Ivo Josipović, kio grave levis ĝian prestiĝon kaj […]

La prezidento de Kroatio akceptis esperantistojn

La 11an de junio la prezidento de Kroatio Ivo Josipović akceptis delegacion de esperantistoj okaze de la baldaŭ okazonta Eŭropa Esperanto-Kongreso en Rijeka, kies aŭspicianto li estas. En la delegacio estis prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) Seán Ó Riain, sekretario de EEU Zlatko Tišljar, estrarano de EEU Nikola Rašić, prezidanto de Kroatia Esperanto-Ligo (KEL) […]

Jubilea kongreso de EEU

La deka jubilea kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), okazonta la 6–12an de julio 2014 en Rijeka (Kroatio), diskutos pri la temo “Justa Eŭropo – justa lingva solvo en EU”, kion aparte substrekis en sia deklaro kroata ŝtatprezidanto Ivo Josipović, kiu aŭspicias la kongreson pro tio ke lia prezidanta programo ĉefe enhavis la celon realigi […]

Jubilea kongreso de EEU ĉe Adriatiko

Inter la 6a kaj 12a de julio 2014 okazos en la marborda Kroatia urbo Rijeka la jubilea 10a kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) honore al la fakto, ke Kroatio eniris la Eŭropan Union en 2013 kiel la plej nova 28a membro. La temo de la kongreso estas “Justa Eŭropo kun justaj lingvaj rilatoj – […]

La Zamenhofa Tago en Kroatio

Plurloke en Kroatio esperantistoj festis la Zamenhofan tagon. Plej solene kaj plej amase kroatoj renkontiĝis en Bjelovar, kie la regionan festadon kunorganizis Bjelovara Esperantista Societo, Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac kaj Esperanto-societo Estonteco el Križevci. Parto de la festa programo (tri ekspozicioj) okazis en la biblioteko “Petar Preradović”. Kun partopreno de kvindeko da personoj, interalie de […]

MKR revenis al Adriatiko

Pasintjare la Mont-Kabana Renkontiĝo (MKR) venigis siajn partoprenantojn al la belega pinto Stol je la Aŭstria-Slovenia limo, kie fine de septembro regis belega, kvazaŭ somera vetero. Ĉi-jara MKR okazis tri semajnojn pli poste, inter la 11a kaj 14a de oktobro, sed ĉe marbordo (la ejo estis nur 50 metrojn for de la maro!), en la […]

Kroatio: La deka kongreso

La dekan fojon kongresis la kroata esperantistaro en sia jubilea kongreso en Koprivnica la 22an–24an de junio ĉi-jare. Aliĝis preskaŭ 180 geesperantistoj el Kroatio kaj 14 aliaj landoj de kvar kontinentoj, el kiuj alvenis ĉirkaŭ 140 kongresanoj.

El unu venas kvar lingvoj

Vide el Bruselo Eŭropa Unio (EU) foje ŝajnas miraklo. Eĉ en la mezo de la plej granda minaco al la unuiĝo de la plej diversaj Eŭropaj landoj, ĝi akceptas novan membron: Kroation. La pligrandiĝo de EU per Kroatio signifas ankaŭ la daŭrigon de la promeso farita al sud-orientaj Eŭropaj landoj – se ili akceptas demokration […]