Arkivo por la etikedo 'Krimeo'
25 Aŭgusto 2016 de AlKo
Grupo da partoprenantoj antaŭ ekskurso La 12-20an de julio 2016 en Jalto unuafoje okazis Krimeaj Esperanto-tagoj (KET), kiujn partoprenis 37 esperantistoj el Ruslando kaj kelkaj esperantistoj el Kanado, Germanio kaj Belgio. Magraŭ la invitoj el Ukrainio neniu venis.
13 Decembro 2015 de AlKo
En oktobro 2014 okazis censo en la Krimea federacia distrikto de Ruslando (plu nomata Krimeo), kreita la 21an de marto 2014 kaj konsistanta el Respubliko Krimeo kaj federacia urbo Sebastopolo, ambaŭ agnoskataj de UN kiel parto de Ukrainio. Laŭ la censo en ĉi tiu teritorio konstante loĝas 2 milionoj 284 mil 769 personoj. Sen mencii [...]
27 Aŭgusto 2015 de AlKo
Dum multaj jaroj mi estis gvidanto de la aktiva Esperanto-Klubo Tero en Jalta (mi fondis ĝin en 1977), aktiva ano de UkrEA kaj ties vicprezidanto; en 2011 kaj 2012 oni nomis min la Esperantisto de la jaro en Ukrainio. Post la referendumo en Krimeo kaj ŝanĝo de la potenco en Kievo, somere 2014 mi kaj [...]
16 Aŭgusto 2015 de AlKo
“Krimea problemo” estas la esprimo per kiu pli kaj pli ofte oni indikas la konflikton pro ĵusaj decido de REU (rusa sekcio de UEA), protesto de UkrEA (ukrajna sekcio de UEA) kaj respondo de prezidanto Mark Fettes nome de la UEA-Komitato. Konkrete: en Krimeo (kies reaparteno al Rusio ne estas ankoraŭ agnoskita de la internacia [...]
5 Aŭgusto 2015 de AlKo
En la polemiko pri la “Krimea problemo” partoprenis ankaŭ Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu klarigis la stiacuon en la Diskutlisto de la Komitato de UEA. Pri la difino de landoj kaj iliaj limoj UEA sekvas la politikon de UN kaj ĝi ankaŭ devas sekvi pro sia oficiala statuso ĉe UN. Konata kazo estas [...]
2 Aŭgusto 2015 de AlKo
Sekvante ĉiaspecajn diskutojn kaj kverelojn ĉirkaŭ la rusia anekso de Krimeo mi, sincere dirante, plene forgesis, ke fakte povas ekzisti ankaŭ la “movada“ flanko de la problemo. Sed nun, legante la raportojn post la okazinta konferenco de Rusia Esperantista Unio (REU), ĉiuj komprenis, ke la krimea demando efektive venis ankaŭ en Esperantujon. La reago de [...]
1 Aŭgusto 2015 de AlKo
La 30an de julio la prezidanto de UEA, Mark Fettes, respondis al la prezidanto de la Ukrainia Esperanto-Asocio, Eŭheno Kovtonjuk, kiu petis la gvidantojn de UEA taksi la decidojn pri Krimeo, kiujn akceptis la 28a konferenco de REU. La prezidanto de UEA skribis:
30 Julio 2015 de AlKo
La decidoj de la 28a Konferenco de la Rusia Esperantista Unio (REU), kiu akceptis la Esperanto-Centron en Krimeo kiel regionan organizon de REU kaj decidis organizi en 2016 tutlandan Esperanto-renkontiĝon en Krimeo, kaŭzis ne nur la demarŝon de la redaktoro de REGo Georgij “Garik” Kokolija, pri kiu ni jam informis, sed ankaŭ oficialan reagon de [...]
25 Julio 2015 de AlKo
La 23an de julio Georgij “Garik” Kokolija, konata aktivulo de la Ruslanda Esperanto-movado kaj redaktoro de la gazeto REGo, publikigis en la Yahoo-grupoj REU-AGADO kaj esperanto-rus-informoj jenan deklaron: «Ekde la aŭgusta numero la subtitolo de Rusia Esperanto-Gazeto (REGo) “movada revuo en kunlaboro kun REU” ŝanĝiĝos al “movada revuo”. Per tio estos fiksita la fakta foresto [...]
20 Aŭgusto 2014 de AlKo
Dum la dek unuaj tagoj de julio en la turista ripozejo Espero, sur la strato Esperanto en Tarĥankut (Krimeo) okazis esperantista renkontiĝo. Ĝin oni ekpreparis pasint-jare, sed pro la milito en Ukrainio la renkontiĝo iĝis malpli granda ol planite. Dudeko da esperantistoj el Jalto aktive partoprenis la programon. Inter la partoprenantoj estis nur sep eksterkrimeaj [...]
27 Majo 2014 de AlKo
Vide el Bruselo La krizo en Ukrainio ĉiam pli pensigas min pri Bjalistoko. Kompreneble, ĉiu esperantisto scias pri la kreinto de nia lingvo Ludoviko Zamenhof. Ni ankaŭ scias, ke la tiama Bjalistoko estis urbo multlingva kaj multetna. Pli ol cent jarojn poste la urbo perdis tian multetnan econ. Ne plu aŭdiĝas multe de belarusa, rusa, [...]
6 Septembro 2012 de AlKo
Ĉi-jare la vica, 85a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Jalto (Krimeo, Ukrainio) la 11–18an de aŭgusto kun la ĉeftemo “Kontraŭdiro inter kresko de naciismo kaj tutmondiĝo”. Por loĝantoj de la tuta eksa Sovetunio la vorto “Krimeo” elvokas pozitivajn emociojn, memorigante pri la suno, karesa maro, ekzotika por nordanoj mediteranea naturo… Ne hazarde [...]