Arkivo por la etikedo 'Koreio'

Subtenu la 46an Internacian Infanan Kongreseton

La 46a Internacia Infana Kongreseto (IIK) okazos de la 22a ĝis 29a de julio 2017 en Seulo. Bongdo, la IIK-ejo, 10km for de la UK-ejo, estas preta por akcepti la kongresanetojn ĉirkaŭ naturplena loko. La temo de la Seula IIK estas Kolora Mondo. Diverslandaj infanoj kaj adoleskantoj amuziĝos pere de Esperanto kaj uzos la temon [...]

Alvoko al artistoj por la 102a UK en Seulo

La organizantoj de la 102a Universala Kongreso de Esperanto alvokas ĉiujn Esperantajn artistojn dezirantaj prezentiĝi en la Seula UK, sendi sian kandidatiĝon tiel, ke ĝi alvenu plej laste ĝis la 14h00 laŭ la horzono de la Centra Oficejo de UEA la 15an de januaro 2017. La kandidatiĝoj estu senditaj rete al artkandidatoj@co.uea.org, aŭ letere al [...]

Pri daŭripova turismo en Seulo

Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 102a Universala Kongreso de Esperanto traktos la temon Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo. Tiun elekton inspiris la decido de Unuiĝintaj Nacioj (UN), nomi la jaron 2017 la Internacia Jaro de Daŭripova Turismo por Evoluigo.

UEA kaj Esperanto en la Monda Eduka Forumo de Unesko

Kunlabore kun Korea Esperanto-Asocio (KEA), nome de UEA, tri koreoj ĉeestis en la Monda Eduka Forumo organizita de Unesko de la 18a ĝis la 22a de majo en la urbo Incheon, Koreio. La tri personoj estas Lee Jungkee (estrarano de UEA), Lee Young-koo (prezidanto de KEA) kaj Park Yong-sung (sekciestro de ILEI-Koreio).

Seulo gastigos la 102an UK

La ĉefurbo de Korea Respubliko, Seulo, gastigos la 102an Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2017. La Estraro de UEA devis diskuti nekutime longe antaŭ ol fari la elekton inter Seulo kaj la kanada Montrealo, ĉar la invitoj de ambaŭ urboj estis zorge preparitaj kaj detale dokumentitaj. Ambaŭ lokoj prezentis tre bonajn kondiĉojn por [...]

Koreio: Dumviva lernado

La 45a Korea Kongreso de Esperanto okazis en la urbo Incheon la 26–27an de oktobro kun la ĉeftemo “Esperanto kiel dumviva lernado”. Partoprenis 143 esperantistoj el 6 landoj. La kongresa temo estas ligita kun la projekto “Dumviva lernado”, lanĉita de la distrikto Namdong en 2009 en Incheon. En ĝi ankaŭ Incheon-filio de la Korea Esperanto-Asocio [...]

La ora jubileo de Choe Taesok

Hodiaŭ, la 16an de februaro, sian 50-jariĝon festas la korea ĵurnalisto kaj esperantisto Choe Taesok, dum pluraj jaroj loĝanta en Vilno, la ĉefurbo de Litovio, kiu koincide festas sian nacian tagon de la sendependiĝo.

Korea-Japana Kongreso: Amikeco trans la maro

La serenan posttagmezon de la 7a de oktobro, en trejneja instanco inter montetoj en la urbo Seongnam, sude de la korea ĉefurbo Seulo, iom post iom amasiĝis koreoj, kaj vespere, du busoj da japanoj aldoniĝis. Jen la komenco de la 43a Korea Kongreso de Esperanto por koreoj, la 98a Japana Esperanto-Kongreso por japanoj, sed ili [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.