Arkivo por la etikedo 'konkurso'

MEA MASI festos sian 25-jariĝon dum APERo-14

La 24an de januaro Moskva Esperanto-Asocio MASI iĝos 25-jara. Antaŭ kvarono da jarcento la ambasadoro de Hungario en Moskvo György Nanovfszky en ĉeesto de la rektoro, instituta administrantaro kaj dekoj da studentoj-esperantistoj, tondis ruĝan rubandon en la biblioteka salono de Moskva aŭtomobilkonstrua instituto (MASI), simbolante aperon de nova esperantista kolektivo — Moskva Amikaro de Studantoj […]

Konkurso: Partoprenu IJK-n en 2020

Jam tradicie la fonduso Partoprenu IJK-n pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. La IJK 2020 okazos de la 11a ĝis la 18a de julio 2020 en Someren, Nederlando.

“Mia Asocio, Mia Urbo”: filma konkurso vojaĝigos vin al Montrealo

Kadre de la 55-jariĝo de la esperanta disaŭdigo de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) kaj de la agado por Ĝemelaj Urboj de UEA, ĈRI kun UEA lanĉas la filman konkurson “Mia Asocio, Mia Urbo”. La konkurso celas diskonigi Esperanto-asociojn en diversaj lokoj de la mondo samkiel la lokajn kulturaĵojn de la urboj, kie situas la E-asocioj. […]

Premiitoj de la 70aj Belartaj Konkursoj de UEA

Okazis ĉi-ĵaŭdon, la 25an de julio, en Salono Lapenna kadre de la 104a Universala Kongreso en Lahtio, Finnlando, la premidisdono de la 70aj Belartaj Konkursoj de UEA. Sub gvidado de Miguel Fernández Martín kaj Miguel Gutiérrez Adúriz, respektive prezidanto kaj sekretario de la Komisiono pri Belartaj Konkursoj, ĉi-jara eldono rekordis pri la nombro de partoprenintaj […]

“Belarta rikolto 2018” kaj limdato por la Belartaj Konkursoj 2019

La premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2018 estas alireblaj libroforme danke al partnereco inter UEA kaj la eldonejo Mondial, kiu aperigis ilin sub la titolo Belarta rikolto 2018. La 124-paĝa volumo enhavas i.a. la 10 premiitajn tekstojn, la “Raporton de la Prezidanto” de la Belartaj Konkursoj kaj la “Skripton de la ceremonio […]

Konkurso por krei novan kunlaborejon por nia komunumo

La Estraro de UEA, en la klopodo igi la Asocion pli demokratia, kreos novan forumon por faciligi la komunikadon kaj kunlaboron inter la esperantistaro kaj nia Asocio. Ĝi estos la oficiala kunlaborejo de UEA, kie ĉiu esperantisto havos eblecon aktivi proksime de la Estraro kaj niaj diversaj komisiitoj kaj kunlaborantoj. Samtempe, la Estraro havos eblecon […]

Liro-2017: Tri semajnoj ĝis la limdato

Nur tri semajnoj restas ĝis la 31a de decembro – la lasta akceptodato de tradukoj por la tradicia literatura konkurso Liro-2017. Ĉi-jare por tradukado estas proponitaj du noveloj: “To the Man on the Trail” de Jack London kaj “Obruĉ” de Fjodor Sologub.

Belartaj Konkursoj de UEA en 2018

La Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, unu el la plej gravaj kaj jam klasikaj manifestiĝoj de la Esperanto-kulturo, invitas verkemulojn al partopreno en ilia 68a okazigo. La rezultojn oni anoncos kadre de la 103a Universala Kongreso en Lisbono. Kiel kutime, partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. […]

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2017

POEZIO Unua premio al Nicolau Dols, Hispanio, pro “Pasio. Poemo en ses stacioj”. Dua premio al Jesper Lykke Jacobsen, Francio, pro “Kosmogonio”. Tria premio al Lode Van de Velde, Belgio, pro “Nebulo”. Juĝkomisiono: István Ertl, Krys Williams, Giulio Cappa. Partoprenis 31 verkoj de 15 aŭtoroj el 10 landoj. PROZO

Literatura konkurso Liro-2017

La redakcio de La Ondo de Esperanto denove invitas al la tradicia literatura konkurso Liro. Same kiel en la du lastaj jaroj, ankaŭ en 2017 la konkurso havos nur tradukajn branĉojn. Por Liro-2017 estas proponataj du tradukendaj verkoj: Traduko el la angla: To the Man on the Trail – novelo de Jack London; Traduko el […]

Ĉe la rivero Vistulo

Dum la jaro 2017, anoncita de Unesko kiel Zamenhof-Jaro, en Pollando oni festas ankaŭ la Jaron de Vistulo. Pro la eventoj, ni anoncas internacian konkurson por versaĵoj en la internacia lingvo Esperanto je la temo Ĉe la rivero Vistulo.

Literatura konkurso Liro-2016

La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2016 (Grigorij Arosev, Edmund Grimley Evans, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Valentin Melnikov), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis sep konkursaĵojn de sep aŭtoroj el kvin landoj: Francio, Kazaĥstano, Pollando, Ruslando kaj Usono. (7 konkursaĵoj en Liro-2015, 11 en Liro-2014, 6 en Liro-2013). La 23an de februaro 2017 […]

Internacia Literatura Konkurso Abritus EKRA 2017

La Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” (Razgrad, Bulgario) anoncas la tradician Internacian literaturan konkurson pri originala Esperanta poezio kaj humuro. La verkoj devas esti komputile skribitaj kaj subskribitaj per pseŭdonimo. Ili devas esti ne publikigitaj. La nomon kaj adreson de la partoprenanto bonvolu sendi en aparta koverto, se vi uzos poŝton, sed per […]

Teo kaj Amo: Komenciĝas voĉdonado

Nun videblas la filmetoj por la dua konkurso “Teo kaj Amo” ĉe http://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/filme.htm, kaj komenciĝis voĉdonado por la l0 plej ŝatataj filmetoj, bonvolu viziti la paĝojn kaj doni viajn voĉojn.

Alvoko por krei la novajn retejon kaj/aŭ administran sistemon de UEA

La celo de la laboro, por kiu ni atendas kandidatiĝojn, estas nova, plene integrite kaj uzantamike funkcianta retejo de UEA. Pli detale: La nova retejo de UEA konsistos el 3 sub-retejoj: La plene publika parto: por ĉiu retvizitanto estas videbla sen ke oni estas ensalutinta. Ĝi donas novaĵojn kaj permesas trovi informon pri UEA. Ĝi […]

Itala tradukkonkurso

Itala Esperanto-Federacio organizas literaturan tradukkonkurson de la itala al Esperanto. La konkurso konsistas el du branĉoj: poezio: maksimuma longo ne fiksita prozo: (rakonto, novelo) maksimuma longo 13.000 tajperoj La komisiono povos asigni ĝis tri premiojn por ĉiu branĉo.

Serĉata: nova redaktoro de “Esperanto”

La nuna redaktoro de la revuo Esperanto, Attila Kaszás, finos sian laboron en tiu posteno ĉi-jare. Tial UEA nun invitas kandidatiĝojn por transpreni la redaktadon de la revuo ekde numero 2017:4. Tio signifas eklabori jam komence de marto 2017. La sukcesa kandidato ricevos kontrakton por finredakti la jarkolekton 2017; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en […]

Konkurso por paĝaro pri Zamenhof

UEA lanĉas konkurson por kreado de paĝaro pri Zamenhof okaze de la Zamenhof-Jaro, kiu okazos en 2017. Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon por krei retejon pri Zamenhof. Kion? La nova retejo enhavu detalan kaj allogan prezenton pri la vivo, verkoj, fotoj, filmetoj, citaĵoj kaj idearo de Zamenhof. La retejo celas enkadriĝi en […]

Belartaj Konkursoj de UEA en 2017

La Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, emblema Esperanta aranĝo, invitas verkemulojn al partopreno en la 68a okazigo. La rezultojn oni anoncos en la 102a Universala Kongreso en Seulo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en […]

Internacia Pedagogia Film-Festivalo de ILEI

Internacia Pedagogia Film-Festivalo de ILEI (IPEFF) trovas sian lokon en la Jaro de la Lernanto, lanĉita de UEA kaj ILEI en julio 2016. Celoj Kolekti filmetojn pri la lingvo; tiuj filmetoj estos utilaj lerniloj. Allogi junulojn al kreado kaj pripensado pri transdono de scioj. Du kategorioj Kategorio “lingvo”. Maksimuma daŭro: unu minuto Kategorio “interkultura harmonio”. […]