Arkivo por la etikedo 'komputilo'
2 Decembro 2016 de AlKo
Kio estas PReVo? PReVo estas portebla versio de la libera, Esperanta “Reta Vortaro” (Re-Vo) por androido, t. e. por tabulkomputiloj kaj poŝtelefonoj. Ĝi estas uzebla sen retkonekto kaj ĝi estas rapide serĉebla per la klavaro.
7 Julio 2016 de AlKo
Interreto, komputiloj kaj poŝtelefonoj hodiaŭ ludas gravan kaj preskaŭ neeviteblan rolon en ĉies vivoj, inkluzive de infanoj kaj junuloj. Kvankam en plej multaj kazoj, tio estas bona kaj utila, uzado de la interreto havas ankaŭ riskojn. Unu el tiuj estas reta ĉikanado: turmentado de infanoj fare de (ekzemple) samklasanoj, kiu ne ĉesas, kiam la lernejo [...]
14 Marto 2016 de AlKo
Post la disko Esperanto elektronike, kiun E@I publikigis senpage rete omaĝe al sia dekjariĝo, venas nun plia senpaga elektronika eldonaĵo. En 2008 E@I publikigis kunlabore kun la urbo Bjalistoko KD-n kun simpla nomo Esperanto, kiu prezentas Esperanton al la ĝenerala publiko. La disko estis kreita dulingve: en la pola kaj en Esperanto. Ĝi estis eldonita [...]
16 Septembro 2015 de AlKo
Al ludemuloj certe plaĉos nova projekto http://drakoj.ikso.net/, lanĉita de la organizaĵo E@I. Ĉi tiu retejo temas pri la rolludo Pathfinder, variaĵo de Dungeons & Dragons (foje nomata en Esperanto “Danĝerejoj kaj drakoj”). Ĝi enhavas ne nur detalajn regulojn de la ludo en Esperanto, sed ankaŭ Esperanto-angla-germanan terminaron, kiu enhavas ĉiujn vortojn, kiujn vi povas bezoni [...]
28 Februaro 2015 de AlKo
La fama video-retejo YouTube havas la eblon aldoni subtekstojn al videoj. Sed tion povas fari nur la alŝutinto de la video. Do kion fari, se vi trovas interesan videon kaj volas subteksti ĝin en Esperanto (aŭ ajna alia lingvo)? Unu bona maniero solvi tion estas la retejo Amara. Ĝi estas multlingva kaj parte tradukita al [...]
21 Junio 2014 de AlKo
Inter multaj aliaj aferoj, Interreto estas aparte taŭga por lernado, interalie de lingvoj. Hodiaŭ oni ne nepre devas iri al lingvokursoj aŭ aĉeti kostajn lernolibrojn: ebloj lerni lingvojn rete tre multiĝis en la lastaj jaroj. Mi prezentos kelkajn senpagajn retejojn.
10 Marto 2014 de AlKo
La ĉapelitaj literoj ĉiam estis neelĉerpebla fonto de debatoj en Esperantujo. Sed hodiaŭ ĉiuj komputiloj estas kapablaj fari ilin, kaj la tajpomanieroj estas multaj. Mi ne intencas komenci plian ĉapelliteran debaton, sed nur proponas superrigardon de la ekzistantaj manieroj tajpi la Esperantajn literojn en diversaj komputilaj operaciumoj. Vindozo. Por Vindozo ekzistas du simplaj programoj, kiuj [...]
7 Februaro 2014 de AlKo
En la lastaj jaroj aperis en Esperanto subtekstoj por nacilingvaj filmoj. Tio estas tre bona maniero diskonigi sian kulturon, kaj eble ankaŭ vi volos subtekstigi viajn ŝatatajn filmojn.
11 Majo 2013 de AlKo
Foje nekonata Azia komencanto en Vikipedio demandis min, kie li povus aŭdi vortojn kaj frazojn en Esperanto, por ekzerci sian aŭdkomprenon kaj plibonigi sian elparolon. Ĉi tiu artikolo estas traduko de mia respondo.
28 Novembro 2012 de AlKo
La 2012a jaro estis denove fruktodona por E@I rilate al novaj EU-projektoj. Estas aprobitaj tri el la ses monpetoj, en kiuj E@I estis envolvita. En ĉiuj tri E@I estos partnero – do ĝi ne kunordigos la projektojn, sed partoprenos en ili kiel partnero. Tio ankaŭ havas avantaĝojn, ĉar la kunordigado estas kutime la plej burokrata [...]
10 Aprilo 2012 de AlKo
La 4an aprilo 2012 estis lanĉita longe atendata projekto – ekfunkciis reta versio de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (reta PIV). Ĉe la adreso www.vortaro.net nun troveblas plena versio de PIV, kiu nuntempe en la datumbazo havas 16846 artikolojn kaj 47859 variaĵojn de leksikaj unuoj. La realigo de la reta versio de PIV estas komuna [...]
10 Marto 2012 de AlKo
Komputiloj kaj interreto spertis dum la lastaj jaroj nekredeblan ekspansion. Virtuala mondo influas nian ĉiutagan vivon pli multe, ol ni konscias: komunikado per retpoŝto, retaj vendejoj, sociaj retoj, reklamo, komputilaj ludoj, retaj identecoj… Sed apud pozitiva efiko minacas al ni dependeco de retumado kaj de komputilaj ludoj, “ŝtelo” kaj misuzo de nia reta identeco, falsaj [...]