Nuntempa Esperanto: pri komputilaj vortoj
“En Esperanto eblas ĉion esprimi”. Kiam mi en 2007 laboris kiel tradukisto de komputilaj programoj, mi ofte demandis min, ĉu tio veras ankaŭ por tutnovaj teknikaj vortoj. Kaj mi efektive ilin trovis. Plejofte ne en PIV, nek en tradukvortaroj. Sed en Reta Vortaro, Komputada Leksikono kaj en traduklistoj de skipoj kiuj tradukas komputilajn programojn en [...]














