Arkivo por la etikedo 'Komitato de UEA'

La komitato de UEA en Lahtio

Delonge la komitata kunveno de UEA ne havis tian gravecon kiel tiu, kiu okazis en la 104a Universala Kongreso en Lahtio. Kiam la komitato de UEA kunsidis en 1922 en la proksima Helsinko, ĝi enkondukis la t. n. Helsinko-sistemon pri kunlaboro de UEA kun la naciaj societoj. Tiu aranĝo validis dum la postaj dek unu […]

Fernando Maia Jr.: Entuziasma laboranto

Kial vi decidis kandidati? Esti estrarano en UEA spegulas tion, kion mi kredas grava por mia Esperanto-agado: kunlabori en internacia teamo por la celoj de la Asocio, por la Asocio mem, por la Esperanto-movado ĝenerale kaj por la socio. Ja estas por mi tre instige, ke pere de la agado en UEA ni povas porti […]

Duncan Charters: Kapabla en kunlaborado

Kial vi decidis kandidati? Ĉefe ĉar mi deziras servi la Asocion. En alia intervjuo mi parolis pri la signifo de la familio kiun reprezentas UEA, kaj la idealo de Esperanto restas daŭre freŝa kaj inspira pro la vivriĉiĝo kiun mi spertis per ĝi. Se mi povas helpi per mia movada kaj administra sperto progresigi la […]

Balotado pri Komitatanoj B komencita

Unuafoje en la historio de UEA, la membroj povos voĉdoni rete en “via spaco” en la retejo de UEA. Ĉirkaŭ 800 membroj, kiuj aŭ ne havas retpoŝtadreson aŭ kie la retpoŝtadreso en la pasinteco iel ne funkciis, tamen ricevos paperan balotilon poŝte kaj devas resendi ĝin poŝte.

Komitatanoj B: Ok kandidatoj por kvin lokoj en la Komitato de UEA

Laŭ informoj de la komitata Yahoo-grupo, ok personoj estas proponitaj kiel kandidatoj por kvin postenoj de komitatanoj B en la Komitato de Universala Esperanto-Asocio dum la periodo 2019-2022. La validaj kandidatoj estas:

Elekto de komitatanoj B de UEA: kandidatiĝu!

En 2019 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2019-2022. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art.24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidata nombro de IM oni elektos […]

La unua UK en Portugalio

103a Universala Kongreso de Esperanto Lisbono, la 28an de julio – la 4an de aŭgusto 2018 Antaŭ la kongreso multaj eŭropanoj eble timis la Sud-Eŭropan varmegon, tamen la unuaj tagoj de la kongreso estis en Lisbono pli malvarmaj ol en multaj Eŭropaj landoj, inkluzive de norda Eŭropo. Tamen la ekskursa tago kaj la finaj tagoj […]

Trezoro Huang Yinbao – nova estrarano de UEA

La 21an de aprilo la prezidanto de UEA Mark Fettes informis pri la rezulto de la reta voĉdonado en la komitato de UEA pri elekto de du pliaj estraranoj de UEA. Ĉi-sube estas lia informo. Finiĝis la voĉdono pri elekto de du pliaj estraranoj. Partoprenis 46 komitatanoj el 62, do la voĉdono estis kvoruma. Por […]

UEA serĉas novajn estraranojn

Ekde la 1a de januaro Martin Schäffer transprenos la funkcion de Ĝenerala Direktoro de UEA kaj forlasos la postenon de Ĝenerala Sekretario. La Estraro de UEA krome esprimis, ke la nunaj laborfortoj ne estas sufiĉaj por taŭge mastrumi la kompleksan fakaron de la organizo. La Elekta Komisiono petas ĉiujn membrojn de UEA helpi trovi taŭgajn […]

Oni tamen blagis en Nitro

Vortoj de komitatano Z Neniu surpriziĝis pri la elektoj en Nitro, ĉar la rezulto estis konata ekde majo, kiam la elektokomisiono prezentis sian raporton. Kritikemuloj de la speco Johan Derks kaj Ian Fantom kompreneble kriis pri manko de demokratio, ĉar la rezulto estis fiksita longe antaŭe. Ni jam skribis, ke Derks mem subfosis la demokration, […]

UEA: Komitatanoj B sen balotoj

Estas jam konataj la nomoj de la komitatanoj B kiuj ekoficos en la 101a Universala Kongreso de Esperanto. El la ok personoj kiuj kandidatiĝis por la ses lokoj, intertempe du retiris siajn dokumentojn. Tio signifas ke la ceteraj estas rekte elektitaj al la Komitato, la supera organo de la Asocio. En la jaroj 2016-2019 la […]

Oni ne blagu en Nitro

Vortoj de komitatano Z Estas elektojaro en UEA. Iam ni klopodis instigi en tiu ĉi rubriko por kreo de elekta etoso, sed nun ni rezignas pri tia alvoko, ĉar jam estas malfrue. La tuta procezo ĉiam komenciĝas per la elektado de komitatanoj B “por reprezenti la individuajn membrojn en la Komitato”, kiel priskribis ilian rolon […]

Ok kandidatoj en elekto de ses komitatanoj B

Ok Esperanto-aktivuloj konkursos pri la rajto reprezenti la individuajn membrojn de UEA en la Komitato de la Asocio dum la periodo 2016-2019. Ses el ili estos elektitaj kiel komitatanoj B per poŝta balotado, kiu komenciĝos en aprilo. La nombro de kandidatoj estas malpli ol tiu en 2010, kiam 12 membroj kandidatiĝis, sed pli ol en […]

Elektoj en UEA komenciĝas

En 2016 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2016-2019. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidata nombro de IM oni […]

Du novaj Honoraj Membroj de UEA

UEA ricevis du novajn Honorajn Membrojn en Lillo. La Komitato de UEA povas distingi per tiu titolo esperantistojn, kiuj faris eksterordinarajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado. Ĉi-jare estis distingitaj la franca verkisto-eldonisto André Cherpillod kaj la germana historiisto kaj eksestrarano de UEA d-ro Ulrich Lins. André Cherpillod naskiĝis en 1930 kaj estas emerita mezlerneja instruisto […]

Giuliano Turone nova Honora Patrono de UEA

La itala juristo Giuliano Turone fariĝis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Tiu honora organo konsistas el lingvistoj, sciencistoj k. a. eminentuloj, kiuj faris gravajn servojn al la Esperanto-Movado kaj mem parolas kaj verkis en la Internacia Lingvo. Pri la elekto de Turone decidis la Komitato de UEA en sia kunsido en Lillo.

UK-100: La Komitato de UEA eklaboris

Jam sabate kunsidis la komitato de UEA en Lillo, komforte kvoruma kun 45 komitatanoj. Post rutinaĵoj ili trastudis la resumon pri la faritaj laboroj tra la lasta jaro. Reage al interveno, promesita estis baldaŭa testa reta voĉdono de la Komitato, kies teknikaj kaj regularaj aspektoj estas en ordo. Venis laŭdoj pri la AMO-programo, kaj deklaro, […]

UEA: Komitatanoj B elektitaj

Roterdamo. La 17an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la voĉoj donitaj en la elektado de ses Komitatanoj B por la periodo 2013-2016. Por tiu tasko la Estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Atie van Zeist, Piet Schuil […]

Balotado pri komitatanoj B komencita

Per la dissendo de balotiloj al ĉ. 4000 membroj, kiuj jam kotizis por la jaro 2013, komenciĝis la elektado de Komitatanoj B, kiuj reprezentos la individuajn membrojn en la Komitato de UEA dum la trijara periodo 2013–2016. Ĉiu membro rajtas voĉdoni por 6 el la 7 kandidatoj, kies sinprezentoj troviĝas sur la balotilo kaj aperas […]

De B al Buller

Vortoj de komitatano Z Ni estas denove meze de elektoj en UEA post la oficiala starto per la alvoko pri kandidatoj por komitatanoj B. Ilia nombro minacis fali al kvin, sed UEA tamen sukcesis komenci la sesan milon da individuaj membroj kiel altosaltisto, kiu faris validan rezulton kun tremanta stango malantaŭ si.