2 Junio 2016 de AlKo
Estas jam konataj la nomoj de la komitatanoj B kiuj ekoficos en la 101a Universala Kongreso de Esperanto. El la ok personoj kiuj kandidatiĝis por la ses lokoj, intertempe du retiris siajn dokumentojn. Tio signifas ke la ceteraj estas rekte elektitaj al la Komitato, la supera organo de la Asocio. En la jaroj 2016-2019 la [...]
30 Majo 2016 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Estas elektojaro en UEA. Iam ni klopodis instigi en tiu ĉi rubriko por kreo de elekta etoso, sed nun ni rezignas pri tia alvoko, ĉar jam estas malfrue. La tuta procezo ĉiam komenciĝas per la elektado de komitatanoj B “por reprezenti la individuajn membrojn en la Komitato”, kiel priskribis ilian rolon [...]
4 Marto 2016 de AlKo
Ok Esperanto-aktivuloj konkursos pri la rajto reprezenti la individuajn membrojn de UEA en la Komitato de la Asocio dum la periodo 2016-2019. Ses el ili estos elektitaj kiel komitatanoj B per poŝta balotado, kiu komenciĝos en aprilo. La nombro de kandidatoj estas malpli ol tiu en 2010, kiam 12 membroj kandidatiĝis, sed pli ol en [...]
7 Decembro 2015 de AlKo
En 2016 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2016-2019. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidata nombro de IM oni [...]
28 Januaro 2013 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Ni estas denove meze de elektoj en UEA post la oficiala starto per la alvoko pri kandidatoj por komitatanoj B. Ilia nombro minacis fali al kvin, sed UEA tamen sukcesis komenci la sesan milon da individuaj membroj kiel altosaltisto, kiu faris validan rezulton kun tremanta stango malantaŭ si.
29 Novembro 2012 de AlKo
En 2013 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2013–2016. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Se la nombro de IM estos minimume [...]