Arkivo por la etikedo 'Komitatano Z'

Hundoj bojas, karavano vojas

Vortoj de Komitatano Z Eĉ la kritikantoj de UEA ne neas, ke malgraŭ ĉio ĝi restas la ĉefa Esperanto-organizaĵo. Verŝajne ĝi restos tia ĝis fora futuro. Kvankam ĝia membronombro falis, ĝi tenas la unuan lokon eĉ pli suverene ol iam ajn. Iam SAT estis preskaŭ same granda, sed nuntempe ĝi estas apenaŭ dekono de UEA [...]

Lingvaj dorsosakuloj

Antaŭ jardekoj Lapenna militis kontraŭ ekstremistoj, kiuj kompromitis la movadon antaŭ la ekstera mondo. La granda oratoro eĉ sukcesetis, kvankam unuopaj dorsosakuloj en mallongaj pantalonoj ne ĉesis trovi la vojon al urbaj akceptoj. Eĉ pli ol la nivelo de la ekstera sinmontro de la movadanoj al Lapenna gravis la nivelo de ilia argumentado kaj ne [...]

La sengvida cirko

La renova estraro de Probal Dasgupta gvidas UEA jam trionan jaron, sed verajn vivosignojn ĝi ne donis. Ŝajnas ankaŭ troige diri, ke ĝi gvidas. Se komunumo havas gvidanton, oni sentas lian ĉeeston, sed ĉu UEA estas gvidata, jen la demando. Sekvante retlistojn oni konkludas, ke la gvidanto de UEA estas Renato Corsetti. Eĉ la retlisto [...]

Ĉu io koviĝas sub la surfaco?

La elektoj en UEA estas teda temo, ĉar apenaŭ eblas skribi ion, kio ne estis dirita antaŭ tri jaroj kaj eĉ pli frue. En majo la elektokomisiono publikigis sian proponon pri la nova estraro. Ne tute sensurpriza estas tiu listo. Vere neatendita estis nur la ellaso de la vigla ĉiliano José Vergara, kies lokon pri [...]



Bad Behavior has blocked 856 access attempts in the last 7 days.