Arkivo por la etikedo 'Kievo'

Kalle Kniivilä ekoficis en Ukrainio

Ni jam informis, ke la konata Svedia ĵurnalisto kaj esperantisto Kalle Kniivilä, eksredaktoro de Libera Folio kaj aŭtoro de kvar libroj pri Ruslando, post dumonata deĵoro kiel gazetara konsilisto en la ambasado de Svedio en Moskvo, fine de decembro estis forsendita el Ruslando. Tio estis respondo de Ruslando al la decido de Svedio ne doni […]

Ukrainio planas inviti la Universalan Kongreson en 2020

La 28-29an de novembro en Kijivo (Kievo, laŭ PIV) okazis la 21a kongreso de Ukrainia Esperanto-Asocio (UkrEA) kun 45 UkrEA-membroj, inter kiuj 22 havis plenrajtajn mandatojn de lokaj Esperanto-kolektivoj. UEA donis specialan atenton al la kongreso sendinte al ĝi sian vicprezidanton Stefan MacGill.

IJK-67: sukcesa, sed tamen…

Inter la 14a kaj 21a de julio en Kievo, ĉefurbo de Ukrainio, okazis la 67a Internacia Junulara Kongreso. Ĝin partoprenis ĉ. 250 homoj el ĉ. 30 landoj (pli ĝusta statistiko ankoraŭ ne haveblas; oni scias precize nur la kvanton de la retaj aliĝintoj — 319 el 35 landoj). La ĝenerala opinio de multaj partoprenantoj, enketitaj […]