Arkivo por la etikedo 'KER'

KER-Ekzameno en Moskvo

La 19an de majo en Moskvo okazis la naŭa sesio de KER-ekzameno – lingvoekzameno laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro. Ĝin partoprenis naŭ homoj: tri en la nivelo B1, kvar en la nivelo B2 kaj du en la nivelo C1. Tri homoj venis el aliaj urboj: Sankt-Peterburgo, Novgorodo la Granda kaj Saransko. Inter la ekzamenitoj estis […]

KER-ekzameno: La oka sesio en Moskvo

La 10an de junio en la ĉefurbo de Ruslando la okan fojon okazis skriba KER-ekzameno. Jam la duan fojon ĝi pasis en la perfekte konvena ejo de la Centro de pedagogia majstreco. La 14 ekzamenatoj jene grupeblas laŭ la lingvoniveloj: B1 – kvar homoj, B2 – du, C1 – ok. Ĉi-foje krom moskvanoj venis kandidatoj […]

KER-ekzamenoj dum kvin sinsekvaj semajnfinoj

Ĉi-jare la unua kaj plej grava aranĝo de la Esperanto-ekzamenoj, organizitaj de UEA kaj hungaria lingvoekzamena centro laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), okazis la 10an kaj la 17an de junio. Kadre de la Tutmonda Ekzamentago 117 personoj ekzameniĝis en 18 lokoj de 14 landoj, sur tri kontinentoj. La paralelaj ekzamenoj estis aranĝitaj en tri […]

Aliĝu al la someraj KER-ekzamenoj

La Ekzamena Komisiono de UEA informas vin ke ekde la 19a de aprilo 2017 eblas aliĝi al la KER-sesio en Seulo. La ĉefa dumkongresa ekzamentago estos vendredo, la 28a de julio. Tiam ekde la 12a horo komenciĝos la skribaj ekzamenoj. Paralele kun ili okazos la laboratoriaj sesioj. La individuaj parolaj ekzamenoj okazos dum la tuta […]

La 6a Tutmonda KER-ekzameno en la ĉefurbo de Ruslando

La 16an de aprilo 2016 en Moskvo okazis la sesa Tutmonda KER-ekzameno. “Fakte en Moskvo la sesio estis organizita jam la 6an fojon, – precizigas Svetlana Smetanina, la ĉeforganizanto de la Moskvaj KER-sesioj. – Antaŭ kelkaj jaroj ni havis eksterordinaran parol-ekzamenon por granda grupo de dezirantoj, kiun akceptis Katalin Kováts kaj Renato Corsetti”. La sesio […]

La Tria Tutmonda Ekzamentago en Moskvo

La 17an de majo 2014 en pluraj landoj de la mondo estis okazigita la Tria Tutmonda Ekzamentago laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). En Moskvo la ekzameno okazis en la porinfana kulturcentro Provincija, oportune situanta preskaŭ en la centro de la Ruslanda ĉefurbo. Ĝin partoprenis dek kandidatoj, inter kiuj naŭ estas kursanoj de la Esperanto-lernejo, […]

La tria Tutmonda Ekzamentago

La Ekzamena Komisiono de UEA kaj Edukado.net la 17an de majo 2014 la trian fojon okazigos Tutmondan Ekzamentagon. La ĉeforganizantino Katalin Kováts, laŭ la spertoj de la antaŭaj jaroj, antaŭvidas partoprenon de 25–30 urboj en dudeko da landoj.

La dua Tutmonda KER-ekzameno

Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net – simile al la pasinta jaro – denove sukcesis kunlaborigi ĉ. 70 personojn el 16 landoj por okazigi samtempan ekzamensesion tra la tuta mondo. Al la ekzameno, okazinta la 8an de junio, aliĝis 250 kandidatoj, el kiuj fine ekzameniĝis 243. Unu kandidato en Pollando kaj 6 en Ruslando ne aperis […]

La Dua Tutmonda Ekzameno

Post la granda sukceso de la Unua Tutmonda Ekzamentago (la 9a de junio 2012) la ekzamenkomisiono de UEA decidis aranĝi similan tagon la 8an de junio 2013. Ĝis la 15a de majo, la lasta tago de la aliĝeblo, anoncis sin 250 kandidatoj el 16 landoj. La sesioj disvolviĝos en 24 lokoj, inter ili en sep […]

Sukcesa KER-ekzameno en Moskvo

Inter la plej impresaj aranĝoj, okazigitaj ĉi-jare omaĝe al la 125-jariĝo de Esperanto, estis la junia tutmonda KER-ekzameno, kies iniciatinto kaj ĉeforganizanto estas Katalin Kováts. Pro la bona organizado de la junia skriba ekzamensesio kun pli ol 30 ekzamenitoj Moskvo ricevis premion havi parolan parton de KER-ekzameno.

KER: Eksterordinara ekzamentago por 356 kandidatoj

La 9an de junio 2012 sukcese okazis la Tutmonda KER-ekzamensesio, kadre de kiu en 29 lokoj de 17 landoj ekzameniĝis 356 personoj. La Ondo pridemandis d-rinon Katalin Kováts, la iniciatinton kaj organizanton de ĉi tiu evento. Ĉu ĉio finiĝis bone, ĉu vi kontentas? La preparo kaj la ekzamentago finiĝis, sed la laboro daŭras. Nun okazas […]

KER: Rekorda tutmonda sesio

La 9an de junio 2012 okazos eksperimentcela Tutmonda Skriba Ekzamensesio, kiun Katalin Kováts, en la nomo de la Ekzamenkomisiono de UEA, lanĉis kaj organizas tra la tuta mondo. Danke al vasta informado kaj kampanjo tra retlistoj kaj la paĝaro de www.edukado.net kolektiĝis nekredeble granda kvanto de kandidatoj. La eksterordinaran ekzamentagon, kiam en du etapoj, en […]