Arkivo por la etikedo 'Kaŭno'
19 Decembro 2016 de AlKo
Kaŭno: Povilas Jegorovas raportas pri la agado de LEA en 2016 (Foto: Aleksejus Karpovas) Daŭras la multjara tradicio de litoviaj esperantistoj meze de decembro organizi la Zamenhof-Tagojn kaj kongreson de Litova Esperanto-Asocio (LEA). Ĉi-jare al Kaŭno por la du aranĝoj, okazintaj la 10-11an de decembro venis 129 esperantistoj el 15 urboj de Litovio kaj kvar [...]
10 Aprilo 2016 de AlKo
La sukcesa BET-37 Al la 37a BET aliĝis pli ol tricent personoj (Foto: Gražvydas Jurgelevičius) La Litova Agrikultura Universitato apud Kaunas jam kelkfoje disponigis siajn ejojn por kunvenoj de esperantistoj. Ĉi-jare de la 7a ĝis la 15a de julio ĉi tie okazis la 37aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Por pasigi semajnon en amika etoso, por praktiki la [...]
17 Marto 2016 de AlKo
La 31a BET, okazinta la 8-16an de julio 1995 apud Kaŭno kun 203 partoprenantoj, estis negranda kompare kun la tri antaŭaj Litoviaj BEToj (358 partoprenantoj en BET-20, 1983; 472 partoprenantoj en BET-23, 1986; 608 partoprenantoj en BET-26, 1989) kaj kun la 65a Kongreso de SAT (452 partoprenantoj, 1992), kaj ĝi unuafoje ne havis gravan programkontribuon [...]
27 Februaro 2016 de AlKo
Laŭ la kutima land-ordo de la Baltiaj Esperanto-Tagoj, post la 28a BET, okazinta en 1991 en Tartu (Estonio), la 29a BET devus okazi en Litovio. Tamen ankoraŭ en 1990 Litova Esperanto-Asocio (LEA) ricevis de SAT proponon gastigi en 1992 la 65an Kongreson de SAT. Estus ege malfacile aŭ tute neeble okazigi en Litovio du grandajn [...]
7 Februaro 2016 de AlKo
BET-26 apud Kaŭno (musklaku la foton por pligrandigi ĝin). Enkonduko de la ĉeforganizinto La 26a BET, okazinta en aŭgusto 1989 en Noreikiškės apud Kaŭno, per kelkaj siaj trajtoj estis tre grava, tial ĝi bezonas apartan enkondukon. Unue, ĝi estis la lasta BET dum la sovetia periodo en Litovio. Due, ĝi estis la plej granda en [...]
10 Januaro 2016 de AlKo
BET-20. Grupfoto. Por pligrandigi la foton musklaku ĝin. La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Jam aperis en nia retejo raportoj kaj fotoj pri BET-3 (Molėtai, 1961), BET-6 (Veisiejai, 1964), BET-9 [...]
5 Januaro 2016 de AlKo
Dum pli ol kvindek jaroj daŭras la tradicio meze de decembro okazigi Zamenhof-Tagojn en Kaŭno. Ekde la restarigo de Litova Esperanto-Asocio (LEA) en 1988 samtempe kaj samurbe ĉiujare estas organizata ankaŭ jarkongreso de LEA. La 12-13an de decembro 2015 al Kaŭno por la du samtempaj tradiciaj aranĝoj venis 111 esperantistoj el 13 urboj de Litovio [...]
23 Decembro 2015 de AlKo
En la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas, estos proponitaj tri ekskursoj: du duontagaj kaj unu tuttaga. Ŝipekskurso de Birštonas ĝis Kaŭno (duontaga) La ŝipekskurso komenciĝos en Birštonas, kaj post kvar horoj vi atingos la urbon Kaŭno (Litove: Kaunas). Dum la ŝipado vi ĝuos pitoreskajn pejzaĝojn de Nemano [...]
15 Januaro 2015 de AlKo
La 13an de decembro en Kaŭno okazis la jubilea, 50a Kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA), kiun partoprenis 80 registritaj kaj dudeko da neregistritaj esperantistoj el Litovio kaj du gastoj el Latvio. Post la kantado de la himno La Espero la kongresanoj per minuto de silento omaĝis tri famajn litoviajn esperantistojn, kiuj forpasis en 2014: Vytautas [...]
9 Novembro 2014 de AlKo
Litova Esperanto-Asocio invitas al la tradiciaj Zamenhof-tagoj-2014, dediĉitaj al la 155a naskiĝdato de Zamenhof. La aranĝo okazos la 13–14-an de decembro 2014 en Kaŭno (Kaunas, Litovio) en la Instrua centro pri nutraĵindustrio kaj komerco (strato Vilniaus 42 ). La loko estas en la malnova urboparto de Kaŭno nur je 300 metroj de la Esperanto-Domo, ĝi [...]
12 Marto 2014 de AlKo
La 10an de marto 2014 la urbestro de Kaŭno (litove: Kaunas) Andrius Kupĉinskas en la Kaŭna Urbodomo enmanigis honorinsignojn al kelkaj kaŭnanoj por ilia eksterordinare persista kaj konscienca laboro, socia agado kaj meritoj al la urbo. Inter la honoritoj estas la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, Povilas Jegorovas, kiu ricevis la honorinsignon Santaka de la tria [...]
31 Decembro 2013 de AlKo
La 14an de decembro 2013 en Kaŭno okazis la 49a kongreso de la Litova Esperanto-Asocio (LEA). Ĝi estis pli grava ol kelkaj antaŭaj, ĉar ĉi-jare finiĝis la kvinjara deĵorperiodo de la asocia estraro, kaj oni devis elekti novajn estraron kaj prezidanton. Krome, la Kongreso koincidis kun la 25-jariĝo de la restarigo de la LEA en [...]
20 Novembro 2013 de AlKo
«Dum la UK en Danzig, 1927, Julio Baghy pere de Pál Balkanyi proponis, ke la 15a de decembro (naskiĝtago de Zamenhof) estu ĉiujare la tago de la Esperanto-literaturo, do festo de la libro. La kongreso unuanime aprobis la ideon kaj jam dum tiu jaro la esperantistoj aranĝis librofeston en la tuta mondo je tiu dato. [...]
26 Aprilo 2012 de AlKo
La 17an de aprilo 2012 en la ŝtata muzika teatro de Kaŭno (Litovio) okazis solena ceremonio “Vilaĝaj lumradioj de Litovio 2011”, organizita de la Litovia agrikultura ministerio. En la branĉo “Vilaĝa libroportanto” laŭreatiĝis konata litova esperantisto Petras Čeliauskas el la urbeto Švėkšna – multjara redaktoro de la gazeto Litova Stelo, tradukisto, Honora Membro de UEA.