Arkivo por la etikedo 'Katalunio'

SAT-kongreso 2019: la “fajra rozo” eksterkutime logis

La ĉi-jara SAT-kongreso en Barcelono disvolviĝis la 4-11an de aŭgusto, kaj kiel ofte okazas, en somermeza varmego. La OKK, t. e. la lokaj kongresorganizantoj Saioa Escobar kaj Xavi Alcalde, havis bonegan ideon, de kiu multaj kongresanoj ĉerpis utilon precipe dumkunvene: ili disponigis inter la kongresmaterialoj kunfaldeblajn ventumilojn. La kongreso elstaris per pli ol kutime multnombraj […]

Llibert Puig forpasis

La 7an de aprilo 2018 en Sabadell (Katalunio, Hispanio) forpasis Llibert Puig i Gandia (1933-2018)

La 38a Kataluna Kongreso en Àger atendas vin

Venu al Àger de la 12a ĝis la 15a de oktobro kaj ĝuu preter la limoj! Dum la kongreso oni pritraktos geologion, astronomion, kulturon kaj historion. Eblos partpopreni planetarian sesion gvidatan de la astronomoj Amri Wandel kaj David Galadí. Krome prelegos Jorge Camacho, Miguel Fernández, Abel Montagut kaj aliaj… kaj krome turismumu, sportu en tiu […]

Manuel de Seabra forpasis

La 22an de majo 2017 en Barcelono forpasis Manuel de Seabra (1932–2017)

Premio Sikorska por Zsófia Kóródy

En la 24a Internacia Esperanto-Semajno de Kulturo kaj Turismo, okazinta ĉi-oktobre en Cambrils (Katalunio, Hispanio), la prestiĝan premion Ada Fighiera-Sikorska kaj okazan medalon ricevis Zsófia Kóródy el la Esperanto-urbo Herzberg am Harz.

Bela etoso en bela urbeto

Floréal Martorell rakontas pri la Esperanto-muziko en Figures (Foto: Françoise Eriksen) Riĉa kaj bunta programo okazis dum la oktobrofina Internaciisma Renkontiĝo en Figures (Katalunio). Inter la ĉefaj prelegantoj elstaris Manuela Burghelea, kiu parolis pri volontulad-ebloj por junuloj, kaj Mateu Vic, kiu klarigis kiel agi porpace kontraŭ apartismo kaj rasismo en Palestino. Lluís Batlle prelegis pri […]

Ankoraŭfoje Katalunio

Vide el Bruselo Jean-Claude Juncker ne volas paroli pri Katalunio. (Foto: EK) La Eŭropa Komisiono (EK) malŝatas la ideon, ke parto de membro-ŝtatoj povas sendependiĝi. Ĉiam membroj de EK provas eviti komenti ĉi tiun temon, kvankam pli kaj pli ŝajnas, ke Katalunio aldoniĝos ĉi-jare al unu el la grandaj eŭropaj temoj en renkontiĝoj de ŝtatestroj. […]

Sukcesa kongreso en Katalunio

Ekde la 30a de oktobro ĝis la 1a de novembro okazis en Mataró la 37a Kataluna Kongreso de Esperanto. Ĝin partoprenis 120 homoj alvenintaj el tiel diversaj lokoj kiel Vieno, Luksemburgio, Bretonio, Okcitanio, Madrido, Majorko aŭ Skotlando. La solenan inaŭguron partoprenis la urbestro de Mataró kun kortuŝaj vortoj pri nia movado. Inter la podiuloj ĉeestis […]

Katalunio, Eŭropo kaj Esperanto

Vide el Bruselo Ĉu Katalunio vere sendependiĝos post 18 monatoj? Nur la estonteco diros al ni kio okazos. Tamen la eventoj en Katalunio profunde pensigas nin pri lingvoj, nacieco kaj ankaŭ pri Esperanto. Ni ja scias, ke esperantistoj venas el plej diversaj politikaj fluoj. Iuj el ili ofte kaj vigle oponas al sendependecaj movadoj, vidante […]

La nova urbestrino de Barcelono kampanjis en Esperanto

La 24an de majo estis celebrita balotado en Hispanio por la lokaj municipoj kaj 13 el la 17 regionaj registaroj. La elektoj estis tre specialaj pro la partopreno de novaj sukcesaj partioj kiuj rompis la tradician dupartiismon de la lando kaj la granda sukceso de kandidatecoj de popola unueco bazitaj en maldekstremaj movadoj, kiuj venkis […]

La aŭtuna Eŭropo

Vide el Bruselo Dum la lastaj monatoj britaj politikistoj minacas Skotlandon, ke tie ne estos permesate uzi la britan pundon, se ili voĉdonos por sendependeco la 18an de septembro. Ili ankaŭ insiste asertas, ke Skotlando estos malriĉa kaj ne apartenos al la Eŭropa Unio. Tamen britaj politikistoj ne tro akre atakas Skotlandon, interalie, pro tio […]

Politikaj partioj kaj lingvaj rajtoj

Ses partioj respondas la demandaron de KEA pri lingvaj rajtoj en EU Okaze de la eŭropaj balotadoj de la 25a de majo 2014, Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) sendis demandaron pri lingvaj rajtoj al la partioj kiuj ilin partoprenas. La politikaj partioj kiuj respondis ĝin estas la jenaj: Partit Popular de Catalunya (PP), Esquerra Republicana de Catalunya […]

KEA demandas al la politikaj partioj pri lingvaj rajtoj

Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) pretigis demandaron senditan al la diversaj katalunaj politikaj partioj kiuj partoprenos en la venonta voĉdonado por la Eŭropa Parlamento la 25an de majo, cele ke ili respondu laŭ ties politika programo. La demandoj senditaj estis la sekvaj:

Esperanto en ALTE-konferenco

La 44a konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE) komenciĝis la 13an de novembro kaj daŭros ĝis la 15a de novembro en Barcelono. Temas pri faka kunveno de specialistoj de ALTE, kies institucia membro estas ankaŭ UEA ekde 2008. En la densa programo estas fakprelegoj, kunsidoj de laborgrupoj kaj kunveno de delegitoj de […]

Katalunio volas disponi pri si mem

La 25an de septembro 2012 en Barcelono la prezidanto de la Ĝeneralitato (aŭtonoma registaro de la Kataluna Princlando), Artur Mas, anoncis plifruigon de la balotoj por la princlanda Parlamento al la 25a de novembro, nur du jarojn post la lastaj balotoj. La sekvan tagon, la Parlamento aprobis senprecedencan rezolucion. La teksto deklaris ke la 30-jaraj […]

Jubilea semajno en Katalunio

Kutime la unua oktobra semajno estas rezervata por la Internacia Esperanto-Semajno de Kulturo kaj Turismo, kiun organizas grupeto da entuziasmaj esperantistoj el Barcelono kaj Sabadell sub la gvido de Luis Serrano Pérez. La ĉi-jara jubilea 20a Semajno okazis la 6–13an de oktobro en la ĉemara urbo Cambrils, je 16 km sude de Tarragono. Ĉi-foje la […]

Vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento alvokas la armeon enmiksiĝi

Vide el Eŭropo Imagu tion: En la tempo, kiam la prezidantoj de la Eŭropa Komisiono (EU), Eŭropa Parlamento (EP) kaj Eŭropa Konsilio planas vojaĝi al Norvegio por ricevi la Nobel-premion por paco, vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento alvokas armeon forigi la demokratie elektitan registaron en Eŭropa regiono. Estas nekredeble, sed vere. Kompreneble, Hispanio ne estas […]

Kataluna Kongreso de Esperanto

Hasta planado plus streĉa laboro kaj lastmomenta improvizado produktis sukcesan kongreson. Spite al la financa monda krizo kaj al la ne tute favora veterprognozo la 35-a Kataluna Kongreso de Esperanto sukcese okazis en la kataluna ĉefurbo, Barcelono, de la 28-a ĝis la 31-a de oktobro, plus unutaga postkongreso en la apuda urbeto Subirats, ĉe la […]